Homoj

Umberto Nobile

La 21-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la itala esploristo kaj aviadisto Umberto Nobile (1885-1978)
it.wikipedia.org/wiki/Umberto_Nobile
eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Nobile
​fama pro siaj flugoj al Norda Poluso eo.wikipedia.org/wiki/Norda_poluso
en 1926 per la direktebla aerbalono “Norge”, kaj en 1928 per la direktebla aerbalono “Italia”; ĉi-lasta veturo finiĝinta tragedie, kun longa vosto de akuzoj kaj klaĉoj.
La historio ankoraŭ ne klarigis precize, kio okazis; laŭ iuj, Nobile estis heroo; laŭ aliaj, malnoblulo, kiu saviĝis kiel unua (sed eble temis pri elekto de la piloto de la sukura aviadilo, la svedo Einar Lundborg
it.wikipedia.org/wiki/Einar_Lundborg ).
​laŭ postulo de la asekura kompanio.
La faŝista Reĝimo ne estis apoginta la entreprenon de Nobile (kiu, fakte, estis financita de la Urbo Milano), pro la opozicio de la ministro pri Milita Aviado kaj fama aviadisto Italo Balbo
it.wikipedia.org/wiki/Italo_Balbo
eo.wikipedia.org/wiki/Italo_Balbo
​subtenanto de la aviadilo je fiksaj flugiloj anstataŭ direktebla balono, kaj pro la malvarmeta sinteno de Benito Mussolini.
​Kiam la ekspedicio finiĝis tragedie, la Reĝimo forlasis Nobile al lia destino, kaj prefere propagandis la pozitivan rolon, en la okazintaĵo, de la senfadena telegrafio (radio) de Guglielmo Marconi

Unua interkontinenta radiokonekto


La radiotelegrafisto, Giuseppe Biagi,
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Biagi_(esploratore)
fariĝis pli populara ol Nobile mem, ĉar li estis sukcesinta, per esceptostataj rimedoj, starigi kontakton kun rusa radioamatoro, kiu plusendis la helpopeton.
Nobile estis ankaŭ kulpigita ĉe la Milita Tribunalo; li migris unue al Sovetunio, poste al Usono. Reveninte al Italio post la milito, li estis rehonorita kaj rangaltigita al generalo. Li partoprenis, kiel komunista deputito, la laborojn de la Konstituciiga Asembleo, taskita redakti la novan Konstitucion

Itala Konstitucio


​(ŝuldiĝas al li la parto de artikolo 9 pri scienca esploro)
En 1978 la itala Poŝto eldonis aerogramon okaze de la 50-jara datreveno de la malfeliĉa esploro de 1928, kaj la historia Muzeo de la itala Aerarmeo en Vigna di Valle apud Romo starigis pavilonon dediĉitan al la italaj polusaj entreprenoj, kun aparta atento al tiu de 1928 per la direktebla balono “Italia”.
La travivaĵo de 1928 esti pritraktita en broŝuro de Tomaso Silani, kies versio al Esperanto (de anonimulo indikita per steleto, probable Ettore Fasce) estis publikigita en 1930 de la eldonisto Antonio Paolet en San Vito al Tagliamento, kun la polemika titolo “Pri tri homoj kaj malnoblulo” (kun renversita aludo al la familia nomo Nobile, kiu signifas “Nobelo” aŭ “Noblulo”).
​Mi lasas al aliaj la taskon pliprofundigi la okazintaĵon, kaj transskribas:
– la komencan parton de artikolo en itala lingvo, el “L’Esperanto” 1928-6, p. 77, pri la lingvaj malfacilaĵoj, kiuj malfruigis la sukuron en 1928;
– artikolon el “Esperanto de UEA” 1929-7,8, pri la rolo de la pioniraj radioelsendoj en tiu travivaĵo. La artikolo (prilaborita de George Agricola, pseŭdonimo de Hans Jakob
it.wikipedia.org/wiki/Hans_Jakob )
prezentas la spertojn de la ĉeĥoslovaka sciencisto František Behounek, eo.wikipedia.org/wiki/Franti%C5%A1ek_B%C4%9Bhounek
kiu partoprenis en la ekspedicio, kaj poste fariĝis aktiva esperantisto.
Precizigo: Natale Cecioni, menciita en la artikolo kiel radiotelegrafisto, estis anstataŭe ĉefteknikisto, kaj distingiĝis en la riparo de la radio-aparato.
Mi aldonas:
– la italan aerogramon de 1978 pro la 50-jara datreveno de la flugo al la Norda Poluso per la direktebla balono “Italia”;
– la specialan stampon de 1978 pro la inaŭguro de la pavilono pri la italaj polusaj entreprenoj, ĉe la historia Muzeo de la itala Aerarmeo en Vigna di Valle.


GLI EROI DEL POLO
Giornate di ansia tormentosa e profonda furono quelle in cui tutta l’anima nostra viveva nello spasimo del dubbio atroce e nella fede della speranza sulla sorte dei valorosi che avevano piantato sul polo la Croce di Cristo e la bandiera d’Italia. Finalmente le notizie giunsero: parve un sollievo, ma fu un nuovo tormento: le notizie erano ancora incerte.
Le radiotrasmissioni erano state raccolte, ma non si erano potute decifrare interamente. Vi sono, dicevano i comunicati ufficiali, delle parole che non sono state capite perché il radiotelegrafista che ha intercettato il dispaccio non conosce la lingua. E le ore passavano, e l’ansia cresceva e il dubbio tormentava. E spontaneo sorgeva un pensiero: se fosse stato possibile trasmettere in una lingua comune, in una seconda lingua a tutti nota, in una lingua ausiliare! E a tutti balzava evidente, dalla constatazione del fatto, la necessità di una lingua comune.
Sì, signori, la trasmissione in una lingua comune, in una seconda lingua nota a tutti, in una lingua ausiliaria è effettivamente possibile: questa lingua esiste, ed è ormai così diffusa che se le notizie di Nobile fossero state tramesse in quella lingua, il radioamatore e il radiotelegrafista che per i primi le ricevettero, le avrebbero indubbiamente ed immediatamente comprese.
(“L’Esperanto” 1928-6, p.77)

***

LA SENFADENA TELEGRAFIO KAJ ĜIA APLIKO EN LA NORDA POLUSO
De D-ro František Behounek.

Oni ofte asertis ke senfadena telegrafio ne montriĝis taŭga dum la itala nordpolusa ekspedicio. Tio estas entute nekorekta. Sen nia radioinstalaĵo ni neniam estus liberigitaj el la terura situacio post la katastrofo de la aerŝipo.
La sperto dum la milito montris, kiom malfacile estis por observanto el aeroplano identigi ekzemple artilerian pozicion, se tiu-ĉi estis lerte maskita. Ankoraŭ pli malfacila estas konstatiĝo eI la aero en la glaciaj dezertoj. Sen niaj senfadenaj signaloj la rusa glacirompanto «Krassin» neniam estus povinta trovi nin. Oni supozis, ke ni troviĝas pli okcidente al efektive, tiel ke la serĉoj direktiĝis je neĝusta loko. Sennombraj ombroj kaj reflektoj sur la giacio malfaciligis la observadon el la alteco. Malgranda grupo kiel la nia certe ne estis videbla.
La leĝoj kiuj reguligas la atmosferajn aperaĵojn kaj la radiadon ankoraŭ ne estas konataj. Necesas ankoraŭ kolosa klopodo en la studado kaj observado, ĝis ni havos nepre fidindan bazon por la estonta laboro kaj fiksos leĝojn kaj regulojn akiritajn el observado. Tiu-ĉi scienca fako estas entute ne esplorita kaj sekve prezentas tre interesan studproblemon. Mi dediĉis al tiu-ĉi problemo mian tutan vivon kaj kiam mi aŭdis, ke mi povas profiti tían unikan eblecon de observado, kia ja estas ekspedicio al la Norda Poluso, mi ne pensis ke mi riskas mian vivon. Fine aviadistoj ja ĉiam riskas tiun danĝeron, kiam ili provas transflugi la oceanon en netaŭgaj aeroplanoj, kvankam la teoria ebleco por ĝi estís pruvita per tri sukcesintaj flugoj kaj do pliaj flugoj kun similaj maŝinoj ne povus havi praktikan valoron. Oni ne rajtas pensi je sia propra eta ekzisto, kiam temas pri tiom grava ĉapitro en la esploro de la sekretoj de naturo, ĉapitro kiu por la estonteco de la homaro povus malkovri grandajn eblecojn. La granda sekreto estas antaŭ ni, la giganta nubo, tra kiu ni dum momentoj kredis rekoni kolosan kaj senfinan mondon. Senfina vico da eblecoj malfermiĝas antaŭ nia imago, la esploro de la sennombraj mirakloj de l’ Radio, jam malkovritaj kaj ankoraŭ trovotaj, la helpvokoj de la ŝipoj en mara danĝero, de l’ viroj perditaj en la dezerto aŭ en la polusa regiono. Ĉio tia estas plilongigo de la homa laboro en la senfinon, plimultigo de niaj fortoj. La aviadilo, direktita per senfadenaj ordonoj el la tero kaj la majstrado de pluraj specoj de radianta energio estas pluaj problemoj de la sama speco.
Kvankam la radio nin savis de la certa pereo kaj pro tio la diro pri fiasko ne estas pravigebla, mi tamen devas konfesi, ke la teruraj tagoj, dum kiuj ni restis sur la giacio, pruvis al ni kiom ni ankoraŭ devos lerni pri la senfadena telegrafio. Forlasintaj Italion per la aerŝipo, ni elprovis nian grandan senfadenan aparaton 80-voltan, kies dissenda distanco estis 2000 km. Ni elprovis ĝin super tero kaj akvo en la kutima maniero. Ni elprovis ĝin inter Romo kaj Milano kaj ankaŭ en aliaj lokoj kaj ĉiufoje kontentigis la dissendo kaj la akcepto. Tiam mi proponis fari pliajn provojn kaj ankaŭ mezurojn pli proksime al la Poluso, sur Svalbard (Spitzbergen) kaj en Green Harbour kaj inter stacioj starigotaj ĉe tiuj punktoj. Malfeliĉe oni konkludis ke por teoriaj eksperimentoj tiaspecaj ne plu estas la tempo kaj tiam ni ekkomencis la vojaĝon ne konante sufiĉe la kapablecon de nia aparato sub arktikaj kondiĉoj.
Jam dum la ekspedicio Amundsen, kiam mi estis en stacio de Kingsbay, mi faris kelkajn spertojn, tamen ne sufiĉintajn. Ni nature ekvojaĝis tute ne kalkulante je katastrofo, sed ĝi tamen okazis pereigante la aerŝipon plej grandparte kaj per ĝi ankaŭ nian grandan radio-aparaton. Kiam ni surglaciiĝis, estis por ni granda konsolo, trovi ke ni posedas ankoraŭ malgrandan senfadenan aparaton de 25 Watt por mallongaj ondoj.
Komence niaj dissendoj estis sambonaj kiel la ricevoj. Ni povis rilati kun stacioj malproksimaj je kelkcent kilometroj. Ĉi tiuj stacioj povis nin aŭdi. Dume ni laboris pli malpli en la malhelo, subite nia aparato ĉesis funkcii. Konjekteble tio estas la sekvo de la influo de l’ proporcia profundeco de la elektra tavolo atmosfera, la tielnomata «Kennelly-Heaviside-tavolo». La bona ricevo de senfadenaj komunikoj dependas de du premisoj, de la rektaj ondoj kaj de la ondoj reflektitaj de la elektra tavolo. Ĉi-tiu troviĝas en niaj latitudoj proksimume 80 km alte, sed en arktika ragiono multe pli malalte ĉar dum la somero la taga lumo daŭras senhalte. Pro tio silentiĝas la senfadena dissendo dum certaj tempoj. La ŝipoj, kiuj serĉis nin, devis troviĝi post nia katastrofo en tia zono de l’ silento, tiel ke ili ne povis ricevi niajn dissendojn. Tiom longe kiom ni ne povas plilarĝigi konsiderinde nian scion kaj nunajn observojn, ni ne komprenas plene tiun problemon pri la multnombraj elektraj fenomenoj ligitaj kun la radioaktiveco kaj la kosma radiado. Estas eraro kredi, ke la aŭdebleco dependas senescepte de la situacio atmosfera. Tiu-ĉi situacio povas esti laŭ cirkonstancoj tre malbona kaj tamen la aŭdebleco tre bona eĉ dum ventego.
La plej grandaj perturboj tute ne venas el la atmosfero, sed el elektromagneta deveno. Tiu flanko de la problemo ankoraŭ ne estas sufiĉe esplorita. Kaj tamen liveris jam tre bonan laboron la angloj Appleton, Burnett, Watt kaj aliaj. Niaj meteorologiaj stacioj devus esti kompletigitaj nepre per magnetaj kaj elektraj observ-aparatoj.
Kiam ni falis sur la glacion, ni ja nenion sciis pri tio. La sola fakto nediskutebla estis la konstato ke ni ne sukcesis rekontaktiĝi kun la cetera mondo. Post pluraj sensukcesaj provoj ni komencis dismeti la aparaton, supozante trovi ian malordon. Estis vera miraklo, ke ni ne ruinigis la tutan aparaton. Cecioni, la radiotelegrafisto plenumis sian devon en mirinda maniero. En la nepriskribebla malvarmo sur la glacio li sukcesis luti, preskaŭ sen ilaro. Li uzis por tiu celo reston de disrompita drato. vera pajlero, de kiu dependis nia savo. Spite ĉio la aparato rifuzis la laboron. Tiam ni pensis, ke la perturbo devenas el nesufiĉa izoligo de la anteno, kiun ni fiksis tiam sur du kunligitaj skiiloj. Sensukcese. Ni dismetis la aparaton kaj rekunigis la partojn. Tiu-ĉi terura situacio deveninta de elektro-magneta perturbo, daŭris kvar tagojn kaj noktojn, de la 7a de julio ĝis la 10a, je la dekunua de julio venis la helpo, kiam la komuniko funkciis kaj ebligis al «Krassin» trovi nin. Plenprave ni povas aserti, ke la radio tute ne fiaskis. Multe ŝuldante al ĝi, ni tamen devas konfesi, ke la aparatoj malgraŭ ĉiuj plibonigoj ankoraŭ estas tre komplikaj kaj la baterioj tre pezaj. Eĉ se ni volas konsenti volonte, ni tamen devas akcepti konstaton, ke bona gramofono superas la plej bonan laŭtparolilon, ĉar la telegrafa transsendo dependas de tiom multaj magnetaj faktoroj, kiuj ankoraŭ estas por ni sekreto. Eĉ se pliboniĝos konsiderinde la tekniko de la senfadena transsendo, ni ankoraŭ ne estas kapablaj ekkompreni la magnetajn fenomenojn de la naturo kaj ni estas ankoraŭ tre malproksimaj de plena majstrado de niaj aparatoj, de la komunikoj kaj de la rilato ĉirkaŭ la terglobo.
Prilaboris George Agricola.
(Esperanto de UEA 1929-7/8, p.130)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *