Homoj

Antonio Segni

La 1-an de decembro estas la datreveno de la morto (en 1972) de la itala (sardinia) juristo kaj kristandemokrata politikisto Antonio Segni (1891-1972)
it.wikipedia.org/wiki/Antonio_Segni
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
plurfoje Ĉefministro, Ministro ĉe pluraj Ministerioj (Agrikulturo kaj Arbaregoj, Publika Instruado, Defendo, Internaj Aferoj, Eksterlandaj Aferoj), kaj Prezidanto de la Itala Respubliko dum du jaroj kaj duono (de la 6-a de majo 1962 ĝis la 6-a de decembro 1964, kiam li devis eksiĝi pro seriozaj sanproblemoj).
​Kiel Ministro pri Publika Instruado, li ĉeestis la inaŭguron de la Itala Kongreso de Esperanto de Pisa (1951), kaj eldonis cirkuleron kiu rajtigis la instruadon de Esperanto en la italaj lernejoj; en 1954 li ĉeestis la inaŭguron de la Itala Kongreso de Esperanto de Sassari; kaj en 1959, kiel Ĉefministro, li varme aliĝis al la internacia Komitato por la celebrado de la jarcenta datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.
​Mi transskribas la tekston de la cirkulero Segni, kaj aldonas:
​- la frontpaĝon de “L’Esperanto” 1951-11/12;
– paĝon 1 de “L’Esperanto” 1952-13, kun la cirkulero Segni.


Prot. N. 12411 – Gab.
Roma 21 febbraio 1952

OGGETTO: CORSI di lingua Esperanto.

AI PROVVEDITORI AGLI STUDI

Questo Ministero, compreso della utilità ed interesse che possono derivare dalla conoscenza e dalla diffusione dell’Esperanto, ritiene che debba esserne favorito lo studio in quei centri, almeno, ove si trovino già elementi idonei ad impartire detto insegnamento.
Ai fini pertanto, di facilitare la conoscenza di tale lingua sussidiaria, questo Ministero non ha nulla in contrario a che vengano incoraggiate iniziative intese a promuovere lo studio dell’Esperanto, con la concessione, anche, dell’uso di aule scolastiche per la istituzione di corsi.
Si avverte con l’occasione che, per le modalità tecniche dell’insegnamento, le autorità scolastiche potranno prendere opportuni contatti con l’Istituto Italiano di Esperanto – Firenze, Via de’ Neri 6, o con i rappresentanti locali di detto Centro di Studi.
Si pregano le SS. LL. di voler tenere informato questo Ministero, a suo tempo, dell’esito che i suddetti corsi abbiano ottenuto.
Il Ministro Segni

(Neoficiala traduko)
Prot. N. 12411 – Gab.
Romo la 21-an de februaro 1952

TERMO: Kursoj de lingvo Esperanto.

AL LA PROVINCAJ STUDESTROJ

Ĉi tiu Ministerio, konsciante pri la utileco kaj intereso kiuj povas deveni de la kono kaj disvastigo de Esperanto, opinias, ke devas esti favorata ĝia studo en tiuj centroj, minimume, kie jam troviĝas elementoj taŭgaj por doni la diritan instruon.
Kun la celo, do, faciligi la konon de tiu helpa lingvo, ĉi tiu Ministerio neniel kontraŭas, ke estu kuraĝigataj iniciatoj celantaj akceli la studon de Esperanto, per la konsento, ankaŭ, de la utiligo de lernoĉambroj por la starigo de kursoj.
Oni atentigas, ĉi-okaze, ke pri la teknikaj manieroj de la instruado, la lernejaj instancoj povos starigi taŭgajn kontaktojn kun la Itala Instituto de Esperanto – Florenco, Strato de’ Neri 6, aŭ kun la lokaj reprezentantoj de la dirita Studo-Centro.
Oni petas Liajn Moŝtojn konstante informi ĉi tiun Ministerion, siatempe, pri la rezultatoj atingitaj de la diritaj kursoj.
La Ministro Segni

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *