Homoj

Ugo Foscolo

​La 6-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1778) de la itala poeto kaj verkisto Niccolò Foscolo (1778-1827)
it.wikipedia.org/wiki/Ugo_Foscolo
eo.wikipedia.org/wiki/Ugo_Foscolo
​konata kiel Ugo Foscolo.
​Lia elekto ŝanĝi sian nomon de Niccolò (Nikolao) al Ugo (Hugo) estis morde komentita de la poeto kaj tradukisto Vincenzo Monti

Vincenzo Monti


​kiu skribis (ekzistas pri tio du versioj, pli-malpli egalaj):

Questi, rosso di pel, Foscolo è detto
che, per meglio falsar, falsò se stesso
giacché in Ugo cambiò ser Nicoletto. Guarda la borsa se ti vien da presso.

Questi è il rosso di pel Foscolo detto,
sì falso che falsò fino se stesso,
quando in Ugo cangiò ser Nicoletto.
Guarda la borsa, se ti viene appresso.

​Ankaŭ en Esperanto ekzistas du versioj:

Jen tiu ruĝharul’, Foscol’ nomata:
falsul’, eĉ nomon falsis li sentima,
Nikolao en Ugo estis ŝanĝata.
Monujon gardu se li al vi proksima.
(trad. Carlo Minnaja, Itala Antologio 1987, p. 293)

Ĉi ruĝharulo, Fòskolo nomata
per trompa nomo estas ja konata:
nun Hugo, ne Nikola. Kaj admonon:
se li vin sekvas, gardu vian monon!
(trad. Nicola Minnaja, 10.3.2017)

​Foscolo naskiĝis en Zakinto (Zacinto, Zante, Zakynthos),
it.wikipedia.org/wiki/Zante
eo.wikipedia.org/wiki/Zakinto
unu el la Ioniaj insuloj (en la Ionia maro, inter Italio kaj Greklando), tiutempe venecia, nun greka, el venecia patro kaj greka patrino; li restis ĉiam ligita al la memoro de sia greka deveno, kiel aperas en speciala maniero en la soneto “A Zacinto” (Al Zakinto), sed ankaŭ en aliaj verkoj. Kurioze, tamen, en Greklando ne estas “depostulata” lia greka deveno kaj kulturo (mi surpriziĝis, antaŭ kelkaj jaroj, legante oficialan grekan broŝuron pri Ioniaj insuloj, en kiu Foscolo ne estis citita inter la lokaj “fieraĵoj”, dum estis emfazitaj literaturistoj al mi tute ne konataj; cetere, ankaŭ la paĝo de Vikipedio en Esperanto ne mencias lin).
Mi parolos en alia okazo (eventuale la 2-an de novembro, en la tago dediĉita al la memorigo de la mortintoj…) pri la poemo “De’ Sepolcri” (Pri la Tomboj)

Vittorio Alfieri


Hodiaŭ mi limiĝas transskribi:
– la soneton “A Zacinto” (Al Zakinto), en la itala kaj en la versio en Esperanto de Umberto Broccatelli;
– artikolon el “Literatura Mondo” 1935-4, p. 88.
Mi almetas liston de la verkoj de Foscolo tradukitaj al Esperanto, kaj aldonas:
– italan poŝtmarkon de 1979 kun la portreto de Foscolo;
– la bildon de la pentraĵo de Sandro Botticelli “La naskiĝo de Venuso”
it.wikipedia.org/wiki/Nascita_di_Venere
eo.wikipedia.org/wiki/Naski%C4%9Do_de_Venuso
konservita en Florenco ĉe la Galerio de Uffizi (verdire, laŭ la leggendo Afrodito/ Venuso naskiĝis ja “en la greka maro”, sed malproksime el Zacinto, en Kipro aŭ en Citero (Kithera, Cerigo).


A ZACINTO

Né più mai toccherò le sacre sponde
ove il mio corpo fanciulletto giacque,
Zacinto mia, che te specchi nell’onde
del greco mar da cui vergine nacque

Venere, e fea quelle isole feconde
col suo primo sorriso, onde non tacque
le tue limpide nubi e le tue fronde
l’inclito verso di colui che l’acque

cantò fatali, ed il diverso esiglio
per cui bello di fama e di sventura
baciò la sua petrosa Itaca Ulisse.

Tu non altro che il canto avrai del figlio,
o materna mia terra; a noi prescrisse
il fato illacrimata sepoltura.

Ugo Foscolo

AL ZAKINTO

Ne plu retuŝos mi la bordon sanktan,
kie la korp’ de mi knabeto sidis,
mia Zakint’, en mar’ vin spegulanta
de l’ Grekoj, kiuj la naskiĝon vidis

de virgeca Venuso, fekundanta
tiujn insulojn, kiam ŝi ekridis;
kaj vian belon laŭdis verso kanta
de l’ viro, kiu l’ akvojn jam priskribis

fatalajn, kaj diversan la ekzilon,
kial de fam’ kaj malfeliĉo ĉarma
kisis Ulis’ l’ Itakan grundon ŝtonan.

La kanton nur vi havos de la filo,
patrina mia land’, fato ordona
volas, ke estu nia tomb’ senlarma.

Ugo Foscolo, trad. Umberto Broccatelli
(el “Itala Antologio” 1987, p. 304)

*****

(V.) UGO FOSCOLO EN LA FRANCA LINGVO.
Ĵus aperis en Francujo du gravaj verkoj rilataj al tiu poeto, kiun la italoj prave rigardis kiel unu el la plej emocivekaj figuroj de sia literaturo. La unua estas tezo de s-ro Armand Caraccio: “Ugo Foscolo, la homo kaj la poeto (1778-1827)”; la alia estas antologio en la kolekto de la «Cent Chefs-d’oeuvres étrangers» (cent fremdaj Ĉefverkoj), kompilíta de la konata belga eseisto, s-ro Robert Vivier.
La tezo de s-ro Caraccio, montrante la diversajn aspektojn de la vivo kaj verko de Foscolo, prezentas tre utilan kompletigon kaj kvazaŭ komentarion de la antologio.
Foscolo naskigis en la insulo Zante, de veneziana patro kaj greka patrino. Li vigle enmiksiĝis en la tiamajn italajn militojn kaj kverelojn, fervore aliĝis al la jakobena partio, batalis por la libero en la armeoj de Bonaparte, kiu lin nomis profesoro de beletristiko ĉe la universitato de Pavia. Post la falo de Bonaparte, li ekziliĝis unue en Svislandon, poste en Britlandon, kie li mortis. Lia tombo kuŝas en Firenze apud tiuj de Michelangelo, Galilei kaj Alfieri.
La plej populara verko de Foscolo estas sendube “La lastaj leteroj de Jacopo Ortis”, imititaj laŭ “Werther” de Goethe. Sed lia profunda originaleco plene disvolviĝas en la poemo “Pri Tomboj” kaj en la fragmentoj de la nefinita liriko “La Gracioj”. Krom la esprimo de la koncepto kaj sinteno, propraj al la romantika homo, oni trovas en tiuj verkoj tute individuan tonon, aŭtentikan emocion kaj senperan harmonion, kiuj apartenas nur al Foscolo. Same kiel la anglaj romantikuloj direktas sian intereson al ltalujo, li montras inklinon al la angla poezio, kiu lin plurfoje inspiras, precipe en liaj sublunaj tomboj. Lia bezono al senmorteco sentiĝas tra la mirindaj bildoj, kiujn li pentras pri la ideala antikva Helenujo.
Ankaŭ la virinoj alportas tre gravan elementon en la poezion de Foscolo, kiu spertis multajn korintrigojn kaj amsukcesojn, kaj havis pri tio koncepton tre similan al tiu de Stendhal. Kaj la kulto al la gracioj anstataŭis en lia koro la kulton, al kiu li ne kredis plu. De tio venas ha mistika erotiko, vekite per la memoro de ĉarmaj aventuroj parte travivitaj.
S-ro Caraccio, same kiel s-ro Vivier, tre alte taksas la “Graciojn” kaj sukcesas nin kunvibrigi en ilia admiro. Tie refoje pruvigas, ke la poeziaj beloj konsistas el multaj nedifineblaj fadenoj, mistere teksitaj per genia mano. Ŝajnas, ke la Gracioj mem enkorpiĝis en la verkoj, tiom alloge kaj delikate ili fluas! Ĉe Foscolo, kiel ĉe la plej grandaj poetoj, ordinara cirkonstanco kaj banala objekto povas veki inspiron: la vespero de festotago, geamantoj en boato sur lago, babilo sur balkono kaj mil aliaj detaloj, kiuj sub lia plumo fariĝas eternaj. Necesas tre malmulte: ia subtila nuanco, ia vorto en la ĝusta loko, ia nova akcento en la ritma modulado, por ke la poemo venku la tempon. Tiun rafinitan arton funde konis Foscolo, kiu lasis personan kaj neimiteblan signon sur la komuna propraĵo de sia epoko,
(Literatura mondo”, 1935-4, p. 88)

*****

– Le ultime lettere di Jacopo Ortis (“La lastaj leteroj de Jacopo Ortis), la lasta interparolo kun Parini, 27.10.1798, 4.12.1798, 8.2.1799, trad. Gian Carlo Guarnieri, “Itala Antologio” 1987, p. 299-303
– De’ Sepolcri (Pri la Tomboj), trad. Luigi Minnaja, vv. 213-295, “Radio Roma – Esperanto” 1.11.1960
– De’ Sepolcri (Pri la Tomboj), vv. 1-295, trad. Luigi Minnaja, 1970
– De’ Sepolcri (Pri la Tomboj), vv. 213-295, trad. Luigi Minnaja, “Itala Antologio”, 1987, p. 306-309
– De’ Sepolcri (Pri la Tomboj), vv.1-40, trad. Giordano Azzi, “Itala Antologio”, p. 305-306
– A Luigia Pallavicini caduta da cavallo (Al Luigia Pallavicini falinta el ĉevalo), trad. Clelia Conterno Guglielminetti, manuskripto
– Alla sera (Al la vespero), trad. Giovanni Roattino, “L’Esperanto” 1981-2, p. 8
– Alla sera (Al la vespero), trad. Enrico Dondi, “Tra la itala poezio”, 1984; “L’Esperanto” 1984-7/8, p. 8; “Itala Antologio” 1987, p. 303-304
– In morte del fratello Giovanni (Pro la morto de lia frato Johano), trad. Gaudenzio Pisoni, manuskripto de 1.11.1978
– In morte del fratello Giovanni (Memore pri la morto de frato Giovanni), trad. Nicola Ruggiero, “poŝtolisto cezarpoezio” 24.10.2004
– A Zacinto (Al Zakinto), trad. Umberto Broccatelli, “Itala antologio” 1987, p. 304

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *