Eventoj

Mia suno

La 5-an de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de la itala (napola) poeto kaj kantaŭtoro Giovanni Capurro (1859-1920)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Capurro
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
​aŭtoro en 1898 de la vortoj de la plej famkonata napola kanzono, ‘O sole mio (Mia suno)
it.wikipedia.org/wiki/%27O_sole_mio
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
muzikigita de Eduardo Di Capua (1865-1917)
it.wikipedia.org/wiki/Eduardo_Di_Capua
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
kaj interpretita de famaj artistoj; inter la multaj:
​Enrico Caruso

​Luciano Pavarotti, Placido Domingo, José Carreras

​Elvis Presley (laŭ rok-ritmo, kun malsama testo, en la angla, kun la titolo “It’s Now or Never”)

​La nekredebla afero estas, ke la kanzono ne naskiĝis sub la suno de Napolo, sed en Odeso
it.wikipedia.org/wiki/Odessa
eo.wikipedia.org/wiki/Odeso
(hodiaŭ Ukrajnio, tiam Rusa Imperio), dum artista turneo de la muzikisto, kiu inspiriĝis je la suno leviĝanta… super la Nigra Maro, pensante kun nostalgio al tiu de Napolo.
Malgraŭ la tutmonda sukceso de la kanzono, ambaŭ aŭtoroj mortis malriĉegaj, ĉar la gajnoj iris, iras kaj iros (ĝis la 31-a de decembro 2042) al la eldonejo Bideri; fakte, post 120 anni, la kanzono estas ankoraŭ submetita al kopirajto, ĉar en 1972 la eldonejo deklaris, ke de la muziko estas kunaŭtoro, kun Di Capua, iu mandolinisto de lia orkestro, Alfredo Mazzucchi (1878-1972)
it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Mazzucchi
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
​mortinta en 1972 je 94 jaroj, kaj la leĝo antaŭvidas, ke la intelektaj verkoj fariĝas libere alireblaj 70 jarojn post la morto de la lasta aŭtoro.
La kanzono estis tradukita al Esperanto du fojojn, de Karl Vanselow (nur la unuaj du strofoj) kaj de Luigi Minnaja.
Mi transskribas ĝian tekston en la napola kaj en Esperanto, kaj aldonas:
​- la unuan paĝon de la partituro;
​- malnovan bildkarton de eldonejo Bideri kun la reklamo de la kanzono.


‘O SOLE MIO!
Parole di Giovanni Capurro,
musica di Eduardo Di Capua
e Alfredo Mazzucchi

I
Che bella cosa ‘na jurnata ‘e sole,
n’aria serena doppo ‘na tempesta!
Pe’ ll’aria fresca pare gia’ na festa…
Che bella cosa na jurnata ‘e sole.

Ma n’atu sole
cchiu’ bello, oi ne’,
‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
‘O sole, ‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
sta ‘nfronte a te!

II
Lucene ‘e llastre d’a fenesta toia;
‘na lavannara canta e se ne vanta
e pe’ tramente torce, spanne e canta
lucene ‘e llastre d’a fenesta toia.

Ma n’atu sole
cchiu’ bello, oi ne’,
‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
‘O sole, ‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
sta ‘nfronte a te!

III
Quanno fa notte e ‘o sole se ne scenne,
me vene quase ‘na malincunia;
sotto ‘a fenesta toia restarria
quanno fa notte e ‘o sole se ne scenne.

Ma n’atu sole
cchiu’ bello, oi ne’.
‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
‘O sole, ‘o sole mio
sta ‘nfronte a te!
sta ‘nfronte a te!

SUNO MIA
Vortoj de Giovanni Capurro,
muziko de Eduardo Di Capua
kaj Alfredo Mazzucchi,
trad. Karl Vanselow
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SUNO%20MIA1

I.
Ravas la suno en la ruĝ’ vespera,
antaŭ ol ĝi for en la nokton iras.
Kiu ĝin vidas, tiu ĝin admiras
pro ĝia belo reva supertera.

Nur unu suno
min ravas pli,
la sun’ plej bela
ja estas vi,
nur vi, nur sole vi,
estu ĉiama
suno por mi.

II.
Pasos la nokto, kaj post gia fuĝo
la suno ree lumos de l’ ĉielo.
Ĝi ravos nin per admirinda belo
en plena pompo de l’ matena ruĝo.

Nur unu suno
min ravos pli,
la plej radia
sun’ estas vi,
nur vi, nur sole vi,
estu la sun’
la sun’ por mi.

SUNO MIA
Vortoj de Giovanni Capurro,
muziko de Eduardo Di Capua
kaj Alfredo Mazzucchi,
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#SUNO%20MIA

I
Kiom ĝojigas sunobrila tago,
post uragan’ ĉielo plenserena;
I’aero freŝa ŝajnas festoplena…
Kiom ĝojigas sunobrila tago!

Sed sun’ alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno,
sed sun’ alia
sur frunto via
ardas por mi.

II
Brilas la vitroj de fenestro via,
pro sia voĉo lavistino vantas,
dum ŝi, la tukojn etendante, kantas,
brilas la vitroj de fenestro via.

Sed sun’ alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno,
sed sun’ alia
sur frunto via
ardas por mi.

III
Kiam noktiĝas kaj subiras suno,
min kaptas ombro de melankolio:
kaj mi restadus sub fenestro via,
kiam noktiĝas kaj subiras suno.

Sed sun’ alia,
eĉ bela pli,
sur frunto via
ardas por mi!
Sed suno,
sed sun’ alia
sur frunto via
ardas por mi.

 

2 pensoj pri “Mia suno

    1. Dankon pro la informo.
      La melodio de la napola kanzono «‘O sole mio» estis mulfoje utiligita por adapti al ĝi alispecajn tekstojn; la plej konata ekzemplo estas tiu de Elvis Presley, kies plenumo en angla lingvo havas nenian sencan rilaton kun la originalo; sed la samon faris, ekzemple, Emanuele Rovere (Manŭel) en sia “Nun aŭ neniam” en Esperanto (en la KD “Duonvoĉe… tutkore”), aŭskultebla ankaŭ ĉe Jutubo:
      https://www.youtube.com/watch?v=N1F8CvPaIfM&list=UU3fwxvaZDs7gA8GDNET29iQ
      Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *