Homoj

Beniamino Gigli

La 30-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1957) de la itala tenoro Beniamino Gigli (1890-1957)
it.wikipedia.org/wiki/Beniamino_Gigli
​(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
​Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio koncerne la vivpriskribajn donitaĵojn, kaj sciigas, ke du kanzonoj de li sukcesigitaj (“Mamma” – Panjo kaj “Non ti scordar di me” – Ne forgesu min) estis tradukitaj al Esperanto.
​Mi transskribas la du versiojn en Esperanto de “Mamma” (de Luigi Minnaja, kaj de Giuseppe Castelli); por la itala teksto, kaj la interpreto de Beniamino Gigli:
www.italianissima.info/testi/mamma.htm

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2007 pro la kvindeka datreveno de la morto de Beniamino Gigli, kun la koncerna speciala stampo.


PANJO
Vortoj de Bixio Cherubini, muziko de Cesare Andrea Bixio
Trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/tradicia.html#PANJO

Panjo, mi estas feliĉa
ĉar mi revenas al vi…
Tiu ĉi tago fariĝas
plej bela tago por mi!
Panjo, mi estas feliĉa…
Kial foresti de vi?

REFRENO
Panjo…
Sole por vi mia kanzon’ parolas…
Panjo…
De nun kun mi, ne restos vi plu sola!
Kiom mi vin amegas…
tia parol’ de adoro
el fund’ venanta de l’ koro
eble ne sonas nun plu…
Panjo…
Mia kanzon’ plej bela estas vi nur!
Vi mia vivo,
kaj dum la vivo mi ne lasos vin plu!

Sentas mi manon tremantan
serĉi la buklojn el or’…
Sentas mi… voĉ’ al mi mankas,
la lulokanton jam for…
kaj vian kapon nun blankan
mi volas premi ĉe l’ kor’!…

REFRENO
Panjo… ne plu!

PANJO
Vortoj de Bixio Cherubini, muziko de Cesare Andrea Bixio
trad. Giuseppe Castelli

Panjo, tiomas plezuro
pro la reveno al vi.
Finiĝis jam la sopiro:
plej bela revo por mi.
Panjo, tiomas plezuro;
sen vi sensencas la viv’.

Panjo, sole por vi flugadas mia kanto!
Panjo, por vi mi kantas eĉ en Esperanto!
Mi amas vin treege! Tiu ĉi frazo senpera
venas de koro sincera,
malgraŭ la moda forflu’…
Panjo! Vi restas mia kant’ plej plena je ĝu’;
vi estas vivo kaj dum la vivo ni disiĝos ne plu.

Via man’ treme karesas
mian buklaron el or’.
Lulkanton mi ne forgesas
el tiu bebaĝa hor’
kaj vian kapon ne ĉesas
premi ameme ĉe l’ kor’…

Panjo, sole por vi flugadas mia kanto!
Panjo, por vi mi kantas eĉ en esperanto!
Mi amas vin treege! Tiu ĉi frazo senpera
venas de koro sincera,
malgraŭ la moda forflu’…
Panjo! Vi restas mia kant’ plej plena je ĝu’;
vi estas vivo kaj dum la vivo ni disiĝos ne plu.

Panjo, ne plu!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *