Homoj

Carlo Levi

La 29-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo de la itala (torina) verkisto kaj politikisto laŭ hebrea deveno Carlo Levi (1902-1975)
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Levi
eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Levi
​Kontraŭfaŝisto, en 1935 li estis relegaciita unue en Grassano kaj poste en Aliano, malgrandaj vilaĝoj de Bazilikato (kiu tiam estis nomata Lukanio, kaj estis en tre postiĝintaj soci-ekonomiaj kondiĉoj). Liberigita en majo 1936 danke al la amnestio havigita okaze de la itala konkero de Abisenujo,

Nigrulineto


li migris al Francio; reveninte al Italio en 1941, li estis denove arestita, kaj enprizonigita ĝis la falo de faŝismo en 1943. De 1963 ĝis 1972 li estis Senatano, elektita en la listoj de la komunista partio. Laŭ lia deziro (li estis promesinta reiri al la lokoj de la iama relegacio), li estas entombigita en Aliano.
​La sperto de la relegacio en Bazilikato estas rakontita en la romano “Cristo si è fermato ad Eboli” (Kristo haltis en Eboli), publikigita en 1945: la titolo intencis diri, ke la civilizo ne estis preteririnta la urbeton Eboli,
it.wikipedia.org/wiki/Eboli
eo.wikipedia.org/wiki/Eboli
tuj norde de Bazilikato.
Aliaj verkoj: “Le parole sono pietre – Vortoj estas ŝtonoj” (1955), pri la sociaj problemoj de Sicilio, kaj “Il futuro ha un cuore antico – La estonto havas antikvan koron” (1956).
Eltiraĵo el “Cristo si è fermato ad Eboli” (Kristo haltis en Eboli), tradukita al Esperanto de Umberto Broccatelli, aperis en “L’Esperanto” 1999-2, p. 4-6; en “La Kancerkliniko” 1980-15 estas artikolo pri la samnoma filmo tirita el la romano it.wikipedia.org/wiki/Cristo_si_%C3%A8_fermato_a_Eboli_(film)
​kaj ĉi-jare, okaze de la Itala Kongreso de Esperanto (kiu disvolviĝis en Heraclea-Policoro, en iu Bazilikato rimarkinde pliboniĝinta), aperis la volumo “Lukana Antologio”, zorge de Carlo Minnaja, en kiu enestas alia eltiraĵo el “Cristo si è fermato ad Eboli”, tradukita de Paola Tosato.
​Mi aldonas la kovrilon de la “Lukana Antologio”, la kovrilon de “L’Esperanto” 1992-2, kaj la artikolon de “La Kancerkliniko”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *