Homoj

Edoardo Sanguineti

La 9-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1930) de la itala (ĝenova) poeto, verkisto kaj politikisto Edoardo Sanguineti (1930-2010)
it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Sanguineti
​fama pro siaj nekutimaj poeziaĵoj, en kiuj la lingvo estas dissolvita kaj rekunmetita laŭ novaj formoj pere de apudmetoj kaj miksadoj, naskante tekstojn malfacile kompreneblajn kaj malfacile tradukeblajn.
​Mi sendas al Vikipedio por la vivpriskribaj sciigoj kaj la kritika analizo, kaj limiĝas listigi tion, kio pri li ekzistas en Esperanto:
​- Il gatto con gli stivali” (La kato kun la botoj), trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 251;
​- el “Reisebilder”, trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 252;
​- “Kreskas laŭ okulvido”, trad. Carlo Minnaja, en “Enlumas min senlimo”, LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds, 1990, p. 253;
​- el “Scartabello”, 21, trad.. Giulio Cappa, taglibro de la tradukinto, Facebook, 20140504;
​-el “Postkarten”, 24, trad.. Giulio Cappa, taglibro de la tradukinto, Facebook, 20140515.
​Mi transskribas la tekston en la itala kaj en Esperanto de la ero el “Scartabello” (konservita en la aparta originala grafika aspekto), dankante la tradukinton Giulio Cappa pro la rajtigo publikigi lian version.
​Mi aldonas portreton de la poeto, el kiu oni povas kompreni, kial li estis moknomata “Nasone” (Nazego).


SCARTABELLO
XLVII poesie, 1980

21.

mi sono riadattato gli occhiali (che la patente, a me, rende obbligati, ormai),
in un paio solo di giorni: vedo tutto più netto: (ma niente mi è, per questo,
diventato migliore, in verità: un semaforo è sempre un semaforo, un marciapiede
è un marciapiede: e io sono sempre io, così):
(quanto al doloroso senso di capogiro,
vaticinato, con l’emicrania, da un Istituto Ottico di corso Buenos Aires, al
quale
mi sono rivolto, questa volta, l’ho sperimentato e superato: (l’oculista
affermava che, con il tempo, io mi ero costruito una mia rappresentazione arbitraria
della realtà, adesso destinata, con le lenti, a sfasciarsi di colpo):
(e ho potuto
sperare, per un attimo, di potermi rifare, a poco prezzo, una vita e una vista):

Edoardo Sanguineti

21.

mi rekutimiĝis al la okulvitroj (kiujn la ŝoforpermeso, al mi, trudas, jam),
en nur kelkaj tagoj: mi vidas ĉion pli nete: (sed nenio al mi, tial,
plibeliĝis, verdire: semaforo plu semaforas, trotuaro
trotuaras: kaj mi plu mias, jen):
(kaj tiun doloran senton de vertiĝo,
aŭguritan, kune kun migreno, de Optika Instituto en la aleo Bonaero, al
kiu
mi turniĝis, ĉi-foje, ĝin mi spertis kaj superis): (la okulkuracisto
asertis, ke, dum la tempo, mi konstruis mian propran arbitran
ideon de la realo, nun destinitan, pro la lensoj, al subita frakasiĝo):
(kaj mi povis
esperi, dum momento, ke eblos al mi refari, malmultekoste, kaj vivon kaj vidon):

Edoardo Sanguineti, trad. Giulio Cappa
(taglibro de la tradukinto, Facebook 20140504)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *