Homoj

Renato Guttuso

​Se fidi la civilstatajn dokumentojn, la datreveno de la naskiĝo de la itala (sicilia) pentristo kaj politikisto Aldo Renato Guttuso, konata kiel Renato Guttuso
it.wikipedia.org/wiki/Renato_Guttuso
​(ne estas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
​falus la 2-an de januaro, ĉar liaj gepatroj deklaris ĉe la Komunumo Palermo, ke la naskiĝo okazis en tiu urbo la 2-an de januaro 1912, dum en realo la infano naskiĝis en Bagheria (apud Palermo) la 26-an de decembro 1911.
​En la reto, estas dirite, ke la elekto de la gepatroj estis kaŭzita de malakordoj inter la Komunumo Bagheria kaj la patro, kies ideoj estis laŭfame progresemaj; tio povas klarigi, kial la naskiĝo estis deklarita en Palermo, sed ĝi ne klarigas, kial estis indikita la dato 2-a de januaro, anstataŭ tiu 26-a de decembro de la antaŭa jaro.
​Mi opinias, pro persona sperto, ke mi povas doni tiun mankantan klarigon.
​En tiutempa Sicilio, oni kutimis deklari en januaro de la posta jaro la naskiĝon de la virseksaj infanoj okazintan en la lastaj tagoj de decembro (la ruzaĵo estis facila, ĉar tiam virinoj akuŝis hejme), kun la celo prokrasti je unu jaro la estontan soldatservon. Tio okazis ankaŭ ĉe mia patro, Giovanni De Salvo

Ferdinando Palasciano


​kiu aspektis naskiĝinta en Mesino la 1-an de januaro 1915, dum, laŭ komuna atesto de la parencaro, li naskiĝis la 26-an de decembro 1914.
​Renato Guttuso estis, en pentroarto, unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la tiel dirita “socialisma realismo”, produktante verkojn kun forta engaĝiteco socia kaj politika; konvinkita komunisto, li estis dufoje Senatano, kaj en 1970-1971 li estis honorita per la soveta Lenin-Premio (iama Stalin-Premio).
​Aparte famaj, el inter liaj multaj verkoj, estas jenaj:
​1941: “Crocifissione” (Krucumado), kiu vekis skandalon, ĉar ĝi estis ekster la tradiciaj bildaj ŝablonoj, tiom ke oni eĉ parolis pri blasfemo (sed Guttuso precizigis, ke la pentraĵo intencas denunci la hororaĵojn de milito, kaj estas «la simbolo de ĉiuj, kiu trasuferas ofendegon, karceron, turmentadon pro siaj ideoj»;
1972: “I funerali di Togliatti” (La funebraĵo de Togliatti), kiu fariĝis reprezenta verko de komunismo, pro la ĉeesto de komunistaj eminentuloj de diversaj epokoj (interalie, Marx, Engels, Trotsky, Elio Vittorini, Stalin, Lenin, Sartre, Pier Paolo Pasolini

Pier Paolo Pasolini


1974: “La Vucciria”, kruda reprezento de unu el la plej karakterizaj subĉielaj vendoplacoj de Palermo, hodiaŭ – bedaŭrinde – grandparte malaperinta. Malantaŭ la eksplodo de la koloroj kaj la ŝajna gajeco, kaŝiĝas la tragedia sento de la vivo, en kiu ĉio estas destinita perei: la bovaĵo, la glavfiŝo, la fruktoj, la legomoj, la kolbasoj, la fromaĝoj, sed ankaŭ la personoj (mergitaj en la “muta naturo” estas dek du da ili: oni povas amuziĝi trovi ilin). La pentraĵo, je grandaj dimensioj (metrojn 3×3), estas konservita ĉe la Universitato de Palermo; la pentristo donacis la monpagon, tiuepoke altegan, por la starigo de studentaj stipendioj.
Tre kompleksa personeco, Guttuso, kvankam eksplicite ateisma, pentris multajn verkojn kun religia temo, tiom ke en 2016 eblis aranĝi tiucelan ekspozicion en la roma Palaco Kvirinalo; kaj li havis du funebraĵojn, unu laikan kaj partian kun ruĝaj flagoj, kaj unu religian.
Mi transskribas artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 2-a de marto 1975, kaj aldonas la bildojn de “La Vucciria” kaj de “Krucumado”.


RADIO ROMA – ESPERANTO
2.3.1975

LA PRIDISKUTITA VERKO DE LA PENTRISTO RENATO GUTTUSO
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Ekde la 20.a de februaro 1975.a estas ekspoziciata en Romo, ĉe la artgalerio Toninelli en placo de Hispanujo, grandformata pentraĵo de Renato Guttuso, kiu titoliĝas “La Vucciria”. La pentraĵo montras la plej antikvan kaj karakterizan vendoplacon de la sicilia ĉefurbo Palermo, kaj ĝi naskis viglan polemikon sur la paĝoj de kelkaj ĵurnaloj.
Grupo de intelektuloj skandaliĝis pro ĉi tiu pentraĵo, kiu eble estos aĉetita de la Palerma Komunumo je 80 milionoj da italaj liroj. La protestoj baziĝas sur la fakto, ke la Palerma Komunumo havas grandan bilancan deficiton; sed la pentristo deklaris, ke temas pri miskompreno, ĉar li donacus la koncernan monon al la Palerma Universitato. Ĉiukaze, la Komunumo ankoraŭ ne aĉetis la verkon, kaj eble la aŭtoro ĝin rekte donacos al la Universitato.
Tamen, la bunta pentraĵo ne bezonas tiajn polemikojn por altiri atenton, se oni pensas, ke ĝi estis taksita kiel la ĉefverko de Guttuso: prijuĝo, kiu ne estis akceptita de ĉiuj kritikistoj, kaj do naskas kontraŭstarojn kaj precizigojn. Sed, cetere, polemike diskuti pri Guttuso estas laŭmode.
“La Vucciria” estas la plej klasika kaj homplena el la vendoplacoj de Palermo, kie al la abundo kaj al la varieco de manĝovaroj akompanas sin interplektiĝo de voĉoj, daŭra svarmo de paŝoj. Kutime oni opinias, ke la nomo “Vucciria” devenas el la vorto “voĉo”, kaj, do, ke ĝi signifas “voĉejo”, loko kie oni bruas kaj babilas. Ĉi tiu etimologio estas, sendube, pli sugestia ol tiu aŭtentika, ĉar la vorto “Vucciria” venas el la franca lingvo, kaj signifas “Buĉejo”.
Guttuso pentris ĉi tiun voĉejon-buĉejon, ĉi tiun buntan konfuzon, paŝadon, miksaĵon, ĉi tiujn kaskadojn kaj amasojn de viando, fiŝoj kaj vegetaĵoj, kun sindediĉo, kiu estas aktuala ĝuste ĉar ĝi estas ekstertempa. Uragano de kolora perforto, de suno kaj de sango ĝis oni alvenas al la homoj, al la knabino blanke vestita meze de la protagonistoj de la homplena pentraĵo.
La bildo estis pentrita en la ateliero de Velate apud Varese, en Norda Italujo, kaj postulis longan preparlaboron. Kvadrata tolaĵo trimetra per trimetra, kaj plifrue kvardeko da preparaj studoj, oleaj, per kunmetitaj eroj, akvarele, aŭ blanknigre.
Ĉe la vendoplaco mem Guttuso faris multajn skizojn, kaj ankaŭ plurajn fotojn. Sed la skizoj ne sufiĉis, kaj la fotoj estis nur ilo. La pentristo bezonis tujan stimulon. Tiam, por unu mateno oni enirigis en la atelieron bovduonon; amikoj el Palermo sendis aviadile tipajn fiŝojn kaj vegetaĵojn; kaj Guttuso pentradis, dum la fiŝoj akiris alian koloron, kaj la legomoj perdis sian freŝecon.
Estas malfacile – li diras – pentri la vendoplaccn de “La Vucciria”; oni devas trovi ŝlosilon, krei difinitan spacon, inventi perspektivon, kiu ebligu la starigon, en tiu spaco, de la vendoplaco en sia tuta komplekseco. Sentigi la rilaton inter la homo, kaj la aĵoj, per kiuj li vivas. La verko estas grandioza bildo, en kiu oni divenas la signifojn de profunda kaj kompleksa realo, sur kiu regas la morto.
Dum januaro 1975.a, la pentraĵo estis prezentita en Palermo; 70 mil personoj vizitis la ekspozicion. La vendistoj de la “Vucciria”, tre fieraj kaj kontentaj pro la pentraĵo, organizis bankedon honore al Guttuso, ĝuste en la mezo de la vendoplaco.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *