Eventoj

Tertremo de Hirpinio

La 23-an de novembro 1980 katastrofa tertremo skuegis sudan Italion (sed estis perceptita en tuta Italio, de Triesto ĝis Sicilio): ĝi estas konata kiel “tertremo de Hirpinio” (provincoj Avellino kaj Salerno), sed ĝi trafis ankaŭ Bazilikaton (provinco Potenza) it.wikipedia.org/wiki/Terremoto_dell%27Irpinia_del_1980 kaŭzante 2.914 mortintojn, 8.848 vunditojn, la detruon aŭ la difekton de 362.000 loĝejoj. Mi transskribas artikolon… Legu plu Tertremo de Hirpinio

Homoj

Pier Maria Rosso di San Secondo

La 22-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1956) de la itala (sicilia) dramverkisto Pier Maria Rosso di San Secondo (1887-1956) it.wikipedia.org/wiki/Pier_Maria_Rosso_di_San_Secondo (ne ekzistas pri li vikipedia paĝo en Esperanto), ​konata precipe pro la verkoj “Marionette, che passione!” (Marionetoj, kia pasio!) kaj “Tra vestiti che ballano” (Inter vestoj, kiuj dancas). ​Li havis,… Legu plu Pier Maria Rosso di San Secondo

Homoj

Ivan Krilov

La 21-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1844) de la rusa verkisto kaj komediisto Ivan Andreevič Krylov (skribita ankaŭ Krilov) it.wikipedia.org/wiki/Ivan_Andreevi%C4%8D_Krylov eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Krilov fama precipe kiel aŭtoro de fabloj. ​Mi sendas pri la biografiaj sciigoj al Vikipedio, kaj limiĝas diri, ke en Esperanto ekzistas tri eldonoj de liaj fabloj, el kiuj du… Legu plu Ivan Krilov

Homoj

Leonardo Sciascia

La 20-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1989) de la itala (sicilia) verkisto, ĵurnalisto, eseisto, politikisto kaj poeto Leonardo Sciascia (1921-1989) it.wikipedia.org/wiki/Leonardo_Sciascia (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto) akravida observanto de la sicilia realo kaj, pli ĝenerale, kritikisto de la itala socio. La volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello… Legu plu Leonardo Sciascia

Homoj

Mihály Vörösmarty

La 19-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1800) de la hungara poeto, patrioto kaj politikisto Mihály Vörösmarty (1800-1855) it.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_V%C3%B6r%C3%B6smarty eo.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_V%C3%B6r%C3%B6smarty ​fama precipe pro la patriota poeziaĵo “Szózat” (Proklamo), kiu, muzikigita de Béni Egressy, fariĝis iaspeca nacia himno, kantata ĉe la fino de la oficialaj ceremonioj. ​En Esperanto aperis la traduko de… Legu plu Mihály Vörösmarty

Homoj

Ernesto Tagliaferri

La 18-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1889) de la itala (napola) muzikisto Ernesto Tagliaferri it.wikipedia.org/wiki/Ernesto_Tagliaferri ​(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), aŭtoro de la muziko de kelkaj el la plej belaj napolaj kanzonj, el kiuj kvar estis tradukitaj al Esperanto: “Piscatore ‘e Pusilleco” (Fiŝkaptisto el Pozilipo), “Passione” (Pasio),… Legu plu Ernesto Tagliaferri

Lokoj

Sueza kanalo

La 17-an de novembro estas la datreveno de la inaŭguro (en 1869) de la moderna Sueza Kanalo it.wikipedia.org/wiki/Canale_di_Suez eo.wikipedia.org/wiki/Sueza_Kanalo ​Mi sendas al Vikipedio kiom koncernas ĝian historion, antikvan, modernan kaj ĵusan (tamen: en 2015 la Kanalo estis duobligita, sed la Vikipedia paĝo en Esperanto estis redaktita en aprilo 2015, kaj do ĝi ne raportas pri… Legu plu Sueza kanalo