Homoj

Giacomo Puccini – Tosca

​La 14-an de januaro estas la datreveno de la unua prezento (la 14-an de januaro 1900, ĉe Teatro Costanzi de Romo, hodiaŭ Operteatro) de la opero “Tosca”
it.wikipedia.org/wiki/Tosca_(opera)
eo.wikipedia.org/wiki/Tosca
tirita el la dramo “La Tosca” de Victorien Sardou
it.wikipedia.org/wiki/Victorien_Sardou
eo.wikipedia.org/wiki/Victorien_Sardou
libreto de Giuseppe Giacosa
it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Giacosa
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Giacosa
kaj Luigi Illica
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Illica
eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Illica
muziko de Giacomo Puccini
it.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Puccini
eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Puccini
​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, transskribas la italan tekston kaj du versiojn al Esperanto (de Karl Vanselow kaj Luigi Minnaja) de unu el la plej famaj pecoj de la opero, “Vissi d’arte”, kaj aldonas:
​- varban afiŝeton pri opero “Tosca”;
– foton (kiun mi faris en la malproksima 1959) de la baziliko de Sankta Petro vidita tra la krado de unu el la fenestroj de Kastelo Sankta Anĝelo, kie la opero estas lokita (sur la unua ebeno staras la moderna Palaco Pio, sidejo de Vatikana Radio);
​- bildon de Kastelo Sankta Anĝelo, kia ĝi estis komence de la deknaŭa jarcento (laŭ akvarelo de la roma pentristo je germana – sudeta deveno Ettore Roesler Franz (1845-1907)
it.wikipedia.org/wiki/Ettore_Roesler_Franz

Mastro Titta


antaŭ ol Tibero estis provizita per altaj muregoj por eviti la periodajn superakvegojn.


VISSI D’ARTE (Tosca)

Vissi d’arte, vissi d’amore,
non feci mai male ad anima viva!
Con man furtiva
quante miserie conobbi aiutai.
Sempre con fe’ sincera
la mia preghiera
ai santi tabernacoli salì.
Sempre con fe’ sincera
diedi fiori agl’altar.
Nell’ora del dolore
perché, perché, Signore,
perché me ne rimuneri così?
Diedi gioielli della Madonna al manto,
e diedi il canto agli astri, al ciel,
che ne ridean più belli.
Nell’ora del dolor
perché, perché, Signor,
ah, perché me ne rimuneri così?

PLENDO DE TOSKA
(Vissi d’arte)
trad. Karl Vanselow
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/operaj.html#PLENDO%20DE%20TOSKA

Nur al beleco kaj amo donis
sin mia koro. Adore sonis
al vi, ho Dio.
Mia kantado kun kredo kaj pio.
Kion de vi mi sopiris,
preĝe mi diris.
Ĉiam vi min aŭskultis kun favor’.
Sen la plenumo iris
mi de vi neniam for.
Kial al mia koro
nun unu sola horo
alportas tiom, tiom da dolor’?
Ĉu ĉe altaro via ne donis vere
kun malavaro donacojn mi
por malriĉuloj ofere?
Pro kiu kulpo
vi de mi vin tiel turnas for?
Ho koro, ne rompiĝu pro dolor’!

PLENDO DE TOSKA
(Vissi d’arte)
trad. Luigi Minnaja

Vivis mi de arto kaj amo,
neniam mi agis
kontraŭ hom’ viva!
Per man’ aktiva
kiom da penoj mi konis kaj pagis.
Ĉiam kun fid’ sincera
la preĝ’ ofera
al sanktaj tabernakloju levis sin.
Ĉiam kun fid’ sincera
mi flordonis al Di’.
En horo de doloro
ho kial vi, Sinjoro,
ho kial vi repagas tiel min?
Mi per juveloj
vestis Madonon sanktan,
kaj donis kanton
al astroj ridetantaj en ĉielo.
En horo de dolor’
ho kial vi, Sinjor’, ho,
ho kial vi repagas tiel min?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *