Homoj

Giovanni Michelucci

La 2-an de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1891) de la itala (toskana) arkitekto kaj urboplanisto Giovanni Michelucci (1891-1990)
it.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Michelucci
fama precipe pro tri verkoj:
– en 1933, kune kun aliaj, la centra fervoja stacidomo de Florenco
it.wikipedia.org/wiki/Stazione_di_Firenze_Santa_Maria_Novella
kiu, malgraŭ la adopto de raciisma lingvaĵo, ne misharmonias kun la vidalvida Baziliko de “Santa Maria Novella” (Sankta Maria la Nova: “nova” ĉar rekonstruita sur alia eĉ pli malnova)
it.wikipedia.org/wiki/Basilica_di_Santa_Maria_Novella
– en 1933-1935, kune kun Marcello Piacentini

Marcello Piacentini


la aranĝo de la nova “Universitata urbeto” de Romo
it.wikipedia.org/wiki/Universit%C3%A0_degli_Studi_di_Roma_%22La_Sapienza%22
eo.wikipedia.org/wiki/Universitato_%27Sapienza%27_de_Romo
– en 1960-1964, la preĝejo de Sankta Johano la Baptisto en Campi Bisenzio apud Florenco, konata kiel “la preĝejo de la Aŭtovojo”
it.wikipedia.org/wiki/Chiesa_dell%27Autostrada_del_Sole
ĉar ĝi situas ĉe la kruciĝo inter la Aŭtovojo de la Suno (kiu kunligas Milanon kun Napolo) kaj la Aŭtovojo Florenco-Maro (kiu kunligas Florencon kun Pizo kaj la Tirena Maro).
La famo de Michelucci estas ligita precipe kun ĉi tiu lasta verko (“lasta” kiel citaĵo, ne kiel produkto, ĉar la arkitekto aktivis ĝis la morto, kiu okazis je preskaŭ 100 jaroj). Absolute originalaj, en ĝi, la sinueco de la strukturo (kiu similigas ĝin al tendo, bildo de la halto en la senĉesa homa pilgrimado), kaj la harmonia rilato inter la malsamaj materialoj (ferbetono, ŝtono kaj kupro).
Pri Michelucci, kaj aparte pri la preĝejo de la Aŭtovojo, oni parolas ĉe p. 18 de la grandformata broŝuro en Esperanto “Florenco, spuroj de alia historio”, publikigita en 2006 okaze de la Universala Kongreso de Esperanto de Florenco.
​Mi aldonas:
– italan poŝtmarkon de 1987, kiu prezentas la preĝejon de la Aŭtovojo de la Suno;
– la menciitan paĝon 18 de “Florenco, spuroj de alia historio”, kies tekston mi transskribas.


En la tendo-preĝejo ĉe la Autoŝoseo

En 1964 la arkitekto Giovanni Michelucci projektis apud Florenco la tendo-preĝejon ĉe la “Aŭtoŝoseo de la suno”: ŝoseo kaj tendo, signo de la nova migrado de la homo kaj loko por halto kaj akcepto. “Aŭtoŝoseo de la Suno” estas la nomo de la vojo, kiu kunligas nordan kaj sudan Italion, pasante ĉe Florenco. Michelacci diskutas, per tiu ĉi verko, la simbolan universon, la skalon de la valoroj ritaj kaj esprimaj de la sankta tradicia areo, trovante en la etoso de la Dua Vatikana Koncilio malfermitecon kaj atentajn interparolantojn.
La tiama urbestro de Florenco Giorgio La Pira – senlaca subtenanto de la internacia rolo de Florenco kiel urbo de paco – tiel skribas al la arkitekto: “[ … ) la urbo, la socio kaj la civilizo, raportitaj al la nova spaco-aventuro de la historio de la popoloj, trovas en via ‘tendo-preĝejo’ iliajn difinon kaj simbolon: ĉar la urbo homa kaj la civilizo homa estos ili mem en la tuta nia planedo la tendo-urbo, la tendo-civilizo, kie loĝas, provizore, homaro iranta per ĉiam pli rapida ritmo al la senfinaj fizikaj spacoj kaj al la senfinaj religiaj spacoj, kiujn Dio pretigis por la senlima aventuro spirita kaj historia de la homaro”.
La tendo-urbo kaj karcero-urbo
“[ … ) kontraŭmeti la ‘tendo-urbon’ al la ‘karcero-urbo’ signifas por mi krei formon kaj spacon por iu urbo ankoraŭ ne ekzistanta, sed pro kies ne-ekzisto ni ĉiuj suferas la sekvojn. La veto, kiun mi proponas al la urbo nuntempa, estas do la veto kapabli akcepti en sian enon ĉiajn malsimilulojn, ne pro gastigad-devo, sed kiel esper-projekto. Nur je tiu-ĉi punkto la veto kiun mi proponas al la urbo nuntempa povus iĝi ‘la veto de la urbo’ al la ekvilibroj de la Teroro, kiuj okazas kaj solviĝas ĉiam super ajna decido-eblo de la popoloj. La modelo de civila socio, kiu akceptas en sian sinon la malsimilulon, kiel pozitiva hipotezo de sanĝiĝo, estas fakte kulturo supera, kompare kun la militaj ekvilibroj kiuj nin superstaras. La socio de la malkonfido, de la izoliĝo, kiu reguligas niajn urbojn, estas bedaŭrinde sangoglaciiga simileco al tiaj ekvilibroj».
Giovanni Michelucci
Florenco spuroj de alia historio, 2006, p. 18

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *