Homoj

Giovanni Verga

La 27-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1922) de la itala (sicilia) verkisto kaj dramisto Giovanni Verga (1840-1922)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Verga
eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Verga
​(la Vikipedia paĝo en Esperanto estas tute sencela, ĉar ĝi limiĝas listigi la titolojn de la verkoj, sen vivpriskribo, kaj sen mencio de la tradukoj al Esperanto),
fama precipe pro:
– la romano “I Malavoglia” (La Malemuloj), lokita en la jaroj tuj post la ekspedicio de la Milo de Giuseppe Garibaldi

Giuseppe Cesare Abba

Tomasi di Lampedusa

Lissa-Von Tegetthoff


– la novelo “Cavalleria rusticana” (Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro), poste adaptita kiel dramo, tamen sen granda sukceso; de ĝi estis tirita la samnoma opero, laŭ libreto de Giovanni Targioni Tozzetti kaj Guido Menasci, muziko de Pietro Mascagni. La opero tuj akiris la favoron de la publiko, sed Verga estis devigita starigi proceson por ricevi la rekonon kaj la pagon de la aŭtorrajtoj;
– la romano “Mastro don Gesualdo”.
Kvankam li montris simpation al la humiluloj (tamen, neante al ili eĉ la esperon pri socia elaĉeto) li restis ĉiam kun konservativaj ideoj: li aprobis la sangajn subpremojn de la popolaj ribeloj en Sicilio (1896) kaj en Milano (1898), la italan koloniismon, la intervenon en la unuan mondmiliton, la entreprenojn de Gabriele D’Annunzio

Gabriele D’Annunzio


la naskiĝantan faŝismon de Benito Mussolini.
Mi sendas, pri la vivpriskribaj donitaĵoj kaj kritika prezento de la verkisto, al la itala paĝo de Vikipedio kaj al la paĝoj 18-19 de la volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI, Milano, 2012.
En Esperanto aperis la tradukoj de ĉi tiuj verkoj:
– la unuakta dramo “Cavalleria rusticana” (Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro), trad. Rodolfo Castagnino, Antonio Paolet, San Vito al Tagliamento 1913;
– la romano “I Malavoglia” (La Malemuloj), trad. Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti, Paola Tosato; revizio de Carlo Minnaja kaj Filippo Franceschi, Edistudio, Pisa, 2006;
​- ero el la romano “Storia di una capinera” (Historio de silvio), trad. Carlo Minnaja, en “Carlo Minnaja: Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI, Milano, 2012, p. 20-27;
– la novelo “La roba” (La havo), en “Carlo Minnaja: Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI, Milano, 2012, p. 28-32.
Mi transskribas la recenzon, de Elio Migliorini, de la dramo “Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro” (Cavalleria rusticana), el “L’Esperanto” 1923-12, p, 155-156; kaj aldonas:
​- la kovrilon de “La Malemuloj”;
​- la italajn poŝtmarkojn de 1972 pro la 50-a datreveno de la morto de Verga, kun la tipa sicilia ĉareto.


G. VERGA: Cavalleria Rusticana (Kamparana kavalireco aŭ Vilaĝana honoro), dramo en unu akto, traduko de Rodolfo Castagnino, A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1913, p. 48, L. 2.50.
En la lastaperintaj programoj por klasikaj studoj de Italio oni trovas en la literatura fako kiel reprezentantojn de la moderna itala beletristiko (prozo) Fogazzaro-n kaj Verga-n. Tiamaniere oni rekonas oficiale la valoron de la Sicilia verkisto (1840-1922), kiu efektive ĝis nun nur malmulte estis konata. Do prava estis sinjoro Castagnino esperantigante tiun dramon, kiu havas la saman titolon (kaj ne nur la titolon, sed parte ankaŭ la enhavon; pri la rilatoj de la proza kun la muzika verko oni multe diskutis kaj ankaŭ la tribunaloj devis juĝi de la muzika opero de Mascagni).
La dramago okazas en la paska tago sur la placo de Sicilia vilago: ĝi bone vidigas la ĵaluzan karakteron de du vilaĝanoj (Turiddu Macco kaj Baptano Alfio), kiuj duelbatalas por defendi propran honoron. Ankaŭ la aliaj dram-personoj bone taŭgas por kompreni la popolajn kostumojn, kiujn ankoraŭ konservas la Sicilia loĝantaro. La libreto alportos tiel al la eksterlandanoj blovon kaj voĉon de la varma regiono.
La traduko estas bona kaj korekta. Tamen la formoj «kun sur la kapo» (p. 7), «el sub la tegmentaĵo» kvankam korektaj, estas nebelaj.
Ĉu ne estus eble, en Torino, okaze de nia kongreso prezenti la drameton?
Elio Migliorini.
(“L’Esperanto” 1923-12, p, 155-156)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *