Homoj

Alfred Nobel

La 10-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1896) de la sveda kemiisto kaj filantropo Alfred Nobel (1833-1896)
it.wikipedia.org/wiki/Alfred_Nobel
eo.wikipedia.org/wiki/Alfred_Nobel
inventinto, interalie, de dinamito, kaj elpensinto de la Nobel-Premio.
​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri la biografiaj sciigoj, pludirante nur, ke:
​- Nobel mortis en Italio, en Sanremo, kie li estis aĉetinta kaj rearanĝinta vilaon kun aspekto sufiĉe nekutima, kiu hodiaŭ apartenas al la Provinca Administracio de urbo Imperia. En la vilao, malfermita al la publiko, la Fondaĵo Nobel starigis daŭran ekspozicion, titolitan “Alla Scoperta dell’Ottocento”(Je la malkovro de la deknaŭa jarcento), kiu prezentas la agadon de Nobel en la kadro de la ekonomia evoluo de tiu 19-a jarcento.
Estas elmontrita, interalie, la testamento, per kiu Nobel (kiu havis nek edzinon nek filojn, kaj estis turmentita de la konscienca riproĉo pro la invento de mortiga rimedo) destinis preskaŭ ĉiujn siajn havaĵojn al la kreo de fonduso, kies interezoj utilu por atribui ĉiujare premion al tiuj, kiuj, en la antaŭa jaro, havigis al la homaro la plej grandajn servojn en la kampoj de Fiziko, de Kemio, de Fiziologio aŭ Medicino, de Literaturo kaj de Paco.
​- Al la Premioj antaŭviditaj en la testamento de Nobel aldoniĝis alia, komunuze nomata “Nobel-Premio pri Ekonomiko”, starigita de la “Sveriges Riksbank” (Sveda Regna Banko), en 1969, memore al Alfred Nobel kaj por festi la 300-an datrevenon de la Banko. Pri la starigo kaj la pluteno de ĉi tiu Premio (kiu estas transdonata kune kun la “klasikaj” Premioj), la opinioj estas malkonkordaj
it.wikipedia.org/wiki/Premio_Nobel_per_l%27economia
eo.wikipedia.org/wiki/Nobel-premio_pri_ekonomiko
​Unu el la premiitoj pri Ekonomiko estis (en 1994) la germana esperantisto Reinhard Selten (1930-2016)
it.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Justus_Reginald_Selten
eo.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Selten
– Nobel verkis kaj eldonis tragedion en kvar aktoj, titolitan “Nemesis”, pri Beatrice Cenci, kies ekzempleroj estis preskaŭ tute detruitaj de liaj postvivantoj, kiuj taksis la verkon blasfema (en ĝi, la katolika kulto al Maria estas konsiderata fonto de krimo). En 2003 aperis ĉe Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, dulingva eldono kun titolo “Nemesis/ Nemeza”: la sveda teksto de Nobel, kaj la esperanta traduko de Gunnar Gällmo.
​- Biografio de Nobel, verkita de Ernst Olsson, estis tradukita al Esperanto de Gösta Henriksson, kaj publikigita en 1961 (Malmö, Eldona societo esperanto) kun la titolo “Kredo, floroj, dinamito”
eo.wikipedia.org/wiki/Kredo,_Floroj,_Dinamito
La titolo, unuavide kurioza, ŝuldiĝas al la fakto, ke ĝi prezentas tri famajn svedojn: Sanktan Birgitta (la Fido), la botanikiston Carl von Linné (la Floroj), kaj Alfredon Nobel (la Dinamito).
Recenzo pri la libro aperis en “Esperanto de UEA” 1962-5, p. 96, kaj reklamo en “Esperanto de UEA” 1962-11, tria kovrilpaĝo.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2014 (laŭ skizo de Anna Maria Maresca) pri “Vilao Nobel” en Sanremo, en la serio “La itala arta kaj kultura Riĉaĵo”, kun la du koncernaj specialaj stampoj;
– la kovrilon de la libro “Kredo, floroj, dinamito”;
– svedan poŝtmarkon honore al Alfred Nobel.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *