Homoj

Franz Grillparzer

La 15-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1791) de la aŭstria verkisto kaj dramisto Franz Grillparzer (1791-1872)
it.wikipedia.org/wiki/Franz_Grillparzer
eo.wikipedia.org/wiki/Franz_Grillparzer
Fama precipe en sia patrujo, Grillparzer estas konata eksterlande ĉefe pro la satiro, kiun faris pri li en 1978 John Irving
it.wikipedia.org/wiki/John_Irving
eo.wikipedia.org/wiki/John_Irving
en la romano “The World according to Garp” (La mondo laŭ Garp).
De Grillparzer oni memoras ankaŭ la funebran parolon pri Ludwig van Beethoven (29-an de marto 1827), tradukitan al Esperanto por la “Aŭstra Antologio” (1953).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj, la verkoj kaj la listo de la multnombraj tradukoj al Esperanto.
En “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 287, aperas mallonga recenzo pri la novelo “Der arme Spielmann”, tradukita al Esperanto en 1912 de E. L. Meier kun la titolo “Malriĉa muzikisto” en la volumo “Kvin noveloj”. En 1930 tiu sama novelo estis tradukita de Karl Cron kun la titolo “La muzikisto-senhavulo”; kaj en 1953 ĝi aperis kun la titolo “La malriĉa muzikisto” en la “Aŭstra Antologio”.
​Mi transskribas la version al Esperanto, de Adolf Halbedl, de peco tirita el la dramo “Ein Bruderzwist im Hause Habsburg (Unu konflikto inter fratoj Habsburg), kaj aldonas la bildojn:
– de la monumento al Grillparzer en la Popola Ĝardeno de Vieno;
– de la aŭstra poŝtmarko de 1991 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de la verkisto.


Mi pense skizas novordenon,
anigos nek naskiĝo, nek la glavo.
Kavaliroj de la paco nomiĝu ĝiaj membroj.
Elektos ilin mi el la plej bonaj ĉiulandaj,
el viroj ne servemaj al si mem,
sed al la mizero kaj suferoj de l’ gefratoj,
por ke, vaste dissenditaj sur la tero,
estonte ili evitigu la konfliktojn,
semadas kiujn landavid’, honor’ laŭ kompren’ ilia,
tra ĉiuj ŝtatoj de la kristanaro,
verdikt’ sekreta de la klara juro.

El dramo de Franz Grillparzer “Ein Bruderzwist im Hause Habsburg (Una lite tra fratelli nella casa d’Asburgo, Unu konflikto inter fratoj Habsburg), trad. Adolf Halbedl

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *