Homoj

Sankta Valenteno

To-morrow is Saint Valentine’s day,
all in the morning betime,
and I a maid at your window,
to be your Valentine.
shakespeare.mit.edu/hamlet/hamlet.4.5.html

En la tag’ de Valenteno
mi al mia la trezoro
venis frue en mateno,
por saluti vin el koro.
Tiel kantas Ofelio en “Hamleto, reĝido de Danujo” de William Shakespeare, Akto 4-a, sceno 5-a (trad. L. L. Zamenhof)
eo.wikisource.org/wiki/Hamleto,_re%C4%9Dido_de_Danujo/Akto_IV
La festotago de Sankta Valenteno (la 14-a de februaro) estas ja, tradicie, festo de la enamiĝintoj (geamantoj).
Laŭ PIV, ĉe la bazo de tiu kutimo estas la opinio, ke la 14-a de februaro “laŭkrede la birdoj pariĝas; tial ĉi tiu tago estas en diversaj landoj okazo por interŝanĝi amdeklarojn”.
La tradicio estis enkondukita de la angla poeto Geoffrey Chaucer (1343-1400)
it.wikipedia.org/wiki/Geoffrey_Chaucer
eo.wikipedia.org/wiki/Geoffrey_Chaucer
kiu rakontis, ke “en la tago de Sankta Valenteno, la birdoj komencas siajn amodancojn”.
Nuntempe, la festo akiris komercan aspekton, kun abunda vendo de florbukedoj, ĉokoladaj bombonoj, juveloj, ktp., kaj inteŝanĝo de amaj mesaĝoj; Francio eĉ eldonas ĉiujare plurajn poŝtmarkojn por reklami francajn produktojn donacotajn en la tago de Sankta Valenteno, kaj por stimuli al la sendo de poŝtaj mesaĝoj (nur en la centritala urbo Terni, kie troviĝas la tombo de Sankta Valenteno, la 14-an de februaro la Katedralo pleniĝas de geedzaj kaj gefianĉaj paroj)
it.wikipedia.org/wiki/San_Valentino
eo.wikipedia.org/wiki/Valenteno_de_Terni ),
Sed… vera amo estas alia afero ol disdonado de donacoj!
Mi transskribas (en Esperanto, kun traduko al la itala) ret-mesaĝon de la niĝeria baptista pastoro Bayo Afolaranmi
groups.yahoo.com/neo/groups/spiritanutrajxo/info
​kaj aldonas:
– italan poŝtmarkon de 2016 pri la Sanktulo;
– du francajn poŝtmarkojn de 1999.


“AMAS MI VIN”
La frazo “Mi amas vin” estas ofta inter homoj, precipe homoj de malaj seksoj, ĉu edziĝaj ĉu fraŭlaj. La frazo estas tiel ofta, ke homoj jam perdis aŭ misinterpretis la realan signifon de la plej grava vorto en ĝi – amo. Laŭ kelkaj, “Mi amas vin,” signifas ke mi volas akiri ion de vi. Laŭ aliaj, amo estas glorigita vorto por amoro. La intenco de “Mi amas vin” de aliaj estas kontentigi ilian egoisman deziron. Ne mirinde, amo jam fariĝis unu el la plej oftaj vortoj en iu ajn lingvo.
Kion signifas amo por vi? Kiel vi elmontras ĝin? Ĉu reale temas pri ĝi kiam vi diras al iu, “Mi amas vin”? Paŭlo priskribis tion, kio amo estas, kaj tion, kio ĝi ne estas, en 1 Korintanoj 13:4-8, “Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas”.
Tio signifas, ke kiam mi diras: “Mi amas vin”, temas esence pri: mi estos pacienca kun vi; mi estos bonkora al vi; mi ne envias vin; mi ne levos min pli super ol vi; mi ne estos egoisma; mi ne estos facile ĉagrenigita de vi; mi konservos nenian kronikon de malbono kion vi faras kontraŭ mi; mi ne havos malkaŝan planon kontraŭ vi; mi estos vereca al vi; mi protektos vin; mi fidos al vi; mi havos esperon je vi; mi persistos kun vi; kaj mia amo ne estas portempa. Io mankanta el ĉi tio estas hipokriteco.

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
14.2.2007, Sankta Valenteno

*****
La frase “Ti amo” è frequente tra persone soprattutto di diverso sesso, sia sposate che non sposate. La frase è tanto frequente che la gente ha ormai perduto o interpreta male il senso reale della parola più importante – amore. Per alcuni, “Ti amo” significa che voglio qualcosa da te. Per altri, “amore” è un termine pomposo per parlare di sesso. Per altri ancora, l’espressione “Ti amo” vuol dire accontentare il proprio egoismo. Non c’è da meravigliarsi, che la parola “amore” sia diventata una delle più frequenti in tutte le lingue.
Che significa “amore” per te? Come lo dimostri? Si tratta davvero di amore quando dici a qualcuno “Ti amo”?
Paolo ha descritto che cosa è e che cosa non è l’amore in Corinzi 13, 4-8: “L’amore è paziente, è benigno l’amore; non è invidioso l’amore, non si vanta, non si gonfia, non manca di rispetto, non cerca il suo interesse, non si adira, non tiene conto del male ricevuto, non gode dell’ingiustizia, ma si compiace della verità. Tutto copre, tutto crede, tutto spera, tutto sopporta. L’amore non avrà mai fine”.
Questo significa che quando dico “Ti amo”, intendo dire in sostanza: sarò paziente con te, sarò benigno con te; non ti invidio; non cercherò di innalzarmi al di sopra di te; non sarò egoista; non mi offenderò con te facilmente; non serberò rancore per il male che mi farai; non tramerò di nascosto contro di te; sarò sincero con te; ti proteggerò; avrò fiducia in te; avrò speranza in te; sarò costante con te; e il mio amore non è passeggero. Se non c’è tutto questo, si tratta soltanto di ipocrisia.
Io ti amo. E tu?
Pastore Bayo Afolaranmi (Nigeria)
14.2.2007, San Valentino

2 pensoj pri “Sankta Valenteno

  1. Mi kredas ke tiu teksto malbone funkcias en lingvoj kiel la itala, en kiu la frazo “ti amo” estas dirata unu aŭ du-foje en la vivo al unu aŭ du personoj, ĉar praktike signifas “mi volas pasigi mian vivon kun vi”, kaj ĝi estas “deklaracjo”. Oni ne diras tion al gefiloj, gepatroj, parencoj. Ĝi estas tro forta kaj temas pri tiu amo kiu kutime celas al geedziĝo.
    En aliaj kuntekstoj italoj diras “ti voglio bene”, kaj tio povus esti uzata preskaŭ en ĉiuj kazoj, kiam la frazo “I love you” estas uzata en la angla.

  2. Vi pravas.

    Vi pravas.
    La itala verbo “amare” (laŭvorte, ami), kiu devenas senpere el la latina “amare”, havas en la nuntempa itala lingvo du nuancojn:
    1- ŝati; ekzemple, “amo fare lunghe passeggiate” = mi amas fari longajn promenojn;
    2- amori.
    Tial, la itala vorto “amante” (laŭvorte, amanto) havas du nuancojn;
    – ŝatanto; amanto; ekzemple, “amante della musica” (amanto/ ŝatanto de muziko);
    – ekstergeedzeca amorant(in)o; ekzemple, “si è fatto l’amante” (li akiris al si amorantinon).
    En la nuntempa itala lingvo, “amante” kaj “amico” (amiko!) estas uzendaj kun granda singardemo, ĉar ili povas esti malŝataj vortoj (nun oni diras neŭtre “compagno/ compagna” = kunulo, kompano, kiu cetere ne estas konfuzenda kun “compagno” en politika senco = kamarado)
    Itala viro neniam diras “ti amo” aŭ “t’amo”, ankaŭ pro alia kialo: fama poeziaĵo de Giosuè Carducci titolita “Il bove (La bovo), plurfoje tradukita al Esperanto, komenciĝas ĝuste per la vortoj “T’amo”, sed poste ĝi daŭrigas: “pio bove” (pia bovo); do, se iu ekdiras “t’amo” meze de italoj, tuj leviĝas koruso kiu kompletigas la frazon: “pio bove”.
    Italoj, kiel vi atentigis, diras “Ti voglio bene” (laŭvorte, mi volas bonon al vi), kiu estas formulo malpli “sindeviga”, ĉar ĝi referencas amemon, pli ol amon, kaj ne nuancas pri amor(em)o.
    Cetere, tri famaj napolaj kanzonoj diras “Ti voglio bene”, ekde la plej malnova:
    http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/20/te-voglio-bene-assaje/
    La tri niveloj de amo estis bone prezentataj en la greka: eros (amoro), agape (amo), filìa (amemo).
    Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *