Homoj

Rainer Maria Rilke

La 4-an de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1875) de la aŭstria poeto kaj dramisto, laŭ ĉeĥa deveno sed germanlingva, René Rilke, konata kun la nomo Rainer Maria Rilke (1875-1926)
it.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke
eo.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke
​konsiderata la plej granda moderna germanlingva poeto, fama precipe pro la poemkolektoj “Duineser Elegien” (Duinaj Elegioj) – rilatantaj al liaj plurfojaj restadoj ĉe la kastelo de Duino (Devin en la slovena, Tybein en la germana) apud Triesto, kie ankoraŭ ekzistas pado havanta lian nomon – kaj “Die Sonetten an Orpheus” (Sonetoj al Orfeo).
​Li vojaĝis multege, aparte en iu Eŭropo kun landlimoj ankoraŭ ne bone difinitaj, neniam ligante sin stabile al iu loko (en siaj lastaj vivojaroj, li eĉ vivis kiel elmigrinto); tial, konstanta trajto de lia verkaro estas la sento de manko de patrolando kaj de la fundamentaj certecoj de la vivo.
​Kiam, en 1919, la Aŭstria Imperio dissolviĝis, Rilke fariĝis senpatrujano; li devis akcepti ĉeĥoslovakan pasporton, sed ekloĝis en Svislando, kie li mortis kaj estas entombigita.
​Mi sendas, por la vivpriskribaj sciigoj al la paĝoj de Vikipedio (estas neeble resumi mallonge iun vivon densan je spertoj, interkonoj kaj vojaĝoj); cetere, la poezio de Rilke, proksima al tiu simbolisma de Emile Verhaeren

Emile Verhaeren


kaj influita de la penso de Friedrich Nietzsche, de Lev Tolstoj kaj de Franz Kafka
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/tag/franz-kafka/
​estas ofte malfacile komprenebla).
Mi limiĝas, do, indiki tion, kio de Rilke kaj pri Rilke troviĝas en Esperanto, ankaŭ kompletigante la menciojn de Vikipedio:
– “Vorfrühling; Herbsttag; Der Panther; Liebeslied” (Printempiĝo; Aŭtuna tago; La pantero; Amkanto”, trad. Guido Holz, en Übertragungen = Transkondukoj, Messkirch, Gmeiner, 1988, p. 83-86;
– “Die Weise von Liebe und Tod des Cornets Christoph Rilke (La kanto pri amo kaj morto de la flagisto Kristof Rilke), trad. Josef Mader, Wien, Klag, 1993;
​- “Die Weise von Liebe und Tod des Cornets Christoph Rilke (La kanto de Amo kaj Morto de la Standardisto Kristoforo Rilke), trad. Ramón Rius Santamaria, 2004
www.angelfire.com/falcon/ramonrius/lit_rilke_korneto.htm
– “Duineser Elegien (Duinaj Elegioj), la unuaj tri Elegioj, trad. Vilhelmo Lutermano (Wilhelm Luttermann) vlutermano.free.fr/rilko.html
​- Advent (Advent’), trad. Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff)
argiope.poezio.net/version?poem-id=98&version-id=196,197&order=title
– Aber lieber Herrr…” (Sed kara sinjoro…), trad. Cezar (Hans-Georg Kaiser), 2004
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/cezarpoezio/sed_kara_sinjoro.html
​- “Briefe an einen jungen Dichter” (Leteroj al juna poeto), trad. A. Münz, revizio de Kálmán Kalocsay, Literatura Mondo, Budapest, 1934 (recenzoj en “Literatura Mondo”- literatura aldono 1935, p. 46-48 kaj en “Esperanto de UEA” 1936-3, p. 46);
– “Der Tod der Geliebten” (La morto de la amatino), trad. Hilda Dresen, Literatura Mondo 1937-1, p. 13;
– “Liebeslied” (Amkanto), trad. Hilda Dresen, Literatura Mondo 1937-1, p. 13;
– “Aus einem April” (El iu aprilo), trad. Hilda Dresen, Literatura Mondo 1937-1, p. 13;
– eroj de Rilke troviĝas en la volumo de Rikardo Ŝulco (Richard Schulz) “La viro en la luno. Legolibro”, Paderborn, Esperanto-Centro, 1994 (recenzo de Renato Corsetti en “L’Esperanto” 1994-7, p. 12)
Mi transskribas artkolon de Radio Roma-Esperanto pri la Adriatika Kolegio de la Unuiĝinta Mondo, nuntempe gastigita en la kastelo de Duino, kaj artikoleton el “L’Esperanto” 1999-3, p.15.
Mi aldonas:
– la aŭstrian poŝtmarkon de 1976 pro la kvindeka datreveno de la morto de Rilke (poŝtmarkoj honore al li estis eldonitaj ankaŭ de Svislando en 1979 kaj de Germanio en 2000);
– la kovrilon kaj p. 76 de la gvidlibro en Esperanto “Triesto inter Karsto kaj maro”, eldonita en 2013 de la Triesta Esperanto-Asocio (TEA), kun la prezento de la “Pado Rilke”.


RADIO ROMA – ESPERANTO
5.6.1982
KOLEGIO EN DUINO
Teksto de Nicolò Carandina, traduko de Antonio De Salvo

Ekde venonta septembro 1982.a, la kastelo de Duino, krute super la maro apud Triesto, fariĝos kolegio, kiu gastigos geknabojn el la tuta mondo, por edukaj kursoj en la jarduo tuj antaŭ la Universitato. Ekzistas jam kvin tiaj kolegioj (en Kimrio/ Britio, en Singapuro, en Kanado, en Sudafriko kaj en Novmeksikio/ Usono); sed tiu de Duino estos la unua sur la eŭropa kontinento. Ĝi nomigos “Adriatika Kolegio de la Unuiĝinta Mondo”.
La kolegio gastigos junajn stipendiulojn el tuta Eŭropo (la italoj estos 35), inkluzive Finnlandon, Sovetunion, Hungarion, Rumanion kaj Jugoslavion; krome, kelkaj gejunuloj venos el norda kaj suda Ameriko, el Mezoriento, el Malproksima Azio, kaj kelkaj estos elektitaj inter la rifuĝintoj prizorgataj de Unuiĝintaj Nacioj.
Tute aparta realaĵo, la Kolegioj de la Unuiĝinta Mondo proponas, samtempe, lernejan studadon kaj ampleksan programon de agadoj, kiuj stimulas la iniciatemon kaj la socian respondecon. Alivorte, la geknaboj sin metas je la servo de la proksimulo, por plibonigi la sociajn strukturojn kaj la kulturan nivelon.
La kolegio liveras studtitolon, la internacian bakalaŭrecon, kiu malfermas la pordojn de la Universitatoj de la tuta mondo (tiucela leĝo ebligos tion ankaŭ en Italio).
La studplano antaŭvidas ĝeneralan kaj elekteblan kleriĝon, kun specialiĝo en tri fakoj elektitaj de la gejunuloj mem. La studoj devas ampleksi almenaŭ ses fakojn, nome la patrinan lingvon kaj literaturon, unu fremdan lingvon, matematikon, natursciencojn, humanajn studojn, arton kaj muzikon. Krome, ĉiu studento devas sekvi aldonan lernofakon pri internaciaj problemoj kaj kurson pri “teorio de la kono”.
En la kolegio de Duino oni parolos la anglan kaj la italan, kaj oni studos la francan, la hispanan, la germanan, la rusan kaj la slovenan (en Duino ekzistas forta slovena minoritato).
La stipendioj estas proponitaj de publikaj kaj privataj instancoj; la Regiono Friulo-Julia Venetio (kie situas Duino) donacos dek tiajn stipendiojn, en unuopa valoro de 20 milionoj da italai liroj.
La ideo starigi en la kastelo de Duino ĉi tiun kolegion (kiu havas tipe britan karakteron) datumas de antaŭ proksimume dek jaroj; lanĉita de Lordo Mountbatten, interkonsente kun la Princo Torre e Tasso “sinjoro de Duino”, ĝi estis alprenita, antaŭ nelonge, de la Princo de Kimrio, kiu parolis pri ĝi al la itala Prezidento Pertini. En mallonga tempo, oni realigis la premisojn por vivigi ĉi tiun renkontiĝejon por la geknaboj de ĉiuj kontinentoj.

“L’Esperanto” 1993-3, p. 15:
Dum la 31-a “Semajno de Internacia Amikeco” (februaro 1993), okazis anglalingva prelego fare de Anna Loewenstein Corsetti dum la studenta programo FOCUS ĉe la “Kolegio de la Unuigita Mondo” de Adriatiko, lokita en Duino (Triesto), danke al la kunlaboro kun norvega junulo (esperantisto) kiu studas ĉe la Kolegio. Bedaŭrinde la partopreno ne estis amasa kiel ni esperis, sed ni bone semis …

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *