Homoj

Spinoza

La 24-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1632) de la nederlanda filozofo (judo laŭ portugala deveno) Baruch Spinoza (1632-1677)
it.wikipedia.org/wiki/Baruch_Spinoza
eo.wikipedia.org/wiki/Baru%C4%A5_Spinozo
(en latino, Benedictus de Spinoza; en la portugala, Bento de Espinosa; en la hispana kaj en la nederlanda, Benedicto De Espinoza; en Esperanto, Benedikto Spinozo).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio koncerne la biografiajn sciigojn kaj la prezenton de lia penso, kaj limiĝas atentigi pri bonega listo, prilaborita de Ralph Dumain:
autodidactproject.org/bib/spinoza9-esp1.html
de eseoj pri Spinoza (kaj la traduko de poeziaĵo de Jorge Luis Borges
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/24/jorge-luis-borges/ ) en Esperanto.
​Aldone al tiu listo, mi transskribas mallongan prozaĵon de Albert Goodheir (el “L’Esperanto” 1974-10, p. 10-11), kiu en 1973 ricevis laŭdan mencion en konkurso de la literatura rondo “La Patrolo” (fariĝinta poste “Literatura Foiro”). Por kompreni la rakonton, oni memoru, ke por vivteni sin Spinoza fabrikadis lensojn.
​Mi aldonas la bildon (el malnova karto) de la domo de Spinoza en Rijnsburg apud Leiden, kiu nun fariĝis muzeo.


LA FILOZOFO

Hieraŭ alvenis du sinjoroj, unu el kiuj parolis la nederlandan lingvon kun stranga akĉento, kaj demandis, kion mia edzo kaj mi memoras pri sinjoro Spinoza, kiu loĝis en nia domo dum ses jaroj. Johano, kiu estas farbisto, forestis por labori, kaj la nederlanda sinjoro demandis multajn aferojn, pri kiuj mi ne scias. Ankaŭ mi ne ŝatas diri multon al nekonatoj, ĉar sinjoro Spinoza, kiu estis la plej bonkora kaj afabla el ĉiuj homoj, havis multajn malamikojn. Vespere mia edzo diris: «Kial vi ne skribas, kion vi memoras, Maria, se vi havos tempon post la domlaboro? Tiam la amikoj de sinjoro Spinoza povos legi ĝin». Jes, kial ne? Mi malofte skribis dum mia vivo, sed mi iris al la lernejo kiel ĉiuj geknaboj en nia strato. Do mi provas, kion mi povos fari.
Sinjoro Spinoza alvenis ĉe nin en Hago en la jaro 1671a, kaj ni sciis malmulte pri li, krom ke li estas judo el Amsterdamo, sed la aliaj judoj forpelis lin kaj metis sur lin teruran malbenon el la Biblio, ke ursoj manĝu lin kiel la knabojn, kiuj mokis la profeton Eliŝa. Bonŝance nenio okazis. Tiuj judoj antaŭ nelonge rifuĝis el Portugalujo; eble ili ne sciis, ke ne estas ursoj en nia lando.
Sinjoro Spinoza estis trankvila homo, kiu vestis sin nigre kun blanka puntkolumo. Li poluris lensojn dum la tago, kaj studis kaj skribis dum granda parto de la nokto. Mi purigadis lian ĉambron, kaj iufoje li petis min lasi la araneaĵojn, ĉar li ŝatas rigardi la araneon dum muŝkaptado. Mi faris tion, kvankam kontraŭvole. Ofte li ricevis vizitantojn kaj longe parolis kun ili. Plurfoje mi renkontis sinjoron Johano De Witt, kiu estis la ĉefa persono en la respubliko. Li ĉiam venis vespere post sia laboro, kaj neniu venis kun li krom lia maljuna servisto, kiu portis torĉon.
Mi neniam komprenis, kial tiom da homoj diris, ke sinjoro Spinoza estas malbonulo kaj ateisto, ĉar li ofte parolis al ni pri Dio. Dimanĉe, post kiam ni revenis de la diservo, li kutime venis en nian ĉambron por trinki glason da vino kun Johano, kiu legis kelkajn librojn kaj estas sufiĉe klera homo por farbisto. Ni rakontis al li, kion la pastro diris, kaj kiam la prediko estis malfacila li bele klarigis ĝin. Mi komencis pensi: eble sinjoro Spinoza scias pri Dio pli ol la pastro. Iun dimanĉon mi kuraĝis demandi lin: «Sinjoro, ĉu vi pensas, ke mi savos mian animon per mia religio? Estas tiom da sektoj nuntempe, oni ne scias, kion kredi». «Ne maltrankviliĝu, sinjorino Van der Spijck», li diris. «Sendube vi savos vian animon, se vi vivas trankvile kaj devote kaj ne enmiksiĝas en kvereloj».
Li estis ne longe ĉe ni kiam alvenis 1672a, la «terura jaro» en kiu la malamikoj preskaŭ detruis la respublikon. Sinjoro De Witt volis pacon, ĉar milito pligrandigus la potencon de la princo de Oranĝo, la ĉefo de la armeo, kaj farus lin kvazaŭ reĝon. Sed sinjoro De Witt estis honesta, li pensis, ke aliaj regantoj estas same tiaj, do oni perfidis lin. Li faris pakton kun la reĝo de Francujo, ke oni ne atakos unu la alian, sed tiu reĝo sekrete donis monon al angloj kaj germanoj. Kune ili komencis militon kontraŭ ni kaj baldaŭ okupis duonon de la lando.
Kelkaj pastroj diris, ke Dio punas nin, ĉar nia ĉefo havas tiajn sendiajn amikojn kiel Spinoza. Oni kulpigis sinjoron De Witt pro la malvenkoj kaj diris, ke la francoj subaĉetis lin. Li devis rezigni la oficon. Tiu​ kanajlo akuzis Kornelion De Witt, lian fraton, pri komploto kontraŭ la princo. Oni arestis Kornelion kaj torturis lin, sed​ li konfesis nenion kaj ne troviĝis pruvoj, do oni devis liberigi lin. Post la torturo li devis resti en lito, kaj lia frato venis viziti lin.
Tiun vesperon, kiam mia edzo envenis, mi vidis, ke io terura okazis. Li apenaŭ povis paroli.
«Oni murdis Johanon De Witt kaj lian fraton. Homamaso invadis la domon, tiris la du fratojn en la straton kaj tie distranĉis kaj dishakis ilin. La nudajn korpojn oni metis sur pendigilon».
Mi preskaŭ ne povis kredi, ke tia fiago okazis en nia lando, en nia urbo. Ĉu la homoj freneziĝis? Mia edzo iris al la ĉambro de sinjoro Spinoza por averti lin ne eliri.
Sed baldaŭ ni aŭdis lin malsupreniri. Li havis skribitan paperon en la mano. Mi apenaŭ rekonis lin. Kutime li havis la palan koloron de la sudanoj, sed tiam li estis ruĝvizaĝa kaj liaj okuloj flamis.
«Sinjoro, kion vi intencas fari? Kion vi skribis sur tiu papero? Ĉu ĝi estas latina»?
«Ĝi estas proklamo: ultimi barbarorum, la plej ekstremaj barbaroj. Mi najlos ĝin sur la pordo de la Granda Preĝejo. Tie la pastro predikis kontraŭ Johano De Witt kaj kaŭzis la murdon».
«En la nomo de Dio, sinjoro, ne faru tion. Oni murdos vin». Sed li jam iris al la pordo. Mia edzo estis tie antaŭ li, ŝlosis la pordon kaj metis la ŝlosilon en sian poŝon.
«Sinjoro Spinoza,» mi diris, «ĉu vi memoras, kion vi diris al mi? Oni ne enmiksiĝu en kvereloj».
Li haltis kaj rigardis min. Lia vizaĝo ŝanĝiĝis, la koloro malaperis. Preskaŭ ŝajnis, ke li ridetas.
«Vi pravas, sinjorino Van del Spijck. Kion valoras saĝo, se emocio faras nin malsaĝuloj?». Li reiris al sia ĉambro.
Li estis ĉe ni nur kvin jarojn pli, ĉar li havis ftizon. La polurado de vitro malutilis al liaj pulmoj. Krom tiu sola fojo, mi neniam vidis lin perdi paciencon. Li estis la plej saĝa homo, kiun mi konis.
Sed mi ŝatas, ke li indignis kaj koleris, kiam oni murdis lian amikon. Li estis homa.
Albert Goodlheir
(laŭda mencio por Originala Prozo en Patrolkonkurso 1973ª)
(“L’Esperanto” 1974-10, p. 10-11)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *