Homoj

Fabrizio De André

La 11-an de januaro estas la datreveno de la morto (en 1999) de la itala (ĝenova) kantaŭtoro Fabrizio De André (1940-1999)
it.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9
eo.wikipedia.org/wiki/Fabrizio_De_Andr%C3%A9
Li estas konsiderata unu el la plej grandaj italaj kantaŭtoroj el ĉiuj tempoj, tiel ke la tekstoj de liaj kanzonoj (veraj poeziaĵoj) enestas en la lernejaj antologioj, kaj oni asertis, ke ne estas ĝuste diri, ke Fabrizio De André estas “la itala Bob Dylan”, ĉar pli juste oni devus diri, ke Bob Dylan estas “la usona Fabrizio De André”.
Estas kurioze, pri tio, ke ĉe la klasika liceo lia profesoro pri itala lingvo neniam donis al li sufiĉan noton, asertante, ke li estas “elverŝema, ne sen talento, sed stranga”.
Simpatianto pri la anarĥiismaj kaj liberecanaj ideoj (aparte, de Miĥail Bakunin kaj Errico Malatesta), admiranto de Georges Brassens, estimanto de la “Antologio de Spoon River” de Edgar Lee Masters

Edgar Lee Masters


li prikantis la marĝenigitojn, la putinojn, la kontestantojn de la establita sistemo

Karlo Martelo


en la itala, en la ĝenova dialekto kaj en la sardinia.
Muzike, li prefere ŝatis la simplan formon de la popola balado, tiel ke oni povus diri, ke liaj kanzonoj estas “poeziaĵoj en muziko”, pli ol “muziko kiu vestas vortojn”.
Post la morto, diversaj institucioj dediĉis al li stratojn, placojn, parkojn, bibliotekojn kaj lernejojn.
Mi sendas, pri liaj vivpriskribaj donitaĵoj, al la paĝoj de Vikipedio, kaj limiĝas listigi liajn 20 kanzonojn tradukitajn al Esperanto, interpretitajn de Gianfranco Molle, Marcella Fasani kaj Grazia Barboni Carniani en la du KD, kies kovrilojn mi aldonas; la interpretoj troviĝas ankaŭ en la reto:


(estas postulata enskribiĝo, iom komplika sed senpaga)

​Ampleksa artikolo pri De André, de Giorgio Silfer, estas publikigita en “Literatura Foiro” 2009-238.


AMORE CHE VIENI, AMORE CHE VAI (AMO ALVENAS, AM’ IRAS FOR),
trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#AMO%20ALVENAS,%20AM%27%20IRAS%20FOR

ANDREA, trad. Nicola Ruggiero
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#ANDREA

BOCCA DI ROSA (BUŜODEROZO)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#BUSXODEROZO

CANTICO DEI DROGATI (KANTO DE LA DROGULOJ), trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#FRANCA%20MAJO

CANZONE DEL MAGGIO (FRANCA MAJO), trad. Renato Corsetti
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#FRANCA%20MAJO

CANZONE DELL’AMORE PERDUTO (LA KANTO DE PERDITA AMO), trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#LA%20KANTO%20DE%20PERDITA%20AMO

CARLO MARTELLO RITORNA DALLA BATTAGLIA DI POITIERS (KARLO MARTELO REVENAS DE LA BATALO DE PUATIERO), trad. Nicola Minnaja, Renato Corsetti
(Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, 2013, p. 182-184)

www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#REGX%27%20KARLO

CODA DI LUPO (VOSTO DE LUPO), trad. Nicola Ruggiero

CREUZA DE MÄ (MUL-VOJO EN LA MARO
trad. Renato Corsetti (Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, 2013, p.189-190)

FILA LA LANA (ŜPINU LA LANON), trad. Renato Corsetti
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#SXPINU%20LA%20LANON

FIUME SAND CREEK (SEND-KRIK), trad. Renato Corsetti
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#SEND-KRIK

IL PESCATORE (LA FIŜKAPTISTO), trad. Nicola Minnaja – Renato Corsetti
(Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, 2013, p.184-185)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#LA%20FISXKAPTISTO

LA CANZONE DI MARINELLA (LA KANTO DE MANJO), trad. Giuseppe Castelli – Renato Corsetti
(Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, 2013, p.186-187)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#LA%20KANTO%20DE%20MANJO

LA GUERRA DI PIERO (LA MILITO DE PJERO), trad. Renato Corsetti
(Carlo Minnaja, “Eugenio Montale kaj aliaj liguriaj aŭtoroj”, 2013, p. 187-189)
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#LA%20MILITO%20DE%20PIERO

LA MORTE, Georges Brassens (LA MORTO), trad. Emanuele Venezia
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#LA%20MORTO

RIMINI, trad. Renato Corsetti
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#RIMINI

TERZO INTERMEZZO (TRIA INTERMEZO), trad. Nicola Ruggiero
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#TRIA%20INTERMEZO

VIA DEL CAMPO (STRAT’ DE L’ KAMPO), trad. Aldo Grassini
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#STRAT%27%20DE%20L%27%20KAMPO

A MADMAN – UN MATTO – FRANK DRUMMER (LA STULTULO), trad. Renato Corsetti
www.antiwarsongs.org/canzone.php?lang=it&id=8630

FIDDLER JONES – IL SUONATORE JONES (LA FLUTMUZIKISTO), trad. Renato Corsetti

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *