Homoj

André Gide

​La 19-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1951) de la franca verkisto André Gide (1869-1951)
it.wikipedia.org/wiki/Andr%C3%A9_Gide
eo.wikipedia.org/wiki/Andr%C3%A9_Gide
Nobelpremiito por Literaturo en 1947 kun ĉi tiu motivigo: “For his comprehensive and artistically significant writings, in which human problems and conditions have been presented with a fearless love of truth and keen psychological insight” (pro liaj multampleksaj kaj artisme signifoplenaj verkoj, en kiuj la homaj problemoj kaj kondiĉoj estas prezentitaj kun sentima amo al la vero kaj kun akra psikologia penetro).
​Pro reago al tre puritana familia medio, la tuta literatura agado kaj la vivo de Gide estis sub la signo de la plej absoluta rifuzo de la sociaj konvencioj, aparte sur la (sam)seksa ebeno; estas fundamente aŭtobiografiaj liaj ĉefaj verkoj, kiuj teoriumas ne nur la rajton, sed eĉ preskaŭ la preferindecon de samseksemo, kaj aparte de pederastio (seksumado kun knaboj):
​- L’immoraliste (La senmoralulo);
– La Porte étroite (La mallarĝa pordo);
​- Si le grain ne meurt (Se la grenero ne mortas) (*).
​(*) Ofte ĉi tiu titolo estas tradukita “Se la greno ne mortas”; en realo, ne temas pri “greno” (tritiko) sed pri “tritika grenero”, en rilato kun la Evangelio de Johano 12, 24: “Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto”.
Estas kurioze, ke Gide sukcesis altiri al si, kvankam pro malsamaj kialoj, jen la kondamnon de la katolika Eklezio (kiu metis liajn skribaĵojn je la Indekso de la malpermesitaj verkoj pro lia glorado de samseksemo), jen de la komunistoj.
​Fakte Gide – kiu unuamomente estis varme aprobinta la sovetan socialismon – estis akre insultata de la komunista gazetaro (kiu difinis lin “perfidulo”, “malica reakciulo”, “etburĝo”, “servutulo de la mastroj”, “malamiko de la laborista klaso”), kiam, revene de vojaĝo al Sovetunio je la epoko de Stalino, en 1936-1937, li publikigis la volumojn “Retour de l’URSS” (Reveno el Sovetunio) kaj “Retouches à mon Retour de l’URSS” (Korektoj al mia Reveno el Sovetunio), en kiuj li manifestis sian elreviĝon pro la sperto de la realo de la “Gvida Lando de la internacia komunismo”.
La soveta komunista gazeto “Pravda” skribis: “Ĉu vi scias, kial sinjoro Gide estas tiom kolera al ni kaj al niaj kamarado? Li indignis, kompatindulo, li spertis nedireblan naŭzon, kiam li ekvidis, ke la komunistoj de Moskvo ne estas pederastoj”.
Kiam, poste, en 1947, estis aljuĝita al Gide la Nobelpremio, la sekretario de la itala komunista partio, Palmiro Togliatti (kiu, ekzile en Moskvo je la epoko de Stalino, estis unu el la plej gravaj estroj de la komunista Internacio) skribis sur “Rinascita”: “Persone, mi volus inviti sinjoron Gide okupiĝi pri pederastio, kie li estas spertulo, anstataŭ pri politiko kaj komunismo”.
Mi transskribas, pri tio, artikolon publikigitan en “Literatura Mondo” 1937-1, p. 27 (en alia okazo mi prezentos la artikolon aperintan en “Literatura Mondo” 1936-1, p. 29-30), kaj aldonas:
– la francan poŝtmarkon de 1969 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la verkisto;
– karikaturon de Stalino je la epoko de Gide (el “Espero katolika” 1934-119, p. 355);
– la sovetan poŝtmarkon de 1964 memore al Palmiro Togliatti.


(V.) LA PERPLEKSO DE GIDE.
Reveno el Sovetio? Spirretene ni atendis. Nun ni jam scias. Ni komprenas kaj tamen ni emas enpense trakuri la tutan karieron de tiu, kiu antaŭ nelonge donis al ni tiujn «Nouvelles Nourritures». Sendube dum la lastaj kvar jaroj Gide elektis vojon, kiun multaj rigardis flankvojo. Sed li ĉiam iris ĝis la fino de tendenco, ĉu la tendenco de l’Immoraliste (La senmoralulo), aŭ male, la tendenco, kiu lin kondukis al La Porte Etroite (La mallarĝa pordo), eĉ se nur por pli bone sin retiri poste.
Gide ĉiam havis antagonismajn influojn: multaj junuloj lin sekvis, ĉar li, malamika al la dogmoj, parolis al ili pri la ĝojo vivi; aliaj, male, ĉar li parolis al ili pri devo kaj sinofero. Ĉi tie, la demando certe pli gravas pro sia politika karaktero. Tamen Gide foje skribis al amiko: «Nenion mi komprenas pri politiko kaj rifuzas min okupi pri ĝi, ĉar mi abomenas la kompromisojn kaj ne povas imagi politikon sen kompromisoj». Kaj tion li konfesis ĝuste en la momento, kiam li estis ĵetata en la mezon de la batalo.
La mondkonata simpatio de Gide por Sovetio neniam alprenis ĉe li la karakteron de aliĝo al partio. Kion Gide serĉis en la komunismo, tion li serĉis dum sia tuta vivo: la eblan proksiman realiĝon de la individuismo. Spite la kontraŭdiroj de kelkaj amikoj, kaj interalie de s-ro Roger Martin du Gard, li deklaris: «Mi nun alvenis al tio, ke mi tutkore deziras la fiaskon de l’ kapitalismo». Kial? «Ĉar bone komprenita komunismo bezonas eluzi ĉiujn valorojn de la individuo». Kaj li aldonis: «Mi opinias eraro la kontraŭmeton de individuismo kaj de l’ komunismo». Ke tiu demando restas esenca por la verkisto, tio estas certa. En korespondado inter Romain Rolland kaj Lunaĉarskij, tiu riproĉis al Rolland, ke li konservis restaĵon de «elburĝa spirito»; Rolland respondis: «Karaj amikoj de Sovetio, vi estas individuistoj malgraŭvole, kaj eble ne sciante tion».
Kio povas surprizi, tio estas ke Gide devis vojaĝi ĝis Moskvo por kompreni. Kompreni, ke la tie reganta konformismo ne povas konduki rekte al la celo, al kiu li ĉiam aspiris, t. e. al asocio de individuoj, kie, laŭ la esprimo de Marx, «la libera disvolviĝo de ĉiu kondiĉas la liberan disvolviĝon de ĉiuj». Nu, kun tristo kaj teruro, Gide konstatas, ke en Sovetio, male, la feliĉo komuna estas akirita malprofite al la feliĉo individua. La verkisto tie staris for de tio, kion li esperis.
Ĉu la malakordo venas de tio, ke la aktuala stato de Sovetio prezentas nur etapon? Ekde la komenco Gide tion komprenis kaj li skribis en 1932: En Sovetio la realigo estas eble neperfekta, sed kio plej gravas estas la verko mem.
Al tio tendencas Rusujo. Tamen jam de 1932 Gide perceptis la relativecon de ĉio, la vantaĵon de la ĉirkaŭanta mondo. Sed li opiniis, ke necesas montri la fidon al la komunistaj gvidantoj. Lia fido, lia entuziasmo, lia sincero tiel flamis, ke li eĉ rifuzis al si la rajton kritiki, akceptante kvazaŭ nur la rajton ami. La absoluta diktaturo tiam ŝajnis al li necesa por poste atingi la liberiĝon de l’ individuo. Sed hodiaŭ, ne sole tiu kondiĉo ŝajnas al li tro peza, sed la anoncita idealo montriĝas ankoraŭ tre fora. Gide certe eraris per senpacienco, aŭ per troa fidemo. Li, kiu tamen asertis, ke la homaro staras nur ĉe la sojlo de l’ progreso, subite kredis, ke ĝi povas piedkune ĝissalti senperan socian harmonion.
Ni ridetas, pensante pri la malfacileco kun kiu la homo antaŭenpaŝas al iom da lumo, pri la jarcentoj necesaj por akiri peceton da vero, aŭ pri tio, ke post dumil jaroj la kristana eklezio ankoraŭ ne sukcesis starigi la kariton sur la tero. Sed nenio pli fremdas al Gide, ol skeptika sinteno. La aktualaj demandoj reprezentas por li la plej doloran dramon. Ni cetere sentas en lia libro la aŭtentan tonon de homo, kíu antaŭ ĉio deziras diri la veron, sed suferas, ke li devas ĝin diri. Li parolis, ĉar li opinias, ke li devas de nun prilumi kelkajn junulojn, trompitajn kiel la aŭtoro mem. Tiu angoro lin premas tiagrade, ke en la nuna momento li eĉ ne pensas pri plua verkado.
Ke okazos atakoj kontraŭ li, ja ne tio lin maltrankviligas. Ne gravas. Li tre bone scias, ke la politiko ĉion simpligas, kaj ke se libro ne eniras iun difinitan fakon, oni ĝin enpuŝas en alian kontraŭan. Ne en tio kuŝas la grava afero. Antaŭ ĉio li demandas sin, ĉu li estas sur la ĝusta vojo.
(“Literatura Mondo” 1937-1, p. 27)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *