Homoj

Luigi Bartolini

​La 8-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1892) de la itala gravuristo, pentristo, verkisto kaj poeto Luigi Bartolini (1892-1963)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Bartolini
​(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
konata, pli ol pro siaj pentraj kaj grafikaj verkoj, pro sia konstanta sinteno kiel disidento (unue kontraŭ la faŝista reĝimo, kiu lin relegaciis de 1933 ĝis1938, poste kontraŭ la nova respublikana ordo), kaj kiel aŭtoro (en 1946) de la romano “Ladri di biciclette” (Ŝtelistoj de bicikloj, aŭ Bicikloŝtelistoj), el kiu en 1948 Cesare Zavattini tiris la scenaranĝon de la samnoma filmo reĝisorita de Vittorio De Sica
it.wikipedia.org/wiki/Ladri_di_biciclette
eo.wikipedia.org/wiki/Biciklo%C5%9Dtelistoj

​konsiderata ĉefverko de novrealismo.
​(Rimarko: la kanzono kantata ĉe la komenco de la jutuba prezento estas “Tammurriata nera” – Nigra tamburado, vortoj de Edoardo Nicolardi, muziko de E. A.
Mario/ Giovanni Ermete Gaeta; pri ĝi mi parolos en alia okazo).
​La volumo de Pier Vittorio Orlandini “Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – Dua parto” (ExCogita, Milano 2010) dediĉas al Luigi Bartolini la paĝojn 165-169, kun la traduko al Esperanto de la rakonto “Follonica”.
​Mi aldonas:
​- la kovrilon de la romano “Ladri di biciclette”;
​- la italan poŝtmarkon de 1988 pro la filmo “Ladri di biciclette”;
– la kovrilon de la volumo “Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – Dua parto”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *