Homoj

Ivan Krilov

La 21-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1844) de la rusa verkisto kaj komediisto Ivan Andreevič Krylov (skribita ankaŭ Krilov)
it.wikipedia.org/wiki/Ivan_Andreevi%C4%8D_Krylov
eo.wikipedia.org/wiki/Ivan_Krilov
fama precipe kiel aŭtoro de fabloj.
​Mi sendas pri la biografiaj sciigoj al Vikipedio, kaj limiĝas diri, ke en Esperanto ekzistas tri eldonoj de liaj fabloj, el kiuj du (ambaŭ en la traduko de Sergej Rublov), paradokse aperintaj en malsamaj eldonaj vestoj en la sama jaro 1979, respektive en Budapeŝto zorge de la Hungara Esperanto-Asocio, kaj en Antverpeno/ La Laguno zorge de TK/ Stafeto (en la serio Oriento-Okcidento de UEA).
​Tria eldono (unua laŭ tempovico), en la traduko de Vasilij Devjatnin (ne citita en la Vikipedia paĝo pri Krylov, sed citita en la paĝo pri Devjatnin eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Devjatnin ), estas menciita en “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 48. Ĝi estas konsultebla kaj deŝutebla (kiel bildo) ĉe commons.wikimedia.org/wiki/Category:Fabloj_de_I._A._Krilov
​Mi transskribas la recenzon de Spomenka Štimec pri la hungara eldono de 1979, el “Literatura Foiro” 1982-74, p. 23, kaj aldonas du el la multaj poŝtmarkoj eldonitaj de Sovetunio honore al Krylov, kun lia portreto (ĉi tiuj estas de 1944, pro la jarcenta datreveno de lia morto).


CENTDEKUNU FABLOJ DE KRILOV
de Ivan Andrejeviĉ Krilov, tradukis Sergej Rublov
eld. Hungara Esperanto-Asocio – Budapeŝto,1979
recenzas Spomenka Štimec
Hungara Esperanto-Asocio eldonis en 1979 111 fabloj de Krilov. Per tiu libro la eldonisto celis kontribui al la Internacia Jaro de la infanoj. Hazarde la Esperanto-legantaro akiris samjare du Krilov-librojn: luksan kaj ampleksan kolekton de Elektitaj fabloj eldonis TK/Stafeto, sub la n-ro 15, kadre de bel-literatura eldonserio. La poŝformata hungara eldono havas ŝajne pli da ŝanco esti legata ankaŭ dumvojaĝe.
Ni memoru ke fabloj estas epos-didaktika literatura ĝenro, kiu ĉu verse ĉu proze esprimas ĝeneralan veron, praktikan vivsaĝon,
Plejparte rilatanta al bestoj ĝi celas analogan sed surprizan komparprezenton. Bestoj, homaj rilatoj, plantoj, geografiaj elementoj estas la roluloj en fabloj. Originaj el Hindio kaj el la araba mondo, grekaj fabloj notiĝis dank’ al diligento de sklavo Ezopo ĉ. jaro 550 a.K. La instrua aŭ satira enhavo de fabloj famiĝis per Lafontaine kaj Lessing. Laŭ iuj literaturhistoriistoj fabloj kulminis ĉe la rusa verkisto Ivan Andrejevìĉ Krilov (1769-1844). Tiujn fablojn elrusigis por la esperantistoj Sergej Rublov, kiu en Enciklopedio de Esperanto epitetiĝas kìel unu el la gvidantoj de la antaŭmilìta E-movado en Odessa.
Lia kvanta kaj kvalita analizo de E-radikoj donis bazon por verkado de la lernolibro E-rondeto kiu en rusa, ukraina, germana, franca kaj bulgara lingvoj atingis antaŭmilite 15 eldonojn. Krom esperantologiaj interesoj la tradukinto eniris la esperantan historion ankaŭ per siaj prisciencaj tradukoj (La vojo al Scienco de Estonto kaj La Kemio de l’ Universo, ambaŭ de A. Fersmann). Al lia kunlaboro oni ŝuldas ankaŭ tradukon de Majakovskij en 1930: Per Plena Voĉo.
En Budapeŝto, Népkòztàrsasàg utca 27, en la riĉega biblioteko de S-ro Karoly Fajszi ame estas gardata kompleta manuskripto de la fabloj: en kvar malmultekostaj kajeroj Sergej Rublov notis larĝmanskribe sian admiron al satiristo Krilov. Jen verkisto kiu kreis proverbojn kiuj ĝis hodiaŭ vivas en la rusa popolo kaj kiuj en sia Esperanto-vesto taŭgas por internacia uzo, Mi plukas kelkajn por estonta kunvivo: Malpravas senfortul’ konstante en la mond’; Sed sur la sama lok’ ĝis nun senmovas ĉar’; Post bojo eksilentas ili.
Jen kelkaj el la longa listo de rolantoj kiuj al legantoj peras la popolan saĝon: libelo-flirtulin’, korpulenta bovo, malsata lup’, korniko-nigrulin’.
Instruas la postparolo el la plumo de la tradukinto: Mi havis la celon ne nur respeguli la poezian enhavon, sed ankaŭ la poeziajn figurojn de la originalo. Sekvas longa listo de rimedoj uzitaj por atingi la antaŭmetitan celon. La konata rusa specialisto pri Krilov I. V. Sergejev, estante esperantisto, povis kompetente konstati ke Krilov trafis en ĝustajn manojn. Laŭ li Krilov en germana aŭ franca traduko ne estas komparebla kun la Esperanto-versio, ĉu pro troa fremdeco al Krilov ĉu pro tro peza lingvo en la germana versio.
Estu permesata fragmenta citaĵo:
Kritik-juĝante pri talent’
Malbonajn trajtojn vi ne trovu
Nur pri belec’ admiri vi ekprovu
Pri la divers-nivel’ de ĝia eminent’.
el La Aglo kaj la Kokinoj
Esperanto ricevis, per la tradukoj de la Rublova Krilov, novan klasikaĵon. La libro estas ekipita per tre trafaj kaj spritaj grafìkaĵoj de Lászlé Kertesz.
(Literatura Foiro 1982-74, p. 23)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *