Homoj

L. L. Zamenhof

La 15-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1859) de Ludoviko Lazaro Zamenhof.
​Oni verkis tiel multe pri li, ke ĉia mia aldono riskas esti ripetaĵo aŭ panegiro; mi limiĝas do al kelkaj kuriozaĵoj:
​1- la antaŭnomo.
​Li nomiĝis jide Lejzer (en Esperanto, Lazaro); sed en lia epoko kaj en lia mondoparto (Pollando sub rusa regado) estis kutimo aldoni al tiu juda “kristanan” nomon, prefere kun la sama komenca litero, kaj jen “Ludwik”, “Ludvik”, “Ludwig” (en Esperanto, Ludoviko). Oni povus diskuti, ĉu li sentis sin “Lejzer Ludwik” aŭ “Ludwik Lejzer”; la demando estas malfacile solvebla, ĉar li kutimis subskribi per la duoblaj komencaj literoj “L. L.”.
​Skribis pri tio Carlo Minnaja:
>“L’atto di nascita (reperibile da varie parti, in particolare dal “Memorlibro pri la Zamenhof-jaro”) dice semplicemente “Lejzer”, e non vedo perché ci si vergogni a dire che il nome era in yiddish. Il Ludovico è posticcio, e non è codificato da nessuna parte (vd. Homarano di Aleksander Korĵenkov, che dedica varie pagine ai circa diciotto nomi con cui è chiamato e con cui lui stesso si firmava, a seconda del luogo e del tempo). Comunque, quando si firmava con un nome solo (vd. La liro de la esperantistoj, 1893), si firmava Dr. Ludvik, non Ludwig, forma che pure si trova successivamente. La sua firma a doppie iniziali L. L. Zamenhof è venuta con il 1900, quando il fratello Leono Zamenhof si è laureato in farmacia e si firmava d-ro L. Zamenhof, e quindi c’era possibilità di confusione. Se si vogliono utilizzare i due nomi, direi che è preferibile “Lazzaro Ludovico” piuttosto che “Ludovico Lazzaro”.
(traduko:
>“La naskiĝa akto (trovebla diversloke, aparte en la “Memorlibro pri la Zamenhof-jaro”) diras simple “Lejzer”, kaj mi ne vidas, kial oni hontu diri, ke la nomo estis en la jida. Ludoviko estas fuŝe aldona, kaj nenie ĝi estas formale registrita (vidu «Homarano» de Aleksander Korĵenkov, kiu dediĉas plurajn paĝojn al la preskaŭ dek ok nomoj per kiu li estas nomata kaj per kiuj li mem subskribis, depende de la loko kaj de la tempo). Ĉiel ajn, kiam li subskribis per unu sola nomo (v. «La liro de la esperantistoj», 1893), li subskribis Dr. Ludvik, ne Ludwig, formo kiu tamen troveblas poste. Lia subskribo kun duoblaj komencliteroj L. L. Zamenhof venis je 1900, kiam lia frato Leono Zamenhof doktoriĝis pri farmacio kaj subskribis d-ro L. Zamenhof, kaj estis ebleco de konfuzo. Se oni volas utiligi la du nomojn, mi dirus, ke estas preferinde “Lazaro Ludoviko” pli ol “Ludoviko Lazaro”.
​2- La familia nomo.
Li estas ĝenerale konata kiel “Zamenhof”; sed frutempe li ankaŭ uzis la germanecan skriban formon “Samenhof” (kiu estas legata “Zamenhof”).
3- La elparolo de la familia nomo.
Mi transkribas el la “Itala Esperanta Revuo” 1926-2, p. 18:
​>Il nome del Maestro – Ci viene domandato come si deve pronunciare il nome del Maestro. Alcuni lo pronunziano con l’accento sull’ultima sillaba, qualche altro con l’accento sulla penultima scambiandolo per una parola Esperanto. I più lo pronunziano bene. È doveroso però che lo facciano tutti. Zamenhof si pronuncia con l’accento sull’a e alla Z si dà il suono che ha in Esperanto. Vogliamo sperare che non avverrà più di sentire fra gli Esperantisti italiani qualcuno che ignora l’esatta pronuncia del nome del grande Maestro.
(traduko:
>La nomo de la Majstro – Oni demandas de ni, kiel oni devas elparoli la nomon de la Majstro. Kelkaj prononcas ĝin kun akcento sur la lasta silabo, kelkaj aliaj kun akcento sur la antaŭlasta, mise opiniante, ke temas pri Esperanta vorto. La plimulto ĝin prononcas bone. Tamen estas laŭdeve, ke tion faru ĉiuj. Zamenhof estas prononcenda kun akcento sur a, kaj al la Z oni donas la sonon, kiun ĝi havas en Esperanto. Ni volas esperi, ke ne plu okazos aŭdi ĉe la italaj Esperantistoj iun, kiu ne konas la ĝustan prononcon de la nomo de la granda Majstro.
4-La dato de naskiĝo:
Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 laŭ la gregoria kalendaro; sed ĉar tiam lia naskiĝurbo (Bjalistoko) apartenis al la rusa Imperio, oficiale li naskiĝis la 3-an de decembro, laŭ la julia kalendaro

Gregoria kalendaro


5- La festo de Esperanto.
Oni multe diskutis, en la fruaj jaroj, pri la tago konsiderenda “festo de Esperanto”.
Dum la vivo de Zamenhof, kompreneble oni ne pensis je lia naskiĝtado (la 15-a de decembro), sed oni sugestis aliajn tagojn (v. “Brita Esperantisto” 1908-37, p.16):
– la 17-a de decembro, tago de la unua esperantista festo (1878);
– la tago de la ekvinokso (noktotaga egaleco) printempa aŭ aŭtuna, simbolo de neŭtraleco por la tuta homaro;
– la tago (21-a de julio) en kiu oni opiniis, ke la rusa cenzuro aprobis la publikigon de la “Unua Libro”.
Kontraŭ ĉiuj ĉi tiuj proponoj estis levitaj obĵetoj: la 17-a de decembro, ĉar tro proksima al Kristnasko; la tago de ekvinokso, ĉar malsimila laŭ la duonglobo; la 21-a de julio, ĉar reale (kiel klarigite de Zamenhof mem) la cenzura vizo estis liverita la 21-an de majo laŭ la rusa kalendaro, kaj la 2-an de junio laŭ tiu gregoria.
Fine, post la morto de Zamenhof, venkis la 15-a dicembro, solenata kiel “Zamenhofa tago”.
it.wikipedia.org/wiki/Giorno_di_Zamenhof
eo.wikipedia.org/wiki/Zamenhofa_Tago
​Mi aldonas:
– la kovrilpaĝon de la libro “Homarano” de Aleksander Korĵenkov;
– la kovrilpaĝon de la unua aparta Esperanto-vortaro (Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache / Meza vortaro internacia-germana, 1889); en ĝi la familia nomo de la aŭtoro estas skribita “Samenhof”;
– du bildkartojn, sur kiuj estis aplikitaj la du polaj poŝtmarkoj de 1959 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. Unu montras la naskiĝdomon en Bjalistoko (detruitan dum la dua mondmilito), la alia portreton de Zamenhof, skulptitan de Stanisława Wakulińska.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *