Homoj

Virginia Woolf

La 25-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo de la angla verkistino kaj feministino Adeline Virginia Stephen (1882-1941)
it.wikipedia.org/wiki/Virginia_Woolf
eo.wikipedia.org/wiki/Virginia_Woolf
​konata kiel Virginia Woolf laŭ la familia nomo de la edzo (estas komike, pri tio, ke aktivulino por la virinaj rajtoj, engaĝita en la movado por la virina voĉdonrajto kaj por la valorigo de la virina rolo, estas fama laŭ la familia nomo de la edzo, anstataŭ laŭ la sia).
Kiel ordonis la rigidaj reguloj de la puritana angla socio de la viktoriana epoko, Virginia vizitis neniun lernejon, sed nur ricevis lecionojn pri latino kaj pri franca lingvo de la patrino.
Ŝi publikigis en 1915 sian unuan romanon, “The Voyage Out” (La forvojaĝo), kiu estis sekvita, interalie, de “Mrs Dalloway” (Sinjorino Dalloway), “To the Lighthouse” (Al la lumturo) kaj “Orlando”. Ŝi verkis ankaŭ eseojn, aparte “The Common Reader” (La komuna leganto) kaj “A Room of One’s Own” (Ĉambro tute por si).
Ŝiaj verkoj estis tradukitaj al 50 lingvoj, ankaŭ de famaj personoj (ekzemple, Jorge Luis Borges

Jorge Luis Borges


Nerve malsana ekde adoleskanteco pro vico da familiaj malfeliĉaĵoj, kun deprimaj krizoj kaj subitaj ŝanĝoj de humoro, la 28-an de marto 1941, ŝokita de la germanaj bombadoj, ŝi plenigis siajn poŝojn per ŝtonoj kaj dronigis sin en apudhejma rivero.
​Virginia Woolf estas konsiderata ne nur granda verkistino, sed ankaŭ profunda novigintino de la angla lingvo, kun abundo de similigoj kaj asonancoj. Pro la introspekta analizo, kun delokado antaŭen kaj malantaŭen kaj asociigo de ideoj, ŝi memorigas James Joyce, Marcel Proust

Marcel Proust


kaj Italo Svevo

Italo Svevo


Ŝia famo, malpliiĝinta post la dua mondmilito, havis fortan revigliĝon en la sesdekaj-sepdekaj jaroj de pasinta jarcento, koincide kun la eksplodo de la feministaj movadoj.
Du kuriozaĵoj:
– La 10-an de februaro 1910 Virginia Woolf estis unu el la protagonistoj de la tiel dirita “moko de Dreadnought”
it.wikipedia.org/wiki/Beffa_della_Dreadnought
organizita de la poeto Horace de Vere Cole, kiu sukcesis esti akceptata sur la angla kirasita ŝipo “Dreadnought”, kune kun kvar geamikoj kamuflitaj kiel abisenaj princoj. La kapitano de la kirasita ŝipo, William May, suspektis nenion, ĉar la kvinopo parolis miksaĵon el svahila kaj latino, kriante de tempo al tempo “Bunga! Bunga!”, kiam ili vidis ion interesan.
La esprimo “bunga bunga” havis novan, spicitan popularecon en Italio, antaŭ kelkaj jaroj, en rilato kun iuj travivaĵoj de Silvio Berlusconi
it.wikipedia.org/wiki/Bunga_bunga
– la plej granda spertulino pri Virginia Woolf nomiĝas Louise De Salvo
en.wikipedia.org/wiki/Louise_DeSalvo
(evidente, ŝia familio esta italdevena; sed mi ne kredas, ke ŝi estas mia parencino).
Mi transskribas artikolon publikigitan en “Literatura Mondo” 1935-2, p. 35-36, pri la libro “Flush: A Biography” (Fluŝ: biografio),
en.wikipedia.org/wiki/Flush:_A_Biography
it.wikipedia.org/wiki/Flush,_vita_di_un_cane
kiu prezentas la fantazian vivpriskribon de la angla poetino Elizabeth Barrett Browning (186-1861)
it.wikipedia.org/wiki/Elizabeth_Barrett_Browning
eo.wikipedia.org/wiki/Elizabeth_Barrett_Browning
vidatan tra la okuloj de hundeto (pudeleto).
Mi aldonas la paĝon de “New York Times” de la 3-a de aprilo 1941, kiu sciigas pri la retrovo de la kadavro de Virginia Woolf.


VIRGINIA WOOLF: VIVO DE FLUSH

La pudeleto de Miss Barrett jam konkeris al si sur la scenejo kaj ekrano grandan triumfon, kaj ni ne dubas, ke li konkeros eĉ pli grandan ĉe la leganta publiko. Flush estas ja historia hundo, unue la favorato de Elisabeth Barrett, poste la fidela kunulo en ŝia memorinda aventuro.
Ĉiu certe konas la kortuŝan historion de la rava junulino, pala kaj delikata, kiu forlasas la tro preman hejmon kaj sin liberigas de la snobismo de Wimpole Street. Ŝi velkadas sur soifo, kiam subite, per la mirinda potenco de la amo, ŝi reakiras forton kaj fuĝas al Italujo, neatentante la patran koleron. Jen la romano, kies variajn okazaĵojn ni sekvas per la sentoj kaj ideoj de la hundeto. La ĉefan rolon tie ĉi ja ne ludas Elisabeth Barrett, sed la hundo mem, eta fajrobulo, besto plena de deziroj kaj instinktoj, simbolo de la elementa vivo, iom post iom edukita, aldomigita, adaptita al la civiliza vivo. La urba hundo nun forgesas, ke li estis vilaĝa hundo, li forgesas la naturon. la bonodoron de la malseka herbo, la densajn veprojn, la leporojn, la liberan junecon. Li rezignas la plezuron, la kapricon kaj sekve la ĝojon. Li nun estas riĉula hundo, fraŭlina hundo bonedukita, manĝanta el telero, servata de lakeoj, unuvorte moŝta hundo kombita, parfumita, severmora, dignoplena kaj anglikana. Sed tiu aristokrata hundo, vivanta en la mondo de la “happy few”, estas subite ĵetita en la inferon de Whitechapel: li falas el la paradizo en la teruron de la “Città dolente”. Ŝtelistoj lin rabas kaj enfermas en abomenan kelon, de kie la junulino lin liberigas per pago de granda sumo. Drama superrigardo al la kanajla kvartalo de Londono, la alia flanko de la socio, kiun ignoras la moŝtaj hundoj; tiu amaso da senjusto, malespero, venĝemo, troviĝanta ĉe la bazo de la kapitalista mondo. Drasta revelacio de vasta sufero, kiun oni volonte ignoras.
De kie venas la savo? De la amo. Tiu amo, redoninta al la junulino sanon kaj forton, prezentiĝas pere de Robert Browning: sed li estas tiom neatendita tiom fremda al la moroj de “Wimpole street”, ke la hundo, fidela protektanto de sia mastrino, kolere gruntas je lia alveno. Sed kiu kapablas rezisti la amon? La amo portas Miss Barrett kune kun Flush al nova vivo. En Firenze ne ekzistas plu kastoj, klasa aroganteco; apenaŭ restas sociaj distingoj inter la nobel- kaj strat-hundoj; la suno brilas egale por ĉiu! Ne ekzistas plu lakeoj por prizorgi la multvaloran pudelon, sed ankaŭ ne timo pri ŝtelistoj kaj rabistoj. Libera vagado sur la vendoplaco kaj en pli malpli bonfamaj stratoj: ja ĉiam estas trovebla ia manĝopeco, freŝa akvo fluas abunde el la publikaj fontanoj. Estas vere, ke ankaŭ puloj ne mankas. S-ro Browning decidas tondi la harojn de Flush: jen liberigo. Senbedaŭre la vagemulo forlasas la livreon de sia embarasa nobleco. Li nun mokas pri sia “pedigree” kaj ĝoje eniras en la komunan hundospecon. Li rezignas sian privilegion por koni la mondon de l’ feliĉo. De nun li kanajliĝas kun senkompara ĝuo, li diboĉas kaj eĉ tranoktas eksterdome. Li sendignas en plej ĉagrena maniero; senhonte li sin montras kun stratvagulinoj, kies patron neniu konas. Li dormas kaj manĝas laŭ bontrovo. Li eĉ partoprenas popolajn manifestaciojn kaj havas pri la vivo tre cinikan filozofion. Sed ĉu ni rajtas atendi ion alian de li? Li ja estas nur hundo.
Kiam li hejmenvenas, kio okazas tre malofte, li vidas la gemastrojn enprofundiĝintajn kun amikoj en la misterojn de l’ spiritismo: ili elvokas spiritojn helpe de turniĝantaj tabloj. Al Flash tute ne plaĉas tiu metafiziko. Ĉu ne eblas akcepti la vivon tía, kia ĝi estas, ne enmiksante en ĝin supernaturajn elementojn. Ĉu plezuradi ĉe la bona suno ne valoras pli, ol tiuj vanaj distrigoj?
Tia estas la rakonto de Virginia Woolf. Diskreta satiro kontraŭ “la stulta 19-a jarcento” kaj la antaŭjuĝoj de la “viktoriana” epoko. Oni retrovas en ĝi la humoron de Sterne kaj Fielding. Ĉu Flush, tiu edukita, spitita, glorita kaj fine liberigita hundeto, ellasita al la bona naturo, ne prezentas trafan bildon pri la angla animo, forskuanta la juĝon de artefarita kaj puritana edukado? Kiu scias?
(V., “Literatura Mondo” 1935-2, p. 35-36)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *