Homoj

Kenzaburō Ōe

La 31-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1935) de la japana verkisto Kenzaburō Ōe (skribita ankaŭ Kenzaburo Ooe)
it.wikipedia.org/wiki/Kenzabur%C5%8D_%C5%8Ce
eo.wikipedia.org/wiki/Oe_Kenzaburo
Nobelpremiito por literaturo en 1994 kun ĉi tiu motivigo:
“With poetic force creates an imagined world, where life and myth condense to form a disconcerting picture of the human predicament today” (Kun poezia forto li kreas imagitan mondon, en kiu vivo kaj mito kondensiĝas por formi ŝokan portreton de la hodiaŭa homa kondiĉo).
Li estas taksata “ĝena” verkisto, pro sia opozicio al la japana politika kaj socia sistemo, de kiu li kritikas (eĉ en la parolado pro la transpreno de la Nobelpremio) la silenton pri la militaj krimoj, la etnocentrismon kiu limas ksenofobion, la liadiran mensan fermitecon de multaj samnacianoj.
Forte trempita de okcidenta kulturo (li inspiriĝas, aparte, al Mark Twain
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/21/mark-twain/ ),
li restis izolita figuro malproksima de la granda publiko, ne nur pro pesimisma vido de la realo, sed ankaŭ pro malfacila stilo, bazita sur bildoj, ripetoj, kunmikso de ĝenroj.
La romano, kiu en 1964 igis fama Kenzaburō Ōe, titoliĝas “Kojintekina taiken” (Persona afero); ĝi naskiĝas el lia sperto de patro de infano trafita de denaska misformiteco.
En 2002, la hungara esperantista verkisto Istvan Nemere
it.wikipedia.org/wiki/Istv%C3%A1n_Nemere
eo.wikipedia.org/wiki/Istv%C3%A1n_Nemere
publikigis libron en Esperanto, titolitan “Krias la silento”,
recenzo de Jorge Camacho en “Esperanto de UEA” 2005-10
esperanto.net/literaturo/uea/krisilentrec.html
​recenzo de Vinko Ošlak en “Literatura Foiro”
esperanto.net/literaturo/lf/krisilentrec.html
​recenzo de Anatolo Goncharov en “La Gazeto”
esperanto.net/literaturo/lg/krisilentrec.html
kies unua parto estas en strikta rilato kun la japana romano; ankaŭ la titolo de la libro en Esperanto referencas alian romanon de Kenzaburō Ōe de 1967, “Man’en gan’nen no futtobōru”, tradukita anglen kun la titolo “The Silent Cry” (La silenta krio), kaj italen kun la titolo “Il grido silenzioso” (La silenta krio).
De novelo de Kenzaburō Ōe de 1957, “Shisha no ogori”, ekzista la traduko al Esperanto, de Sibayama Zyun’iti, kun la titolo “La lukso de la mortintoj”, en “Japana Postmilita Antologio”, 1988.
Laŭ tio, kion publikigis “Esperanto de UEA” 1995-2, p. 37, unu rolulo de la romanoj de Kenzaburō Ōe “fervore lernis Esperanton, estante mezlernejano”.
​Mi aldonas:
​- portreton de Kenzaburō Ōe:
​- p. 37 de “Esperanto de UEA” 1995-2.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *