Homoj

August von Platen

La 5-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1835) de la germana poeto kaj dramverkisto August von Platen-Hallermünde (1796-1835), konata kiel August von Platen
it.wikipedia.org/wiki/August_von_Platen-Hallerm%C3%BCnde
Li travivis en Italio multajn jarojn el sia mallonga vivo (li mortis je 39 jaroj, en Sirakuzo).
En Italio li estas konata nur pro la traduko al la itala, farita de Giosuè Carducci
eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci
eo.wikipedia.org/wiki/Giosu%C3%A8_Carducci
de unu lia poeziaĵo (“Das Grab im Busento” – La tombo en Busento), kiu rakontas la legendon de la tombo de la reĝo de Vizigotoj Alariko
it.wikipedia.org/wiki/Alarico_I
eo.wikipedia.org/wiki/Alariko_la_1-a
mortinta en Kalabrio (suda Italio) apud Kozenco post la prirabado de Romo (410), kiu laŭdire estis sepultita de la siaj (kune kun sia trezoro) en la rivero Busento, unue devojigita kaj poste rekondukita al la origina riverujo, kun la celo kaŝi la lokon de sepultado kaj eviti ĝian malsanktigon.
La tombo neniam estis retrovita; provis serĉi ĝin eĉ Adolf Hitler, kiu sendis senutile sciencan ekspedicion (sub la gvido de Heinrich Himmler), kun la espero reakiri la tombon de la “germana” reĝo, kiu humiligis la Roman Imperion.
Mi transskribas la poeziaĵon, en la germana, en la itala kaj en la Esperanta versio de Leopold Kitzler.
En Esperanto ekzistas ankaŭ la traduko de alia poeziaĵo de von Platen, “Tristan” (Kálmán Kalocsay, Tutmonda Sonoro, HEA Budapest 1981, p. 390).
Mi aldonas:
​- la bildon de la monumento al von Platen, en la naskiĝurbo Hallermünde, el malnova bildkarto;
​- italan poŝtan stampon de 1977 pro filatela ekspozicio en Kozenco, kun la portreto de Alariko.


DAS GRAB IM BUSENTO

Nächtlich am Busento lispeln, bei Cosenza, dumpfe Lieder,
aus den Wassern schallt es Antwort, und in Wirbeln klingt es wider!

Und den Fluß hinauf, hinunter, ziehn die Schatten tapfrer Goten,
die den Alarich beweinen, ihres Volkes besten Toten.

Allzufrüh und fern der Heimat mußten hier sie ihn begraben,
während noch die Jugendlocken seine Schulter blond umgaben.

Und am Ufer des Busento reihten sie sich um die Wette,
um die Strömung abzuleiten, gruben sie ein frisches Bette.

In der wogenleeren Höhlung wühlten sie empor die Erde,
senkten tief hinein den Leichnam, mit der Rüstung, auf dem Pferde.

Deckten dann mit Erde wieder ihn und seine stolze Habe,
daß die hohen Stromgewächse wüchsen aus dem Heldengrabe.

Abgelenkt zum zweiten Male, ward der Fluß herbeigezogen:
mächtig in ihr altes Bette schäumten die Busentowogen.

Und es sang ein Chor von Männern: Schlaf in deinen Heldenehren!
keines Römers schnöde Habsucht soll dir je dein Grab versehren!

Sangen’s, und die Lobgesänge tönten fort im Gotenheere;
wälze sie, Busentowelle, wälze sie von Meer zu Meere!

August von Platen

LA TOMBA NEL BUSENTO

Cupi a notte canti suonano
da Cosenza su ‘l Busento,
cupo il fiume gli rimormora
dal suo gorgo sonnolento.

Su e giù pel fiume passano
e ripassano ombre lente:
Alarico i Goti piangono,
il gran morto di lor gente.

Ahi sì presto e da la patria
così lungi avrà il riposo,
mentre ancor bionda per gli omeri
va la chioma al poderoso!

Del Busento ecco si schierano
su le sponde i Goti a prova,
e dal corso usato il piegano
dischiudendo una via nuova.

Dove l’onde pria muggivano,
cavan, cavano la terra;
e profondo il corpo calano,
a cavallo, armato in guerra.

Lui di terra anche ricoprono
e gli arnesi d’or lucenti;
de l’eroe crescan su l’umida
fossa l’erbe de i torrenti!

Poi ridotto ai noti tramiti,
il Busento lasciò l’onde
per l’antico letto valide
spumeggiar tra le due sponde.

Cantò allora un coro d’uomini:
“Dormi, o re, nella tua gloria!
Man romana mai non violi
la tua tomba e la memoria!”

Cantò, e lungo il canto udivasi
per le schiere gote errare:
recal tu, Busento rapido,
recal tu da mare a mare.

August von Platen, trad. Giosuè Carducci

LA TOMBO EN BUSENTO

Strangaj kantoj ĉe l’ Busento,
ĉe Cosenza, nokte sonas;
jen respondo el la ondoj,
kaj turnakvoj ĝin redonas.

Ĉe l’ rivero, tien, reen,
Gotoj migras kun doloro,
priplorante Alarikon,
la plej grandan en la gloro.

Ho, tro frue, en fremdlando
lin fatalo entombigis,
dum junulaj, blondaj haroj
liajn ŝultrojn enkadrigis.

Ĉe la bordoj de l’ Busento
klopodante ili staris
flankenigi la riveron,
defluejon novan faris.

Nun elfosis grandan tombon
sekigita en la valo
kaj enmetis la mortinton,
kun armiloj sur ĉevalo.

Poste kovris lin per tero,
lin kun lia posedaĵo;
por ke kresku sur la tombo
ŝveliĝante la fluaĵo.

Nun revenis la rivero
deturnita duan fojon;
ŝaŭmis la Busentaj ondoj,
sekvis la malnovan vojon.

Kaj en ĥoro viroj kantis:
“Dormu vi en heroeco!
Kaj neniam malhonoru
vin fremdlanda avideco!”.

Kantis; kaj ilia kanto
resonadis tra Gotaro;
portu ĝin, Busenta ondo,
portu ĝin de mar’ al maro!

August von Platen, trad. Leopold Kitzler
(el “Konkordo – organo de sudslavaj esperantistoj” januaro 1925)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *