Homoj

Alfredo Panzini

La 31-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) de la itala (romanja) verkisto, eseisto kaj vortaristo Alfredo Panzini (1863-1939)
it.wikipedia.org/wiki/Alfredo_Panzini
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
konata, pli ol pro siaj rakontaj libroj (aparte: “Xantippe”, “Mi serĉas edzinon!”, “Ronda estas la mondo”, “La Madono de Panjo”) kaj pro siaj literaturaj eseoj, kiel aŭtoro de iu “Dizionario Moderno. Supplemento ai Dizionari italiani” (Moderna Vortaro. Suplemento al la italaj Vortaroj), publikigita en 1905, kun naŭ postaj eldonoj ĝis 1963.
Tiu vortaro estas interesa ne nur ĉar ĝi kolektas aron da “novaj vortoj”, kiuj tiuepoke aspektis nekutimaj, sed poste fariĝis komunuzaj, sed ankaŭ kaj ĉefe ĉar ĝi legiĝas kvazaŭ romano, tial ke la aŭtoro ne limiĝas registri la vortojn kaj klarigi ilian sencon, sed plenumas mildan meditadon, prezentante kun sprito sian personan vidpunkton pri la vivo, inter tradicio jam ĉe kadukiĝo kaj nova realo, kiu komencis elmergiĝi.
Jen ekzemple la traduko de kelkaj kapvortoj, el la eldono de 1923:
– «Comunismo. (Komunismo). Tre malnova doktrino, kiu pledas por socio, en kiu estu komunaj la laborinstrumentoj kaj la produktita riĉaĵo (kaj, logike, ankaŭ la virinoj). Komunismo estis proklamita (1921) de Pravda, oficiala gazeto de Sovetoj, kiel la feliĉo por la tuta homaro. Tamen kamarado Lenin diradis: ni devas venki la pedikojn, alie la pedikoj venkos nian revolucion. Tiu ulo aludis la pedikojn pro la malpuraĵoj, kaŭzo de ekzantema tifo ktp. Sed oni povas kompreni ankaŭ en alia senco».
– «Marxista. (Marksisto). Sekvanto de la doktrinoj de Karlo Marx, tiu kiu lanĉis la devizon «Laboristoj ede la tuta mondo unuiĝu», kvankam poste je la tempo de la Milto la laboristoj de Germanujo unuiĝis al la germana Imperiestro».
– «Fasci. (Faŝoj). Politika partio organizita de Benito Mussolini kaj aliaj, en la jaroj 1919 kaj 1920. Ĉe sia unua apero, faŝismo ŝajnis brila burĝa reago kontraŭ la socialista tiraneco, sed pli verŝajne temas pri generacioj maturiĝintaj post la Milito, kiuj opozicias al socialismo pro ĝia senvalorigo de la oferoj kaj de la gloroj de la Milito, neado de Italujo kaj submetiĝo al Lenin. Ne estas malprobable, ke fine faŝismo gravitos ĉirkaŭ socialismo milda kaj laŭ itala tipo».
Panzini estis, en 1925, inter la subskribintoj de la “Manifesto de la faŝistaj inteletukloj” de Giovanni Gentile
it.wikipedia.org/wiki/Manifesto_degli_intellettuali_fascisti
kaj estis membro de la Itala Akademio

Massimo Bontempelli


Dum kvardek jaroj li instruis beletron ĉe la klasika Liceo “Terenzio Mamiani” de Romo
it.wikipedia.org/wiki/Liceo_ginnasio_statale_Terenzio_Mamiani
kiu, pro reago al la faŝisma siteno de multaj el siaj profesoroj, estis ĉe la lernantoj forĝejo de kontraŭfaŝistoj, kaj en 1968 estis unu el la ĉefaj centroj de la junulara kontestado en Italio.
Esperantista kuriozaĵo: ĉe Liceo Mamiani lernis, fine de la kvindekaj jaroj: Nicola Minnaja
eo.wikipedia.org/wiki/Nicola_Minnaja
Carlo Minnaja
eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
en.wikipedia.org/wiki/Carlo_Minnaja
Enrico Dondi
eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
it.wikipedia.org/wiki/Enrico_Dondi
Antonio De Salvo
eo.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_De_Salvo_(esperantista)

Mi transskribas artikolon el “Literatura mondo” 1924-7, p. 122-123, kaj aldonas bildon de la enirejo de Liceo “Mamiani”.


MONDLITERATURA OBSERVO
ALFREDO PANZINI

“Brava Romagn’a homo. Malaltan kolumon kaj libere elpendantan kravaton li portas. Lia koro estas kuraĝa kaj nobla, samfacile li entuziasmas kaj mokas, fortaj estas liaj muskoloj kaj potenca estas lia trunko”.
Per ĉi tiu, iom Panzini-maniera portreto prezentas lin iu lia amiko. Mi aldonu: longe li estis profesoro en Milano, la kritiko nur malfrue malkovris lian talenton; nun, en sia sesdeka jaro, li estas trans la unua triumfo de bruaj sukcesoj.
Jen antaŭ mi dek-dekkvin volumoj: la romanoj de Panzini. Legante ilin ni vidas lumigita per radio la antaŭ-nelongan italan vivon spiritan. Ne, ĉar ili pretendas esti sociaj romanoj, de tio ili estas malproksime. Sed, ĉar homo pensema kaj tre senteme reaganta je ĉiuj fenomenoj de l’ vivo, kiom ajn li volas. ne povas forfermi sin de la aferoj okazantaj ĉirkaŭ li. Ĉirkaŭ li okazas la milito, la komunismo, la malgrandburĝa socio, liaj legaĵoj revivigas la historion, pensojn de kelkiu filozofo. Sed: historio, filozofio, moderna vivo, moralpriskribo kunfandiĝas ĉe li en la arto de l’ individua sento kaj penso.
Urbeto sur la bordo de Adriatiko. Apenaŭ estas libro, en kiu Panzini ne revenas aŭ ne sopiras tien. Li konas tie ĉiujn: la fiŝistojn, la porkpaŝtantan maljunulinon, la pensiumitan kapitanon sin vivigantan per siaj ĝentilaj rememoroj. Bonegajn portretojn li desegnas pri ili. Li ĝojas pri bongusta manĝo, aŭskultas la voĉon de la idilia naturo. Aŭ li ekvojaĝas sen celo, kaj en malgranda stacio laŭplaĉa li elvagoniĝas, li serĉas en Bologna la rememorojn pri l’ juneco. “Memoru pri tiu hela, sennuba tago por ke vi povu diri: tamen bela estas la vivo”.
En Panzini vivas lirika poeto. Lia amata marborda Bellaria estas proksima al la naskloko de Pascoli kaj li ofte ludas sur la liro de la melankolia poeto. Lia prozo same havas siajn larmojn, kiel la poezio de Pascoli. La renkontiĝo kun Mimi, kiun antaŭ tridek jaroj li amis kaj kiu akceptas lin en la tute antaŭa ĉirkaŭaĵo – sed kiel malbela estas nun ĉio, kiel forflugis la juneco! la Madono de Panjo, la domo restinta malplene post la morto de l’ patrino, la fremdeco kiu ĉirkaŭas lin inter la indiferentiĝintaj malnovaj vizaĝoj – estas nuraj larmoj. “Eta domo en Bellaria, vi devas ne plori. Maldolĉan veron mi devas diri al vi: Mi ne plu amas vin”.
Entute la ĉefa movanto en la arto de Panzini estas: la sento, la amo. Ĉi tio serĉas pli vastan sferon en la humanismo. Ĉar li amas la homojn, kvankam li rigardas ilin malbonaj, mekanikaj. Kvazaŭ la duonon de sia animo ili estis ŝanĝintaj kun la maŝinoj. Tia estas ankaŭ ilia filozofio. Kiu frapadus sur la bordo de l’ mistikismo?
La homamo kondukas Panzini’n al la pacifismo. Dum vojaĝo li ekscias ke eksplodis la Balkan-milito kaj en la unua batalo mortis dekkvarmil homoj. “La grandpotencoj indigniĝis. Do la milito eksplodis kontraŭ la volo de la grandpotencoj. Kial eksplodis ĉi tiu dua milito? Mi aĉetas kaj trarigardas ĉiujn ĵurnalojn, ĉiuj indignas, samkiel la grandpotencoj. Ni devas supozi ke la reĝoj, kies popoloj krias evviva, ĵivio, hurra kaj hoch, renkontiĝis kaj anstataŭ laŭkutime diri: pacon al vi, ili diris; militon al vi. Ne, tamen ne estas tiel. Ŝajnas ke la milito eksplodis per si mem, pro la troamasiĝo de l’ eksplodema hom-materialo.​Sed unu afero estas certa: dekkvarmil mortintoj en la unua batalo. Mi ne scias kial mi rigardas al-alte kaj kial mi vidas la piramidon de l’ dekkvarmil ĉerkoj. Terure! La homoj trankvile sidas en la sunbrila tria klaso. Mi rigardas, kontraŭflanke al mi, la mildvizaĝan soldaton. Li estas trankvila. Mi rigardas la silentan bukolikan laboron sur la kampoj. La falĉistoj tranĉas la altan herbon. Kaj ie sur kampo, nun kuŝas dekkvarmil mortintoj en piramido, estingiĝintaj estas iliaj okuloj, rigidaj estas iliaj membroj. Ne! Ne! Mi ne volas ke min superregu la kompato. La naturo ne konas la kompaton. Kial do ĝi estu en mi? Sed kia funebra vidaĵo dekkvarmil mortintoj! Feliĉe, ke ili estas malproksime. For la dekkvarmil mortintojn! Sed ili ne volas foriĝi! Do, ní pensu jene: la turkoj estas barbaroj, la serboj ankoraŭ pli barbara], la bulgaroj ankoraù pli, la grekoj heredis nur la nomojn, la nunaj havas nenion komunan kun nia amiko Sokrates. La funebra vizio ne foriĝas. Eĉ, ĝi transfluas en alian. Se estas dekkvarmil mortintoj, sekve estas, aŭ estis dekkvarmil patrinoj. Antaŭ proksimume 20-25 jaroj ili mamnutris ĉi tiujn mortintojn, kiuj tiam estis malfortaj suĉinfanoj. Multaj el ĉi tiuj patrinoj certe angoris kaj vokis kuracìston, se ilia etulo estis iom febra. Nu, kial estis ĉi tiu multa peno?
Ĉi tiu penso ne lasas min ripozi. Mi aŭskultas, ke ĉi tie en la vagono ĉiu parolas pri sia zorgo pli aŭ malpli granda, dolĉa ad prema. Laboras la spireganta lokomotivo, laboras malproksime la falĉistoj, laboras supre la suno. Kial? Mi klinas mian kapon sur mian brakon kaj mi flustras ĉi tiun sole konsolan nomon: Kristo, Kristo, Kristo”.
Ĉi tiu “kial” konstante turmentas Panzini’n. La problemo de la vivo kaj morto senĉese mordas lian anímon. Li ne trovas eĉ unu certan punkton, kie lia penso povus ripozi. Ĉio estas relativa. Kaj tial Panzini propre ne estas pacifisto, nek katoliko, sed skeptikulo, kiu ĉion komprenas kaj nenion kredas. Vane volas trabati sin lia idealismo; lia pensmaniero, kiel ajn li malamas la germanan filozofion, malsanas pro ĉi tiu filozofio kaj ĝi kritikas, analizas, dismetas, neniigas lian idealismon. Eĉ siajn proprajn pensojn li rigardas relativaj: komediantaj.
Tamen la sento kaj penso de Panzini kun lia pesimismo, kunfandiĝinte en la arta esprimo, fariĝas tiu humorismo, kiu estas tiel karakteriza por li. Li mallaŭtigas la senton per la rideto de sperto, la sento kolorigas la amaran penson. Lia humorismo ĝermas el la mondrigardo de elreviĝo, sciante ke nenion oni devas konsideri serioze. Ĉi tiu supera, sed ĉiam varma rideto donas la eksteraĵon en la arto de Panzini. Sed kiom da nuancoj ĝi havas, kiom da variaĵoj! Ĝi estas silenta kaj harmonia en “Xantippe nek antikva, nek moderna romano” kaj la komikon gi tuŝas en la romano “Mi serĉas edzinon”. Ginetto Sconer, novriĉulo, akirinte belan riĉon volus zorgi pri heredonto. Sed li agas kun granda singardemo. Li volas vidi sian fianĉinon eĉ en sia loĝejo por scii, ĉu konvenos en lia salono de Louis XV. Proksimume 22 diverstipaj knabinoj ne kontentigas lin, la 23-an forprenas antaŭ lia nazo junulo reveninta el la milito kaj fine li edzinigas sian maŝinskribistinon, kiun li dungis por verki – rezignante pri la heredonto – siajn memorarojn. Ĉi tiu rakonto komenciĝas jene: “Kavaliro Ginetto Sconer; rozaj vangoj, de kiuj radias inteligento kaj kuraĝo; haroj solidaj; dentoj solidaj; do solida. Jen estas mi”.
Lia humorismo fariĝas amareta en la “Ronda estas la mondo” kies heroo konkludas estas egale, kio estas la mondo, ĉu ĝi kalumnias nin, ĉu ĝi repagas al ni bonon per malbono. Ĉefe estas: esti bona al niaj homfratoj, helpi ilin, kaj nenion pretendi de ili.
La stilo de Panzini – ĉiam pura, preciza, senornama – fleksiĝeme sekvas la manifestiĝojn de lia humorismo. De la solena lingvo de Carducci ĝi estas same malproksime kiel de la arte skulptitaj periodoj de d’Annunzio.
La direnhavo estas de li ĉiam interesa. Liaj romanoj rigardas la mondon tra la okulvitroj de individua filozofio. Lia mondrigardo estas kunplektiĝinta el sperto, sufero, penso. Lia relativismo estas malsano de la moderna spirita vivo itala. Krom la alia granda humoristo Pirandello sendube li estas !a plej interesa figuro de la moderna itala literaturo.
Euka (Literatura Mondo 1924-7, p. 122-123)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *