Homoj

Vicente Blasco Ibáñez

La 29-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1867) de la hispana (valencia) verkisto, scenariisto kaj reĝisoro Vicente Blasco Ibáñez (1867-1928),
it.wikipedia.org/wiki/Vicente_Blasco_Ib%C3%A1%C3%B1ez
eo.wikipedia.org/wiki/Vicente_Blasco_Ib%C3%A1%C3%B1ez
fama precipe pro du romanoj, “Sangre y arena” (Sango kaj areno; Sango kaj sablo) kaj “Los cuatro jinetes del apocalipsis” (La kvar rajdistoj de apokalipso).
​Ambaŭ romanoj ricevis, plurfoje, filmajn transponojn; la senparola eldono de 1922 de “Sangre y arena” (Blood and Sand) lanĉis la miton de la italdevena aktoro Rodolfo Rudolph Valentino (1895-1926)
it.wikipedia.org/wiki/Rodolfo_Valentino
eo.wikipedia.org/wiki/Rudolph_Valentino
​“Sangre y arena” estis tradukita al Esperanto de Ramón de Salas Bonal kun la titolo “Sango kaj sablo”, kaj publikigita en 1935 (Zaragoza, Aragona Esperanto-Federacio). Estus estinte pli bone paroli pri “Sango kaj areno”, ĉar ne temas pri sablo, sed pri la areno destinita al la taŭrobataloj: la romano, ja, estas historio pri amo kaj morto, fokusigita je la figuro de torero, kiu mortas en la areno; eble oni volis imiti la anglan version, erare titolitan “Blood and sand” (Sango kaj sablo).
​En “Literatura Mondo” 1924-4, p. 70-72 estas la traduko (de Antoni Dura) de novelo titolita “Viro en maron!”; la versio estas el la kataluna, ĉar Vicente Blasco Ibáñez verkis jen en la kastilia jen en la kataluna (pli precize, en la valencia, kiu estas variaĵo de la kataluna).
​Vicente Blasco Ibáñez esti tre engaĝita en politiko, kiel subtenanto de la Respubliko kontraŭ la monarkio de reĝo Alfonso la 13-a (pri kiu mi parolos en alia okazo) kaj kontraŭklerikalulo; li ankaŭ verkis libron titolitan “Alfonso XIII demascarado” (Alfonso la 13-a senmaskigita), tradukita anglen de Leo Ongley kaj publikigita en Londono (E. Nash and Grayson) en 1925.
Mi aldonas la kovrilon de la versio al Esperanto de “Sangre y arena” (Sango kaj sablo), kaj la italan poŝtan stampon de 1995 honore al Rodolfo Valentino, naskiĝinta en Italio en Castellaneta (Taranto).

2 pensoj pri “Vicente Blasco Ibáñez

  1. Efektive “arena” en la hispana portas la du signifojn, areno kaj sablo. Sed mi kredas, ke oni ne eraris, se oni konsideras, ke sur la areno troviĝas… sablo (nemirinde). Mi supozas, ke la aũtoro volis elvoki la simbolan mikson de la du elementoj – kio plejofte okazas al la kompatindaj trafitaj taũroj.
    Ankaũ en la portugala, “Sangue e areia” (ne “arena”, kiu estas en la portugala por “areno”).

  2. Efektive, ankaù en itala lingvo kunekzistas la vortoj “sabbia” (sablo) kaj “arena” (sablo, kaj amfiteatro supershutita per sablo). Sed en la romano, laù mi, oni celas la taùrobatalejon, ne la sablon en si mem. Fama “areno” estas tiu (romepoka) de Verono, kie nuntempe okazas muzikaj prezentoj, kaj certe estus kurioze diri, ke iu operspektaklo okazas “en la sablo de Verono”.

Lasi respondon al Antonio De Salvo Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *