Homoj

Karel Čapek

​La 9-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1890) de la ĉeĥa verkisto (naskiĝinta kiam Bohemio estis parto de la Aŭstra-Hungara Imperio) Karel Čapek (1890-1938)
it.wikipedia.org/wiki/Karel_%C4%8Capek
eo.wikipedia.org/wiki/Karel_%C4%8Capek
​frato de la alia verkisto Josef Čapek.
​Karel Čapek estas fama precipe pro ĉi tiuj verkoj:
– R.U.R. Rossumovi univerzální roboti (R.U.R. Rossumaj Universalaj Robotoj), triakta dramo, en kiu unuafoje aperas la vorto “robot” (el la ĉeĥa robota, “trudlaboro”), sugestita al la aŭtoro de lia frato Josef. La verko alfrontas (profetece!) la danĝerojn devenantajn el socio bazita sur la laboro de aŭtomatoj. En “Literatura Mondo” 1926, dua kovrilpaĝo, estas publikigita recenzo pri la versio en Esperanto, aperinta en Olomouc en 1926 fare de grupo da moraviaj Esperanto-Pioniroj;
​- Ze života hmyzu (El la vivo de insektoj), kunlabore kuj la frato Josef;
– Válka s mloky (Milito kontraŭ Salamandroj);
​- Povídky z jedné kapsy (Rakontoj el unua poŝo);
– Povídky z druhé kapsy (Rakontoj el la dua poŝo);
– Věc Makropulos (Afero Makropulos);
– Bílá nemoc (La blanka malsano);
– Kniha apokryfů (Libro de Apokrifoj)
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio koncerne la biografiajn donitaĵojn; kaj mi indikas en du apartaj listoj (depende de tio, ĉu ili estas rete alireblaj aŭ ne) la multegajn tradukojn al Esperanto, pri kiuj mi trovis spurojn, faritajn de Josef Vondrouŝek, Miloŝ Lukaŝ, Theodor Kilian, Josef Chvosta, Miroslav Malec, Rudolf Hromada, Gijsbertus Johannes Degenkamp, Marie Bartovská, František Vaněk, Tomáš Pumpr, Jaroslav Huda.
​Mi krome atentigas pri:

(varba filmeto pri la spektaklo de fratoj Čapek “El la vivo de insektoj” dum la Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio, la 26-an de julio 2016).
Mi transskribas la pecon “El la opinioj de l’ kato,” trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1955- 1/1 p. 18).
Mi aldonas la ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1968 pri Karel Čapek, kaj la italan poŝtmarkon de 1999, kiu salutis la trian jarmilon kiel eraon de robotoj, “ĝisdatigante” la faman freskon de Mikelanĝelo “La kreo de Adamo” en la Siksta Kapelo.


El la opinioj de l’ kato

Jen mia Homo. Lin mi ne timas.
Li estas tre potenca, ĉar li tre multe manĝas, li estas Ĉionmanĝulo. Kion vi manĝas? Donu al mi!
Li ne estas bela, ĉar lia korpo ne estas harkovrita. Ne havante sufiĉajn salivojn, li devas lavi sin per akvo. Li miaŭas raspe kaj tro multe. De tempo al tempo li dormante ŝpinumas.
Malfermu al mi la pordon!
Mi ne scias, kial li fariĝis Estro; eble li estas manĝinta ion majestan.
En miaj ĉambroj li kondutas pureme.
Li kutimas fingropreni nigran akran ungegon kaj prifosas per ĝi blankajn paperfoliojn. Alimaniere li ne scias ludi. Li dormas nokte anstataŭ tage, ne vidas en mallumo, havas neniajn ĝuojn. Neniam li pensas pri sango, neniam li revas pri ĉaso kaj batalo, neniam li amorkantas.
Ofte en nokto, dum mi aŭdas misterajn kaj sorĉajn voĉojn, dum mi vidas, kiel ĉio vivantiĝas per la mallumo, li sidas ĉe la tablo kun kapo klinita kaj konstante, konstante prifosas per sia nigra ungaĉo la blankajn foliojn. Ne opiniu, ke mi priatentas vin. Mi aŭdas nur la mallaŭtan susuradon de via ungaĉo. Kelkafoje la susuro eksilentas, la mizera malsprita kapo ne scias plu kiel ludi, kaj tiam tuŝas min kompato, tiel ke mi bonvolas alproksimiĝi kaj mallaŭte ekmiaŭas en dolĉa kaj sufera malbonhumoro. Tiam do mia Homo min levas kaj en mian hararon enmergas la varman vizaĝon. Tiun fojon en li por momento vekiĝas imago pri supera vivo, tiel ke li feliĉule ĝemetas kaj ŝpinumas ion preskaŭ bone kompreneblan.
Ne pretendu tamen, ke mi vin priatentas. Vi varmigis min, kaj nun mi denove iras aŭskulti la nigrajn voĉojn.

Karel Ĉapek, trad. Miloŝ Lukaŝ
(La nica literatura revuo 1955-1/1, p. 18)

Rete alireblaj/ accessibili in rete:

– Kniha apokryfů (Libro de apokrifoj)


– El la opinioj de l’ kato, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1955- 1/1, p. 18)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr11/opinioj_kato.html
– Kien foriĝas la libroj, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1955-1/2, p. 53-55)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr12/libroj.html
– Pri malnovaj leteroj, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1956-1/3, p. 82-84)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr13/leteroj.html
– La arda koro de l’ domo, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1956-2/3, p. 92-93)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr23/arda_korou.html
– Ŝtelita Kakto, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1957-3/2, p. 50-56)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr32/kaktou.html
– Jura kazo, trad. Josef Chvosta (La nica literatura revuo 1958-3/6, p. 232-234)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr36/kazo.html
– Malgranda kaj granda, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1959-4/3, p. 115-117
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr43/malgranda.html
– Pri specialaj vinoj, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1959-4/4, p. 158-159)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr44/vinoj.html
– Kolekto de poŝtmarkoj, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1959-5/2, p. 69-74)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr52/kolekto.html
– Legaĵo – afero laŭcirkonstanca, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1960-5/6, p. 211-213)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr56/legajxo.html
​- Kamentuboj, trad. Miloŝ Lukaŝ (La nica literatura revuo 1960-6/2, p. 48-49)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr62/kamentuboj.html

Ne alireblaj rete/ non accessibili in rete:

– “Pri periostozo”, trad. Miloŝ Lukaŝ (Esperanto de UEA 1929-7/8, p. 145-146);
– “La kudrilo”, trad. Miloŝ Lukaŝ (Literatura Mondo 1932, kristnaska aldono VIII);
– “Ordinara murdo”, trad. Miloŝ Lukaŝ (Literatura Mondo 1934-10, p. 182-183);
– “Instruo, kiel malsani”, trad. Miloŝ Lukaŝ (Literatura Mondo 1948-11/12, p. 181/183);
– “La morto de Arkimedo”, trad. Jaroslav Huda (Esperanto de UEA 1956-7/8, p. 117-118).

R.U.R., trad. Moraviaj Esperanto-Pioniroj
La blanka malsano, trad. Theodor Kilian
Milito kontraŭ salamandroj, trad. Josef Vondrouŝek
La unua rabista fabelo: Pri la dika praavo kaj rabistoj, trad. Josef Vondrouŝek
La dua rabista fabelo, trad. Josef Vondrouŝek
Fabelo birda, trad. Josef Vondrouŝek
Fabelo hunda, trad. Josef Vondrouŝek
Fabelo niksa, trad. Josef Vondrouŝek
Fabelo poŝtista, trad. Josef Vondrouŝek
Granda doktora fabelo, trad. Josef Vondrouŝek
Granda katfabelo, trad. Josef Vondrouŝek
Granda polica fabelo, trad. Josef Vondrouŝek
La lasta juĝo, trad. Josef Vondrouŝek
Laŭdo de ĵurnaloj, trad. Miroslav Malec
Naŭ fabeloj, trad. Josef Vondrouŝek
Vagabonda fabelo, trad. Josef Vondrouŝek

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *