Eventoj

Kandelfesto

Ĝis la reformo de la romkatolika liturgio (1965), la duan de februaro oni solenis la Purigon de Maria, kvardek tagojn post la nasko de Jesuo (laŭ la leĝo de Moseo, akuŝintino estis malpura dum kvardek tagoj).
Post la reformo, la soleno ŝanĝiĝis al festo pro la Prezento de Jesuo al la Templo, por dediĉo al la Eternulo kiel unuenaskito kaj ofero de “paro da turtoj, aŭ du kolombidoj” (la ofero de la malriĉuloj).
Temas pri la epizodo rakontita en la Evangelio de Luko 2, 29-32
it.wikipedia.org/wiki/Nunc_dimittis
eo.wikipedia.org/wiki/Nunc_dimittis
kiam la maljuna Simeono ekkrias:
«Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton,
laŭ Via vorto, en paco,
ĉar miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
Lumon por malkaŝo al la gentoj,
kaj gloron de Via popolo Izrael».
​Latine:
Nunc dimittis servum tuum, Domine,
secundum verbum tuum in pace:
Quia viderunt oculi mei salutare tuum
Quod parasti ante faciem omnium populorum:
Lumen ad revelationem gentium,
et gloriam plebis tuae Israel.
Ne sen kialo, la Orienta kristana Eklezio nomas ĉi tiun feston “Hypapanté”, tio estas “Renkonto”.
Tradicie, en ĉi tiu tago (pro tio nomata “Kandelfesto”) estas disdonataj al la fideluloj benitaj kandeloj, lige kun la iama Maria festo, sed nun honore al Kristo “Lumo de la mondo”. Oni ne povas prisilenti, tamen, ke en ĉi tiu rito postrestas malnovaj paganaj spuroj, ĉar en februaro oni festis la puriĝon de la renaskiĝanta naturo.
Cetere, tiuj spuroj videblas ankaŭ en la fakto ke, laŭ itala popola tradicio (kies antikveco estas malkaŝita de la arkaika lingvaĵo), oni tiras el la vetero de la dua de februaro antaŭvidojn pri la estonteco, ĉar oni asertas, ekzemple, ke “se non piove a Candelora, dell’inverno semo fora” (se ne pluvas je Kandelfesto, ni eliris el la vintro).
En pasinteco (sed ĉi tiu tradicio estas malaperanta), oni avide havigis al si la kandelojn de la Kandelfesto, ĉar oni taksis ilin iaspecaj talismanoj. Pri tio atestas soneto (kiu prave mokas tiun superstiĉan sintenon) de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioachino_Belli
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli
​Mi transskribas la soneton (en la roma dialekto, kaj en la Esperanta versio de Giuseppe Pascucci), kaj aldonas:
​- bildon de brulantaj kandeloj;
​- la kovrilon de la volumo de romdialektaj sonetoj, tradukitaj al Esperanto de Gaudenzio Pisoni, “G.G. Belli – Elektitaj sonetoj”, COEDES FEI, Milano 1982.


851. ER DUA DE FREBBARO

Uh! ch’edè tanta folla a la parrocchia?
Perch’entri tutta eh! nun j’abbasta un’ora.
E in sta chiesa più ciuca d’una nocchia
sai cuanti n’hanno da restà de fora!

Senti, senti la porta come scrocchia!
Guarda si come er gommito lavora!
Ma perché tanta gente s’infinocchia
drento? Ah è vero, sì, sì è la cannelora.

Ecco perché er facchino e fra Micchele
uscirno dar drughiere co una cesta
jeri de moccoletti e de cannele.

Tra tanta divozzione e tanta festa
tu a ste gente però levejje er mele
de la cannela, eppoi conta chi resta.

Giuseppe Gioachino Belli

LA DUA DE FEBRUARO

Kial paroĥo ŝajnas homribelo?
Horon bezonas por ĉiuj l’ eniro.
La preĝejo pli malgranda ol avelo
ne kapablas enhavi ĉiujn! Viro!

Aŭdu, pordego krakas sub ĉielo,
kiel laboras kubut’ kun deziro.
Ili kunpremiĝas por kia celo?
Estas kandela festo! Kia miro!

Jen kial frat’ Mikel’ kaj l’ helpanto
eliris de vendejo kun la kesto
portante da kandeloj grandan kvanton.

Inter granda piec’ kaj granda festo
se vi forigas dolĉan, belan kanton
poste la pastro kalkulas la reston.

Giuseppe Gioachino Belli,
trad. Giuseppe Pascucci (2.2.2005)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *