Homoj

Te voglio bene assaje

​La 20-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1872) de la napola poeto Raffaele Sacco (1787-1872)
it.wikipedia.org/wiki/Raffaele_Sacco
​(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto),
tradicie rigardata aŭtoro de la versoj de la napola kanzono “Te voglio bene assaje” (skribita ankaŭ “Te voglio bene assaie”), laŭvorte “Mi tre amas vin”.
​La kanzono (kies muziko estas atribuita – tamen sen pruviloj – al Gaetano Donizetti
it.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Donizetti
eo.wikipedia.org/wiki/Gaetano_Donizetti )
​havis tuj enorman sukceson, ekde ĝia prezento dum la festo de la Madono de “Piedigrotta” de 1835,
it.wikipedia.org/wiki/Festa_di_Piedigrotta
danke al sia facile memorebla refreno:
“Io te voglio bene assaie
e tu nun pienze a mme”.
(Mi tre amas vin
kaj vi ne pensas pri mi).
Tiu refreno estis kantata tiom insiste en la stratoj de Napolo, ke anonimulo verkis ĉi tiun parodion:

Addio mia bella Napoli,
fuggo da te lontano!
Perché pensier sì strano,
tu mi dirai, perché?
Perché mi reca nausea
quella canzone ormai:
Te voglio bene assaie
e tu non pienze a me!

(Laŭvorta traduko:
Adiaŭ mia bela Napolo,
mi fuĝas de vi malproksime!
Kial tiel stranga penso,
vi diros al mi, kial?
Ĉar havigas al mi naŭzon
jam tiu kanzono:
“Te voglio bene assaie
e tu non pienze a me!”.

​Mi transskribas la napolan tekston de la kanzono, kun du versioj en Esperanto (partaj, pro la longeco de la originalo):
– unu de Clarence Bicknell
it.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell
eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell
pulikigitan antaŭ pli ol unu jarcento en “L’Esperanto” 1916-5/6, p. 54;
– la alian, sufiĉe ĵusan, de Nicolino Rossi.
Mi aldonas:
– la unuan paĝon de la partituro de la kanzono;
– la bildon (el malnova karto) de la napola preĵejo de la Madono de Piedigrotta.


TE VOGLIO BENE ASSAIE
Parole di Raffaele Sacco, musica di Gaetano Donizetti

‘Nzomma songh’io lo fauzo?
Appila, si’ maesta:
ca ll’arta toja è chesta
lo dico ‘mmeretá.
Io jastemmà vorrìa
lo juorno che t’amaje!
Io te voglio bene assaie
e tu nun pienze a mme.

Pecché quanno me vide
te ‘ngrife comm’ ‘a gatto?
Nenne’ che t’aggio fatto
ca no mme puo’ vedé?
Io t’ ‘aggio amato tanto,
si t’amo tu lo saie
Te voglio bene assaie
e tu nun pienze a me.

Ricordate lu juorno
ca stive a me vicino
e te scorreano ‘nzine
li lacreme accussì.
Diciste a me “Nun chiagnere
ca tu dd’o mio sarraje”.
Io te voglio bene assaie
e tu nun pienze a mme

La notte tutte dormono
ma io che vvuo’ dormire
penzanno a nnenna mia
me sento ascemuli’.
Li quarte d’ora sonano
a uno, a ddoie, a ttre:
io te voglio bene assaie
e tu nun pienze a mme.

Guardame ‘nfaccia e vvide
comme songo arredutto
sicco peliento e brutto,
nennella mia pe’ tte!
Cusuto affilo duppio
co’ tte me vedarraie.
Io te voglio bene assaie
e tu nun pienze a mme

Quanno so’ fatto cennere
tanno me chiagnarraie,
sempe addimannarraje:
“Nennillo mio addo’ sta?”
La fossa mia tu arape
e llà me truvarraie:
io te voglio bene assaie
e tu nun pienze a mme!

HO! BELA BUŜO EL SUKER’
Vortoj de Raffaele Sacco, muziko de Gaetano Donizetti
trad. Clarence Bicknell
(“L’Esperanto” 1916-5,6)

Ho bela buŝo el suker’
kaj de dolĉec’ miela,
mi estas vir’ fidela
kaj vivas nur por vi.

Vi bone dormas dum la nokt’
sed dormas mi neniam:
kvankam mi amas ĉiam
ne pensas vi pri mi.

En la radioj de la lun’
mi venas serenadi
restante por kantadi
sed ne aŭskultas vi:

Pro dormo vi, ŝajnige,
ne al la pordo venas.
Kor’ via ne sin ĝenas;
el ŝtono estas ĝi.

La buŝo estas el suker’
el fero via koro;
ĉar malgraŭ mia fervoro
min nur malŝatas vi.

Sed donu antaŭ mia forir’
unu dolĉetan vorton.
Kompatu mian sorton,
nur tion petas mi.

MI AMAS VIN TIOME
Vortoj de Raffaele Sacco, muziko de Gaetano Donizetti
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#MI%20AMAS%20VIN%20TIOME

Jen do, ‘stas mi la falsa?
silentu, vi ja spertas
pri arto ĉi, vi lertas::
ĝin diras mi en ver’.
Malbeni jam mi volus
la amotagon, krome!

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Dumnokte ĉiuj dormas,
ĉu dormi povus mi!
Ĉe l’ pens’ pri mia ino
mi sentas svenon pli!
La horkvaronoj sonas
jen unu, du kaj tri…

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Memoru vi la tagon
de nia kunestado,
kaj fluis en parado
ĉi larmoj nur por vi.
Min diris vi: “ne ploru,
ĉar mios vi, tutbone.”..

Vi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Rigardu min kaj vidu
kia mi iĝis aĉa:
magra, kun pal’ malplaĉa
virino mia, pro vi!
Kudrita plurfadene
kun vi mi restos krome…

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Scias mi ke ne volas
vojiri vi obskure,
laŭiru vi ĉe-mure,
apogu vin ĉe mi…
Vi viron tiel saman
do, kie trovos, krome?

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Kiam mi estos cindro,
tiam vi ploros bone,
daŭre vi petos nome:
‘ stas kie, mia am’?
Tombfoson mian ŝpatu,
mi tie kuŝos fone….

Mi amas vin tiome
pri mi ne pensas vi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *