Homoj

Skanderbeg

La 17-an de januaro estas la 650-jara datreveno de la morto de la albana nacia heroo Gjergj Kastriot Skënderbe, konata ankaŭ kiel Gjergj Kastrioti Skanderbeg, Giorgio Castriota Scanderbeg, Georgo Kastriota Skanderbeg (1405-1468)
it.wikipedia.org/wiki/Giorgio_Castriota_Scanderbeg
eo.wikipedia.org/wiki/Gjergj_Kastrioti_Skanderbeg
​“Espero Katolika” 1991-9/10, en artikolo de la epoko de la falo de la komunista reĝimo en Albanio
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0910.htm#5
​tiel memorigas, interalie, la suferplenajn travivaĵojn de tiu Lando:
>La kristana ĉeesto en Albanio komenciĝas je la pratempoj de Kristanismo – oni opinias, ke la Sidejo de Dures estas el apostola origino – kaj ĝi estis markita de la sango de multnombraj martiroj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj la Eklezio de Albanio rezistis kontraŭ la invadoj de barbaroj kaj, kvankam inter multaj malfacilaĵoj, ĝi trovis la forton akcepti kaj kristanigi la novajn loĝantarojn.
>Ekde la 14-a jarcento la lando devis alfronti la otomanojn. La plurjarcenta turka regado, laŭgrade starigita, ĉefe post kiam ĝi venkis en 1468 la heroecan reziston de la albana patrioto Georgo Castriota Skanderbeg, el kristana kredo, postlasis profundan spuron en la historio de Albanio.
​En realo, la otomana konkero de Albanio (malgraŭ la heroa rezisto de Gjergj Kastriot, kromnomita de la admiroplenaj otomanoj mem “Skanderbeg”, aŭ pli ĝuste “Skander Peg” – tio estas “Princo Aleksandro” aŭ “Aleksandro la Granda”-) havis sekvojn ankaŭ sur Italion, ĉar tutaj albanaj kaj grekaj komunumoj rifuĝis al Sicilio kaj al la itala Sudo (aparte, al Apulio, Kalabrio kaj Bazilikato), trairante la Adriatikan maron sur kadukaj boatoj (nenio nova sub la suno!), kunportante sanktajn objektojn, dokumentojn, kaj ĉion, kio povis memorigi al ili la patrujon, kiun ili estis devintaj forlasi.
Ankoraŭ hodiaŭ ĉi tiuj komunumoj ĉeestas en Italio; ili konservis la malnovan albanan lingvon (arbëreshe), laŭleĝe ŝirmitan, la religiajn ritojn (grek-katolikajn), la kutimojn, la kostumojn. Apud Palermo en Sicilio, urbeto nomiĝas ĝuste “Piana degli Albanesi” (Ebenaĵo de la Albanoj), en la albana “Hora e Arbëreshëvet”
it.wikipedia.org/wiki/Piana_degli_Albanesi
eo.wikipedia.org/wiki/Piana_degli_Albanesi

ĝi nomiĝis “Piana dei Greci” (Ebenaĵo de la Grekoj) ĝis 1941, kiam, pro la milito kontraŭ Greklando, la nomo estis polemike ŝanĝita al tiu nuna, ĉiel ajn pli ĝusta.
Kuriozaĵo koncerne la lingvon: kiel dirite, temas pri la malnova albana lingvo. Kiam en 1991 okazis amasa migrado de forkurintoj el Albanio, la itala Armeo pensis solvi la lingvajn malfacilaĵojn mobilizante siajn “albanlingvajn” soldatojn; oni malkovris, ke la “italaj” albanoj ne komprenis tiujn de Albanio, dum multaj albanoj de Albanio parolis bonege la italan, kiun ili estis lernintaj per televido.
​Revenante al Skanderbeg, en Romo estas rajda monumento honore al li (verko de Romano Romanelli), en granda placo, kiu ekde la 4-a de julio 1940 nomiĝas “Placo Albanio”. La monumento estis inaŭgurita la 27-an de oktobro 1940, en la antaŭtago de la agreso de faŝista Italio al Greklando dum la dua mondmilito, kun la utiligo ankaŭ de albanaj trupoj (inter albanoj kaj grekoj ne estas amikeco). La “pravigo” de la monumento estis trovita en la fakto, ke la 16-an de aprilo 1939 Albanio estis aneksita al la Itala Regno, kaj tial, iusence, Skanderbeg estis fariĝinta “itala” heroo. La kurioza detalo estas, ke la originala monumento surhavis simple la indikon “Giorgio Castriota Scanderbeg”, dum en 1968 la Roma Komunumo aldonis ĉi tiujn vortojn, kiuj naskis polemikojn: “Roma ricorda il V centenario della morte di Giorgio Castriota Scanderbeg impavido difensore della civiltà occidentale” (Romo memorigas la kvinjarcentan datrevenon de la morto de Giorgio Castriota Scanderbeg sentima defendanto de la okcidenta civilizo).
​Skanderbeg plurfoje estadis en Romo, ĉar li serĉadis (sensukcese) la helpon de la Papo kontraŭ turkoj; la trian fojon (1466-1467) li estis gastigita de greka (epira) komercisto, en palaceto apud Fontano de Trevi

La Fontana di Trevi


en la nuna placo Scanderbeg, unu el la unuaj en Romo kiu havis fremdan nomon (baldaŭ kripligita de la popolaĉo al “Scanna Becchi”, tio estas “Buĉu virkaprojn”).
​Esperantista kuriozaĵo: ĉe numero 85 de placo Scanderbeg havis sian sidejon ekde 1919 la Roma Instituto de Esperanto, fondita de Bruno Migliorini
it.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
eo.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
​Mi transskribas:
– la recenzon, de Renato Corsetti, de la libro de Kristo Frashneri “Gjergj Kastrioti Skanderbeg Nacia Heroo de Albanio (1405-1468), Tirana 1992, Albana Esperanto-Ligo, trad. al Esperanto de Gafur Muĉo kaj Vasil Pistoli;
– artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 24-a de aprilo 1939.
Mi aldonas:
– la bildon de la roma monumento al Skanderbeg;
– la unuan paĝon de la Statuto de la Roma Instituto de Esperanto.


Se esperantisto eraras pro manko de scioj, neniu rajtas indigniĝi. Temas pri homo, kiu certe korektos sin, kiam li havos eblecon praktiki la lingvon. Tio, evidente, estas la kazo de la du tradukintoj de la ĉi-tie recenzata verko. Ili reaperis en la mondo post jardekoj da izoliĝo kaj, kiel unua ago, ili tradukis ĉi-tiun verkon kaj Albana Esperanto-Ligo eldonis gin.
Sed, se oni sukeesas preteratenti la lingvajn strangaĵetojn, oni trovas ke la verketo enhavas multon pripensindan. Temas pri unu el la grandaj eŭropaj historiaj okazaĵoj, kiu kutime estas prezentata ĉe ni kiel la lukto inter bonuloj kaj malbonuloj, inter civilizo kaj malcivilizo.
Se oni iom pli profunde rigardas la aferon, oni trovas la noblajn veneciajn kavalirojn, kiuj ĉefe interesiĝas pri sia komerco kaj tute pretas alianciĝi laŭokaze kun la turkoj kontraŭ la kristanoj; oni trovas la papojn, kiuj predikas al esence surdaj eŭropaj kristanaj ŝtatoj.
Pri ĉio ĉi temas la verko, kaj ĉio estas prezentata laŭ la vidpunkto de la albanoj, pri kiu vi malverŝajne sukcesas legi alie, ankaŭ se vi konas la anglan.
Renato Corsetti, “L’Esperanto” 1992-9, p. 8

RADIO ROMA – Esperanto 24..4.1939
LA ALBANA KRONO AL LIA MAJESTO LA REĜO IMPERIESTRO.
Albana delegacio estis akceptata de Lia Majesto la Reĝo Imperiestro, por la solena dono de la albana krono, kiu estas la sama, kiu kronis la frunton de la nacia heroo Georgo Castriota, nomita Scanderbeg. En tiu okazo estas eldiritaj gravaj paroladoj. Al la paroloj de prezidanto Verlaci, Lia Majesto la Reĝo Imperiestro respondis akceptante la oferon kaj promesante, ke Italujo intencas garantii la progreson de Albanujo kaj ĝian teritorian integrecon, kiu, se necese, trovos defendon en la valora itala armeo. En la sama posttagmezo la albana delegacio estis akceptata de la Duce, kiu, krom esti certiginta le respekton de la kutimoj, de la moroj kaj de la religioj, garantiis, ke la progreso de la nacio realiĝos en la limoj de la aŭtonomio.

(Traduzione):
LA CORONA D’ALBANIA A SUA MAESTÀ IL RE IMPERATORE
Una delegazione albanese è stata ricevuta da Sua Maestà il Re Imperatore, per la solenne consegna della corona albanese, che è la stessa che incoronò la fronte dell’eroe nazionale Giorgio Castriota, detto Scanderbeg. In quella occasione furono pronunciati importanti discorsi. Alle parole del presidente Verlaci, Sua Maestà il Re Imperatore rispose accettando l’offerta e promettendo che l’Italia intende garantire il progresso dell’Albania e la sua integrità territoriale, la quale, se necessario, troverà una difesa nel valoro esercito italiano. Nello stesso pomeriggio la delegazione albanese è stata ricevuta dal Duce, il quale, oltre ad assicurare il rispetto degli usi, dei costumi e delle religioni, ha garantito che il progresso della nazione si realizzerà entro i limiti dell’autonomia.

2 pensoj pri “Skanderbeg

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *