Eventoj

Stille Nacht

Laŭ tradicia rakonto, la 24-an de decembro 1818, en la antaŭtago de Kristnasko, oni ekvidis, ke la orgeno de la preĝejeto de Sankta Nikolao de la aŭstra vilaĝo Oberndorf (apud Salcburgo) difektiĝis, ĉar la balgo estis ronĝita de musoj. La helpa paroĥestro, Joseph Mohr, petis de la orgenisto Franz Xaver Gruber muzikigi tekston, kiun Mohr estis verkinta du jarojn pli frue. Gruber komponis en mallonga tempo la muzikon (por gitaro, ĉar la orgeno estis difektita), kaj tiel naskiĝis, en la nokto de Kristnasko, la plej fama kristnaska kanto: “Stille Nacht” en la germana, “Silent Night” en la angla, “Astro del Ciel” en la itala (kaj ekzistas multegaj aliaj versioj, en centoj da lingvoj kaj dialektoj, inkluzive de Esperanto)
de.wikipedia.org/wiki/Stille_Nacht,_heilige_Nacht
it.wikipedia.org/wiki/Astro_del_Ciel
eo.wikipedia.org/wiki/Stille_Nacht
www.silentnight.web.za/translate/
​La tradukoj ne ĉiam koincidas kun la originala germanlingva teksto, kiu diras laŭvorte:
Silenta nokto, sankta nokto!
Ĉio dormas, solece viglas
nur la intima, plejsankta paro.
Ĉarma knabo kun bukla hararo,
dormu en ĉiela ripozo.

Silenta nokto, sankta nokto!
Al paŝtistoj kiel la unuaj proklamita,
per la Halelujo de la anĝeloj
sonas laŭte de malproksime kaj proksime:
Jen Kristo, la Savanto.

Silenta nokto, sankta nokto!
Filo de Dio, ho kiel ridas
amo el via Dia buŝo,
kiam al ni sonas la sava horo,
Kristo, en via naskiĝo.
​Tipa ekzemplo pri tia nefideleco estas la itala teksto – publikigita en 1937 de la bergama pastro Angelo Meli (1901-1970) – kiu diras tute alion.
​Ekzistas multaj tradukoj al Esperanto; kelkaj el ili estas registritaj en la retejo
www.silentnight.web.za/translate/esper.htm
​Mi transskribas la originalan tekston en la germana, la version en la itala, kaj kelkajn el la versioj en Esperanto (tiu, kiu hodiaŭ devus superregi en la uzo, estas tiu de la interkonfesia liturgia libro “Adoru”, kune publikigita en 2001 de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista/ IKUE kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia/ KELI).
​Mi aldonas:
– la bildon de la originala partituro de “Stille Nacht”, konservita ĉe la “Keltenmuseum” de Hallain (Salcburgo, Aŭstrio);
– karton de 1968 kun unu el la multaj versioj en Esperanto;
– eltiraĵon el “Adoru” (n. 213, unua paĝo).


STILLE NACHT, HEILIGE NACHT!

1. Stille Nacht, heilige Nacht!
Alles schläft, einsam wacht
nur das traute, hochheilige Paar.
holder Knabe im lockigen Haar,
schlaf in himmlischer Ruh,
schlaf in himmlischer Ruh,

2. Stille Nacht, heilige Nacht!
Hirten erst kundgemacht,
durch der Engel Halleluja
tönt es laut von fern und nah:
Christ, der Retter, ist da,
Christ, der Retter, ist da.

3. Stille Nacht, heilige Nacht!
Gottes Sohn, o wie lacht
Lieb aus deinem göttlichen Mund,
da uns schlägt die rettende Stund,
Christ, in deiner Geburt,
Christ, in deiner Geburt.

ASTRO DEL CIEL

Astro del ciel,
pargol divin,
mite Agnello redentor,
tu che i vati da lungi sognar,
tu che angeliche voci annunziar
luce dona alle menti,
pace infondi nei cuor.

Astro del ciel,
pargol divin,
mite agnello redentor,
tu disceso a scontare l’error,
tu sol nato a parlare d’amor,
luce dona alle menti,
pace infondi nei cuor.

Astro del ciel,
pargol divin,
mite agnello redentor,
tu di stirpe regale decor
tu virgineo, mistico fior,
luce dona alle menti,
pace infondi nei cuor.

(Angelo Meli 1937)

PACA NOKT’, SANKTA NOKT’!

1 Paca nokt’, sankta nokt’!
Sonĝas stel’. En malhel’
viglas ame la sankta par’.
Ĉarma knabo kun bukla harar’,
dormu; gardos ĉiel’.
Dormu; gardos ĉiel’.

2 Paca nokt’, sankta nokt’!
Tra la land’ vibras kant’:
«Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
jen en stalo la beba Mesi’,
Li de l’ mondo Savant’,
Li de l’ mondo Savant’».

3. Paca nokt’, sankta nokt’!
Tie ĉi Fil’ de Di’
donas amon el Dia kor’.
Por elsavo nun sonas la ĥor’:
Krist’ naskiĝis por ni!
Krist’ naskiĝis por ni!

(trad. Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn,
Albrecht Kronenberger, Helmut Rössler,
“Adoru”, IKUE/ KELI 2001, n. 213)

PACA NOKT’, SANKT-VESPER’

Paca nokt’, sankt-vesper’
dormas jam tuta ter’.
Nur rigardas la sankta hom-par’
kies Bebo kun bukla harar’
dormas en sonĝa ĉarm’,
dormas en sonĝa ĉarm’.

Paca nokt’, sankt-vesper’
sonas jam tra l’aer’
“Aleluja” de la anĝelar’
kantas elĝoje la paŝtistar’
“Venis Krist’ al homar’!”
“Venis Krist’ al homar’!”

(coro giovanile esperantista polacco/
pola junula koruso “Muzilanoj”)

PACA NOKT’, SANKTA NOKT’

Paca nokt’, sankta nokt’,
brila lum’ sur la mont’;
jen la Infano kun ama Patrin’;
dolĉe Ŝi flustras lulante Lin,
“Dormu en ĉiela trankvil’,
dormu en ĉiela trankvil’.”

Paca nokt’, sankta nokt’,
tremas ŝafistoj pro la vid’;
gloro fluas en fora ĉiel’;
“Haleluj’“ kantas ĉiu anĝel’,
“Venis Krist’, la Savanto,
venis sanktega hel’!”.

Paca nokt’, sankta nokt’,
Dia fil’, pura bril’;
am’ radias de sankta mien’;
jen tagiĝ’ de savanta ben’
pro naskiĝ’ de l’ Sinjoro,
pro naskiĝ’ de l’ Sinjor’.

(“Kristnaskaj kanzonoj”)

MILDA NOKT’, SANKTA NOKT’

Milda nokt’, sankta nokt’,
dormo nur regas nun.
Dormas ankaŭ infano de Di’
sankta paro maldormas ĉe Li,
kovru Lin paco kaj ben’
kovru Lin paco kaj ben’.

Milda nokt’, sankta nokt’,
jen anĝel’ el ĉiel’
venas ĉe paŝtistoj el dom’
sonas ĝoja mesaĝo por hom’,
sendis Savanton Di-bon’,
sendis Savanton Di-bon’.

Milda nokt’, sankta nokt’,
por trankvil’ Dia Fil’,
teren savi nin venas al ni,
lum’ eterna, gvidonta radi’,
aŭdu ni voĉon de Di’,
aŭdu ni voĉon de Di’.

(trad. Jiří Kořínek)

LA SANKTA NOKTO

Paca nokt’, sankta hor’,
taga lum’ mortis for,
nur maldormas feliĉa hompar’,
ĉarma Knabo kun ora buklar’
dormu en dia ripoz’,
dormu en dia ripoz’.

Paca nokt’, sankta hor’,
kantas jen ĉiela ĥor’
nur paŝtistoj aŭskultas al ĝi:
“Gloron, gloron havigu al Di’,
paco estiĝos sur ter’,
paco estiĝos sur ter’.

Paca nokt’, sankta hor’,
Dia fil’, via glor’
prikantata ĝi estu sen fin’,
ĉar de morto Vi savis ja nin,
per naskiĝo sur ter’,
per naskiĝo sur ter’.

(trad. I. H. Vink)

PACA NOKT’! SANKTA NOKT’!

Paca nokt’! Sankta nokt’!
Dia spir’ en aer’,
nur maldormas plej sankta la par’
ĉarma knabo kun bukla harar’,
dormu dolĉe en paco,
dormu dolĉe en pac’!

Paca nokt’! Sankta nokt’!
La homar’ sur la ter’
ĝoje kantas, kaj en la ĉiel’
ekjubilas eĉ ĉiu anĝel’:
venis nia Savanto,
venis nia Savant’.

Paca nokt’! Sankta nokt’!
Iras for la sufer’,
ĉar ja venis kun dia la rid’
por nin savi ĉiela la id’
Kristo, nia Mesio,
Kristo, nia Mesi’!

(trad. Walter Mudrak 1968)

LA SANKTA NOKTO

1. Paca nokt’, sankta nokt’,
ĉio en dorm’, sole nur
ne la kara, sanktega par’,
ĉarma knabo kun bukla harar’
dormu dolĉe en paco,
dormu dolĉe en pac’!

2. Paca nokt’, sankta nokt’,
dia fil’, kiel vi
kore ridas, montrante al ni,
ke la savo alvenis kun vi,
venis per via naskiĝo,
venis per via naskiĝ’.

4. Paca nokt’, sankta nokt’,
kie per tuta fort’
amo patreca ekfluis al ni
kaj Jesu’ tiris frate al si
la naciaron de l’ mondo,
la naciaron de l’ mond’.

6. Paca nokt’, sankta nokt’,
anĝelĥor’ vekas nun
paŝtistaron solene per kant’,
laŭte gloras nun ĉiu aŭdant’:
Jen la savanto Jesuo,
jen la savanto Jesu’!

(1, 2, 8: trad. von Thiel; 4: trad. Walter Mudrak;
Aŭstria Esperantista Federacio 1975)

Unu penso pri “Stille Nacht

Lasi respondon al Giorgio Silfer, dramverkisto kaj lingva komitatano Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *