Homoj

Dino Verde – Ciao ciao bambina

La 1-an de februaro estas la datreveno de la morto (en 2004) de la itala (napola) verkisto, versaĵisto, dramisto kaj scenariisto Leonardo Verde, konata kiel Dino Verde (1922-2004)
it.wikipedia.org/wiki/Dino_Verde
​fama, interalie, kiel aŭtoro de la vortoj de multaj sukcesaj kanzonoj, el kiuj tri estis tradukitaj al Esperanto:
​- Resta cu’ mme (Restu kun mi), muziko de Domenico Modugno, trad. Luigi Minnaja;
​- Romantica, muziko de Renato Rascel (Renato Ranucci), trad. Luigi Minnaja;
– Piove, aŭ Ciao ciao bambina (Pluvas), muziko de Domenico Modugno, trad. Luigi Minnaja kaj Manŭel (Emanuele Rovere).
Mi transskribas la italan tekston kaj la du tradukojn al Esperanto de “Piove” (konata ankaŭ kiel “Ciao ciao bambina” – Ĝis ĝis knabino, laŭ la refreno), kaj aldonas:
– la partituron de la kanzono;
– la kovrilon de la KD de Manŭel (Emanuele Rovere) “Ĉu plu ekzistas amo”, kun lia interpreto de la kanzono.


PIOVE (CIAO CIAO BAMBINA)
Parole di Dino Verde, musica di Domenico Modugno

Mille violini suonati dal vento
tutti i colori dell’arcobaleno
vanno a fermare una pioggia d’argento
ma piove, piove
sul nostro amor.

Ciao, ciao, bambina
un bacio ancora
e poi per sempre
ti perderò.
Come una fiaba
l’amore passa
c’era una volta poi
non c’è più.

Cos’è che trema sul tuo visino?
È pioggia o pianto? Dimmi cos’è.
Vorrei trovare parole nuove
ma piove, piove
sul nostro amor.

Ciao, ciao, bambina
non ti voltare
non posso dirti
rimani ancor.
Vorrei trovare
parole nuove
ma piove, piove
sul nostro amor.

PLUVAS
Vortoj de Dino Verde, muziko de Domenico Modugno
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/modugno.html#PLUVAS

Mil violonoj ludataj de l’ vento,
ĉiuj koloroj de l’ arko ĉiela
celas haltigon de pluv’ el arĝento…
sed pluvas, pluvas al nia am’…

Knabin’, adiaŭ,
kiseton plian,
por ĉiam poste
mi perdos vin!
Kiel fabelo
pasadas amo:
ĝi estis foje,
poste ne plu.

Sed kio tremas
sur vango via:
ĉu pluv’ aŭ ploro?
diru al mi.
Mi volus trovi
parolon novan,
sed mi, dum pluvas,
ploras kun vi.
…………………….
Knabin’, adiaŭ,
ho ne turniĝu,
ne eblas diri:
“Vi restu plu”.
Mi volus trovi
parolon novan
sed pluvas pluvas
al nia am’.

PLUVAS
Vortoj de Dino Verde, muziko de Domenico Modugno
trad. Emanuele Rovere (Manŭel)

Mil violonoj ludataj de l’ vento,
ĉiuj koloroj de l’ ĉielarko
kuniĝas formi pluvon arĝentan,
sed pluvas, pluvas sur nian amon.

“Ciao, ciao * bambina “,
ankoraŭ kison
poste por ĉiam
mi perdos vin.
Kiel fabelo
amo transiras,
ekzistis iam,
jam nun ne plu.

Kio nun tremas
sur viaj vangoj,
ĉu pluvo, larmoj?
Klarigu al mi.
Mi volus trovi
esprimojn novajn
sed, sub la pluvo,
ploras kun vi.

“Ciao, ciao * bambina”,
nun ne turniĝu,
mi volus diri:
restu kun mi;
sed mi ne trovas
la taŭgajn vortojn,
dum pluvas, pluvas
sur nian amon.

* prononco: ĉao

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *