Homoj

Mihály Vörösmarty

La 19-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1800) de la hungara poeto, patrioto kaj politikisto Mihály Vörösmarty (1800-1855)
it.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_V%C3%B6r%C3%B6smarty
eo.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_V%C3%B6r%C3%B6smarty
​fama precipe pro la patriota poeziaĵo “Szózat” (Proklamo), kiu, muzikigita de Béni Egressy, fariĝis iaspeca nacia himno, kantata ĉe la fino de la oficialaj ceremonioj.
​En Esperanto aperis la traduko de pluraj liaj poeziaĵoj; mi sendas, pri tio, al la Vikipedia paĝo en Esperanto.
​Mi transskribas la poeziaĵon “Szózat” (Proklamo), en la versio en Esperanto de Kálmán Kalocsay, el la “Hungara antologio, 1983; la originalo en la hungara troviĝas ĉe eo.wikipedia.org/wiki/Sz%C3%B3zat
kaj versio en la itala (de Lina Linari) ĉe
www.geocities.ws/CapitolHill/Parliament/6228/apello.htm
​Mi aldonas la bildon (el malnova bildkarto) de la monumento starigita en Budapest honore al Vörösmarty.


PROKLAMO

Neŝanceleble al patruj’
fidelu, ho hungar’!
Ĝi vartis kaj ĝi kovros vin:
lulilo kaj tombar’.

En granda mondo por vi lok’
ne estas ekster ĝi:
ja vivi, morti en ben’ aŭ plag’
vi devas tie ĉi.

Jen tero, kie fluis sang’
de l’ avoj per armil’,
jen, kien ĉiu sankta nom’
ligiĝis per jarmil’.

Kie elluktis hejmon la
bravuloj de Árpád,
kaj brak’ de Hunyad estis bar’
por juga turk-invad’.

Ĉi tie via sanga flag’
portiĝis, ho Liber’!
Plej bonaj dum la longa lukt’
forfalis por ofer’.

Kaj post tiom da sortobat’
kverelo, sangoflu’,
malmultiĝinte, sed ne romp’,
nacio vivis plu.

Patruj’ de gentoj, granda mond’!
Alkrias ĝia vort’:
„Mil jarojn longa suferad’
petas pri viv’ aŭ mort’!

Ne eble, ke el koroj mil
verŝiĝis vane sang’,
ke vane krevis brustoj mil
kaj mil pro l’ patroland’.

Ne eble ja, ke menso, fort’
plej sankta vol’ kaj pen’
forvelku vane, vane sub
la pezo de malben’.

Ankoraŭ venos bona temp’,
ja venos sortfavor’,
pri kiu preĝas lipo de
centmiloj kun fervor’.

Aŭ, se necese, venos do
la grandioza fin’,
kie al tombo falos land’
en sango kaj ruin’.

Popoloj staros ĉirkaŭ tomb’
ĉe drono de naci’,
Funebros hom-milionoj per
la larm’ de emoci’.

Fidelu senŝancele al
patrujo, ho hungar’,
ĝi vin vivigas, kaj post fal’,
vin kovros en tombar’.

En granda mondo por vi lok’
ne estas ekster ĝi:
ja vivi, morti en ben’ aŭ plag’
vi devas tie ĉi.

Mihály Vörösmarty, trad. Kálmán Kalocsay

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *