Homoj

Matteo Maria Boiardo

La 19-an de decembro estas la dartreveno de la morto (en 1494) de la itala poeto kaj literaturisto Matteo Maria Boiardo (1441-1494)
it.wikipedia.org/wiki/Matteo_Maria_Boiardo
​fama precipe pro la kavalira poemo “Orlando innamorato” (Rolando enamiĝinta, aŭ Orlando enamiĝinta)
it.wikipedia.org/wiki/Orlando_innamorato
​konsistanta el 4.429 oktavoj, entute 35.432 versoj; kaj kiu scias, kiom pliaj da ili estus skribitaj, se la verko ne estus restinta nefinita pro la morto de la aŭtoro.
​Nenio ĝisatingis nin el la unua eldono (1483) kaj el tiu, postmorta, de 1495; la plej malnova ekzemplero konata estas tiu, de la eldono de 1487, konservita ĉe la “Marciana” Biblioteko de Venecio.
​La poemo celas precipe amuzon; ĝi kunfandas la karolidan ciklon (Rolando/ Orlando, Reĝo Arturo kaj la kavaliroj de la Ronda Tablo) kun la am-historioj de la bretona ciklo, kaj ankaŭ utiligas klasikajn fontojn (Ovidion, Apulejon, Virgilon).
Al ĉi tiu poemo inspiriĝis Ludovico Ariosto por sia “Orlando furioso” (Rolando furioza aŭ Orlando furioza), kiu estas la daŭrigo de la verko de Boiardo, kaj tuj obskurigis la famon de la antaŭulo.
La utiligita lingvaĵo estas forte ligita al la norditala vulgara lingvo, precipe tiu de Padolando (Boiardo estis emiliano, preskaŭ landlima kun Lombardio); en postaj epokoj, pluraj toskanaj literaturistoj (aparte, Francesco Berni

Francesco Berni


provis “reformi” la verkon surbaze de la toskana dialekto, sed ili sukcesis nur misformi ĝin.
Estas ankoraŭ malfermita la diskuto por rekonstrui la originalan tekston, kiu, kiel dirite, perdiĝis; dum jarcentoj, la studuloj referencis la eldonon prizorgitan en 1588 de Ludovico Domenichini, kiu ne nur tradukis en la toskanan la lombardaĵojn, sed ankaŭ agadis sur la sintakson kaj eĉ reverkis kelkajn oktavojn.
En Esperanto ekzistas la traduko (de Clelia Conterno Guglielminetti, “Itala Antologio”, FEI 1987, p. 144-149) de la oktavoj 38-55 de la unua libro, 18-a kanto.
Mi transskribas la version en Esperanto (la itala teksto estas trovebla ĉe
it.wikisource.org/wiki/Orlando_innamorato/Libro_primo/Canto_decimottavo )
​kaj aldonas la kvrilon de la “Itala Antologio” kaj la bildon de la itala poŝtmarko de 2016 pri la “Marciana” Biblioteko de Venecio.


El “ORLANDO ENAMIĜINTA”
(libro unua, kanto 18-a, strofoj 38-55)

Duelo inter Orlando kaj Agricane

38. Nek plu vortumis li; glavon eltiris,
Trankeran, kaj Orlando-n brave frontas.
Batalo komenciĝis kaj plu iris,
piki kaj tranĉi ambaŭ tre volontas;
bravec-kapablon ambaŭ jen enspiris,
kiel la libro detale rakontas,
kaj de tagmezo ĝis nigre malhelas,
obstine plu kaj plu ili duelas.

39. Sed kiam suno monton preterpasis,
kaj la ĉiel’ per steloj sin ornamis,
Orlando vortojn al la reĝ’ ellasis:
“Kion ni faru? Steloj jam ekflamis”.
Kaj Agricane tuj responde maĉis:
“Ambaŭ ni dormu: la valoro samis;
morgaŭ, kiam la noktaj steloj palos,
en ĉi herbejo ree ni batalos”.

40. Interkonsenta estis la decido.
La ĉevalon laŭvole ĉiu ligis,
kaj ili sin etendis kun konfido,
kvazaŭ antikva paco interligis,
sur verda herbo, en aperta vido.
Ĉe l’ font’ Orlando membrojn ripozigis,
kaj Agricane same, kun diskreto,
sub pino sternas sin en arbareto.

41. Kaj pri temoj al ambaŭ plej konvenaj
rezonadante kune kun fervoro,
Orlando, post rigard’ al la serenaj
ĉieloj: “Kiom belas la laboro –
diris – de l’ Dia reĝo: lumoplenaj
tagoj, arĝenta lun’, steloj el oro,
kaj suno brila: ravas min la sento
per diaj faroj por la homa gento”.

42. Kaj Agricane diris: “Mi komprenas
ke temas nun pri kredo la parolo.
Mi bone de scienco min detenas,
kaj, knabo, mi ne lernis pro malvolo;
rompita unu pedagogo tenas
la kapon, kaj montriĝis la malmolo
de mia brak’ tiela, ke ne plua
estiĝis prov’ de pedagogo dua.

43. Tiel pasigis mi knabecon mian
en ĉasoj, arm-ekzercoj, rajdoprovoj.
Kaj libron prozan, libron poezian
ne studis mi kun kunŝovitaj brovoj.
Al kavaliro korpan forton sian
ekzerci decas, ne poet-eltrovoj.
Por pastro aŭ doktor’ la kler’ utilas:
mi scias nur, ke bone mi armilas”.

44. Orlando: “Celas mi la saman signon:
armil-kapablo viron honorigas
plej multe, sed klerecon ne maldignon
kunportas; male, lin bele florigas;
bovon similas, ŝtonon, blindan lignon
se vir’ ne pensas Lin, kiu estigas.
Kaj sen klero neeblas bona penso
pri alta kaj eterna Dia menso”.

45. Kaj Agricane: “Tre malnoble estas
diskuti jam havante avantaĝon.
Ke mi tute ne kleras, mi atestas,
kaj mi rekonas vian grandan saĝon.
Plua parol’ do sen respondo restas:
se dormi volas vi, dormu plenaĝon;
sed se vi volas plu kun mi rezoni,
pri armoj aŭ pri am’ mi volas koni.

46. Kaj nun respondu al mia demando,
respondu veron vi, honora homo:
ĉu estas efektive vi Orlando
de kiu mondon kuras jam la nomo;
kaj kial, kiam, kiel al ĉi strando
alvenis vi de fora via domo.
Ĉu vi jam enamiĝis? Kavaliro
sen amo estas ja senkora viro”.

47. “Orlando estas mi – grafo rebatis –
kiu sternis Almonte-n kaj Trojano-n.
Pro amo mi soifis kaj malsatis,
ĉi tien pelis min tia malsano.
Kaj, ĉar vi koni ĉion pri mi ŝatis,
sciu, ke mia kor’ kuŝas en mano
de la filino de reĝ’ Galafrone,
loĝanta en Albracca nun persone.

48. Vi patron almilitas furioze
kaj urbojn, landon preni vi deziras.
Mi la filinon svatas serioze,
deziro al ŝi plaĉi min altiras.
Ofte mi rajdis brave batalpoze;
por mia kredo, por honor’ turniras;
konkeri volas nun la belulinon,
kaj plu ne havas ian mi inklinon”.

49. Tuj kiam Agricane plenkonsciis
ke tiu ĉi Orlando vere estas,
Angelica-n amanta, li rabiis,
sed en nokta mallum’ kaŝita restas:
li forte spiris, vangojn ploro striis,
en brusto, en animo fajro nestas;
kaj tiom da ĵaluzo koron vipas,
ke lia vivo morton anticipas.

50. Poste li diris al Orland’: “Pripensu:
tuj kiel ekvidiĝos tagolumo
ĉi ripozon per lukto ni kompensu,
kaj el ni unu teron kalkanumu.
Mi preĝas vin, ke antaŭ ol maldensu
la nokto, mian peton vi plenumu:
la belulinon kiun vi sopiras
al mi vi lasu: tion mi deziras.

51. Mi ne eltenus, dum mi havas vivon,
ke kun mi iu portu al ŝi amon.
Aŭ solvos mi, aŭ vi, l’ alternativon
kaj morgaŭ perdos kun l’ anim’ la damon.
Neniu scios, se vi ĉi deklivon
esceptas kaj arbaran panoramon,
ke vi al mi ŝin lasis kun bedaŭro
en ĉi malgranda lok’ kaj tempodaŭro”.

52. Orlando diris: “Ĉiun mi promeson
ĉiam plenumis, kian ajn mi faris:
sed via peto trafus malsukceson,
eĉ se plenumi ĵure mi deklaris.
Mi povus ŝiri membrojn, se neceson
vi trudis, kaj la lumojn kiuj paris
sub mia frunt’ elŝiri, ŝiri koron,
por Angelica tamen ne l’ adoron”.

53. Reĝ’ Agrican’, kun senmezura ardo,
eĉ ne povas respondon ĉi elteni:
kvankam la nokto nigras, al Bajardo
sin turnas, ĝin surrajdas, kaj mieni
komencas li, fiera la rigardo,
kaj al Orlando kun defio veni,
kriante: “Kavalir’, de l’ kor’ vi pelu
la belulinon, aŭ kun mi duelu”.

54. Orlando jam ekrajdis, ĉar ne fidis
li al pagan’, kiam la reĝ’ ekstaris:
ke la pagano eble lin perfidis
pensante, al batalo sin preparis.
Do li respondis, dum anim’ rigidis:
“Angelica-n mi gardi jam deklaris:
lasi ne povas; povante, ne volas:
aliel havu ŝin, se vi ne molas”.

55. Kiel tempestas maro uragane,
la kavaliroj inter ci ciklonis:
sur verda herbo ili simultane
ĉevalojn tra la nigra nokto spronis;
kaj luna lumo ne radiis vane:
kruele glavoj brilis kaj resonis,
ĉar ĉiu havis forton kaj obstinon…
Sed tie ĉi la kanto trovas finon.

Matteo Maria Boiardo,
trad. Clelia Conterno Guglielminetti
(“Itala antologio” 1987, p. 144-149)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *