Homoj

Pier Maria Rosso di San Secondo

La 22-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1956) de la itala (sicilia) dramverkisto Pier Maria Rosso di San Secondo (1887-1956)
it.wikipedia.org/wiki/Pier_Maria_Rosso_di_San_Secondo
(ne ekzistas pri li vikipedia paĝo en Esperanto),
​konata precipe pro la verkoj “Marionette, che passione!” (Marionetoj, kia pasio!) kaj “Tra vestiti che ballano” (Inter vestoj, kiuj dancas).
​Li havis, samtempe, la bonŝancon esti “malkovrita” kaj valorigita de sia samlandano Luigi Pirandello

(Italiano) Luigi Pirandello


kaj la malbonŝancon esti, laŭfakte, “obskurigita” de la famo de Pirandello mem, ĉar ilia maniero vidi la vivon kaj verki estis sufiĉe simila; eĉ, kelkaj opinias, ke “Sei personaggi in cerca di autore” (Ses roluloj serĉantaj aŭtoron) de Pirandello inspiriĝas ĝuste al “Marionette, che passione!” (Marionetoj, kia pasio!) de Rosso di San Secondo. Krome, ne profitigis al li la akrega detrua kritiko de “Marionette, che passione!”, kiun faris Antonio Gramsci sur la paĝoj de la socialista gazeto “Avanti!” la 21-an de aprilo 1918
www.quartaparetepress.it/2012/04/21/gramsci-cronache-teatrali-marionette-che-passione-di-rosso-di-san-secondo-al-carignano/
​skribante, interalie: “Avventure di sfaccendati, sceneggiate da un dilettante d’ingegno… Rosso di San Secondo prende il vuoto, lo avvolge di parole, messe in ordine dialogico, divise in sezioni (scene e atti). Il vuoto è nei personaggi” (traduko: Travivaĵoj de nenifarantoj, scenigitaj de inĝenia diletanto… Rosso di San Secondo prenas la vakuon, ĝin ĉirkaŭvolvas per vortoj, vicigitaj en formo de dialogoj, dividitaj en sekciojn (scenojn kaj aktojn). La vakuo estas en la roluloj”.
Por tiuj, kiuj eventuale volus mem kontroli, ĉu (aŭ kiomgrade) Gramsci estis prava, mi atentigas, ke la volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj” (FEI 2012) dediĉas al Rosso di San Secondo 39 paĝojn (187-227), el kiuj 38 kun la kompleta traduko al Esperanto de la komedio “Marionette, che passione!” (Marionetoj, kia pasio!).
​Mi aldonas la kovrilon de la volumo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *