Homoj

Erasmo da Narni Gattamelata

La 16-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1443) de la itala militestro Erasmo de Narni, dirita “il Gattamelata” (1370-1443)
it.wikipedia.org/wiki/Gattamelata
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
je la servo unue de Florenco, poste de la Papo kaj sekve de la Venecia Respubliko.
Laŭ kelkaj historiistoj, la kromnomo “Gattamelata” (laŭvorte, katino dolĉa kiel mielo) supozeble ŝuldiĝas, krom al lia granda ruzeco, al lia parolmaniero zorgema kaj milda; laŭ aliaj, kontraŭe, la nomo devenas de la formo de la kasko, kiun la militestro surmetis dum bataloj.
Erasmo de Narni estas fama, krom kaj eble eĉ pli ol pro siaj militaĵoj, pro la rajda statuo el bronzo farita de Donatello laŭ mendo de la vidvino Giacoma Bocarini Brunori, nuntempe en Padovo apud la Baziliko de Sankta Antono.
La statuo estas reproduktita en la varba bildo pri la Itala Kongreso de Esperanto de 1931, kiu okazis ĝuste en Padovo.
Mi aldonas la bildon, kaj la italan poŝtmarkon de 1970 (laŭ skizo de Vittorio Nicastro) pro la 600-jara datreveno de la naskiĝo de Gattamelata.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *