Homoj

Salvatore Gambardella

La 29-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1911) de la napola muzikisto Salvatore Gambardella (1871-1911)
it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Gambardella
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
​aŭtoro de famaj napolaj kanzonoj (el la multaj: ‘O marenariello, Pusilleco addiruso, Comme facette mammeta, Lilì Kangy, Ninì Tirabusciò, Furturella, Quanno tramonta ‘o sole).
​Tre malriĉa, li ne vizitis lernejon, nek konis muzikon, tial li devis utiligi la helpon de aliaj por la transskribo sur la kvinliniaro (*) de la melodioj. kiuj naskiĝis el lia fantazio. Li mortis nur 40-jara.
​En Esperanto ekzistas la versio de du liaj kanzonoj:
​- ‘O marenariello – Maristeto, en la duobla traduko de Luigi Minnaja kaj de Nicolino Rossi, kiun mi transskribas kune kun la napola originalo;
​- Pusilleco addiruso – Posilipo parfuma, en la traduko de Nicolino Rossi (pri ĝi mi parolos en alia okazo).
​Mi aldonas malnovan napolan bildkarton kun fiŝkaptistoj.

(*) Lingva rimarko: laŭ PIV, la Esperanta vorto pentagramo ne egalas al muzika kvinliniaro (en itala lingvo, pentagramma), sed al “kvinpinta stelo, uzata kiel mistika aŭ magia simbolo” (en itala lingvo, pentacolo). Tamen, la vortaro Minnaja registras ankaŭ pentagramo por la muzika senco.


‘O MARENARIELLO
Parole di Gennaro Ottaviano, musica di Salvatore Gambardella

Oje né’, fa’ priesto viene!
nun mme fá spantecá…
ca pure ‘a rezza vène
ch’a mare stó a mená…

Méh, stienne sti bbraccelle,
ajutame a tirá…
ca stu marenariello
te vò sempe abbracciá.

Vicin’ô mare,
facimmo ‘ammore,
a core a core,
pe’ nce spassá…

Só’ marenaro
e tiro ‘a rezza:
ma, p’’allerezza,
stóngo a murí…

Vide ca sbatte ll’onna
comm’a stu core ccá;
de lacreme te ‘nfonne
ca ‘o faje annammurá…

Viene, ‘nterr’a ‘sta rena
nce avimm’’a recrijá;
che scenne la serena…
io po’ stóngo a cantá.

Vicin’ô mare,
facimmo ‘ammore,
a core a core,
pe’ nce spassá…

Só’ marenaro
e tiro ‘a rezza:
ma, p’’allerezza,
stóngo a murí…

Oje né’, io tiro ‘a rezza
e tu statte a guardá…
li pisce, p’’a prijezza,
comme stanno a zumpá!…

E vide, pure ‘e stelle
tu faje annammurá…
ca stu marenariello,
tu faje suspirá…

Vicin’ô mare,
Vicin’ô mare,
facimmo ‘ammore,
a core a core,
pe’ nce spassá…

Só’ marenaro
e tiro ‘a rezza:
ma, p’’allerezza,
stóngo a murí…

MARISTETO
Vortoj de Gennaro Ottaviano, muziko de Salvatore Gambardella
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#MARISTETO

Venu, rapide, venu,
ne lasu sola min,
ĉar nun la reton treni
en maron volas mi.
Per mano ĉe la reto
helpu min en la tir’,
ĉar por mi maristeto
vi estas la sopir’.

REFRENO
De l’ mar’ proksime
en amfervoro
kun kor’ ĉe koro
ĝojegu ni.
Mi, maristeto,
la reton tiras;
al mort’ sopiras
pro la gajec’.

Vidu, ke l’ ondoj batas
samkiel mia kor’…
Je larmoj ĝi jam satas
pro mia amfervor’.
Sur plago en sereno
ni amuzigos nun;
descendas la Sireno
kaj kantos sub la sun’.

Nun tiras mi la reton
kaj restu vin sen far’,
dum plektas ĝojdanceton
la fiŝoj en la mar’.
Vidu: vi eĉ la stelojn
trenis al amdezir’…
okuloj viaj belaj
min pelas al suspir’.

MARISTETO
Vortoj de Gennaro Ottaviano, muziko de Salvatore Gambardella
trad. Nicolino Rossi
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/napolaj.html#MARISTETO1

Hej, do, rapide venu!
Tenas min plu sopir’,
ĉar eĉ la reto venas
el mara ĉirkaŭir’.

In’, streĉu ĉi braketojn,
min helpu ĉe la tir’,
ĉar jen ĉi maristeto
vin stringu kun dezir’.

Apud la maro
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur’.

Mi ‘stas maristo
kaj reton tiras:
gajon sopiras
kaj mortos mi.

Vidu, ke batas ondo
kiel ĉi korobat’;
vin banas larmabundo,
ĉar amas mi sen sat’.

Sabloborden vi venu,
ni mergu nin en ĝu’;
aŭskultas eĉ Sireno
ĉi kanton mian plu.

Apud la maro,
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur’.

Ho, jen mi tiras reton
rigardu jam vi nur,
la fiŝoj pro l’ brizeto
bril-saltas en lazur’.

Kaj vidu eĉ la stelojn,
vi igas ami vin,
kaj ĉi maristan koron
sopiri ja sen fin’.

Apud la maro,
ludu amoro…… ktp

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *