Homoj

Gioachino Rossini

La 13 an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1868) de la itala komponisto (naskiĝinta en Pesaro, kaj tial kronomita “La cigno de Pesaro”) Gioachino Rossini (1792-1868), konata ankaŭ kiel Gioacchino aŭ Giovacchino
it.wikipedia.org/wiki/Gioachino_Rossini
eo.wikipedia.org/wiki/Gioachino_Rossini
(la Vikipedia paĝo en Esperanto estas tre malriĉa).
​Aktiva en pluraj muzikaj ĝenroj (farsoj, komedioj, tragedioj, sed ankaŭ religia muziko, ekzemple “Stabat Mater” kaj Petite messe solennelle”, kaj ĉambra muziko), Rossini estas fama precipe pro dekoj da operoj, aparte “Il barbiere di Siviglia”- La barbiro de Sevilo kaj “Guglielmo Tell” – Vilhelmo Tell.
Liaj multnombraj biografoj (ekde Stendhal) priskribis Rossini en multaj sinkontraŭaj manieroj: deprimita kaj kolerema, sed ankaŭ amanto de bona kuirarto (multaj kuiraj receptoj havas lian nomon) kaj de belaj virinoj. Oni eĉ difinis lin mallaborema, precipe ĉar li ĉesis komponi opermuzikon je 37 jaroj, ĉe la pinto de la sukceso, retiriĝante al privata vivo; sed oni ne povas forgesi, ke lia produkado estas laŭkvante enorma, kaj multaj liaj operoj estas ankoraŭ hodiaŭ tre popularaj (kvankam ĝuste “La barbiro de Sevilo”,
it.wikipedia.org/wiki/Il_barbiere_di_Siviglia_(Rossini)
eo.wikipedia.org/wiki/La_barbiro_de_Sevilo
je sia debuto en 1816 ĉe Teatro “Argentina” de Romo, estis grandega fiasko, eĉ kun interpuŝiĝoj inter la spektantoj).
Rossini mortis en Parizo, kien li estis translokiĝinta pro politikaj kialoj; unuamomente sepultita en la pariza tombejo de Père Lachaise, en 1887 li estis transportita al Italio kaj entombigita en la baziliko de Sankta Kruco en Florenco, kiu gastigas la italajn famulojn.
En Esperanto ekzistas la versio (de Alessandro Mazzolini, en la “Itala esperanta Revuo” 1927-3, p. 52) de la ario el la Barbiro de Sevilo “La calunnia è un venticello”, kiun mi transskribas en la itala kaj en la internacia lingvo (“Kalumni’ venteto estas”).
​Mi aldonas:
​- maksimumkarton kun la portreto de Rossini kaj la itala poŝtmarko de 1942 pro la 150-a datreveno de la naskiĝo;
​- la italan poŝtmarkon de 1968 pro la jarcenta datreveno de la morto.


LA CALUNNIA

La calunnia è un venticello,
un’auretta assai gentile
che insensibile, sottile,
leggermente, dolcemente
incomincia a sussurrar.
Piano piano, terra terra,
sottovoce, sibilando,
va scorrendo, va ronzando;
nelle orecchie della gente
s’introduce destramente
e le teste ed i cervelli
fa stordire e fa gonfiar.
Dalla bocca fuori uscendo
lo schiamazzo va crescendo
prende forza a poco a poco,
vola già di loco in loco;
sembra il tuono, la tempesta
che nel sen della foresta
va fischiando, brontolando
e ti fa d’orror gelar.
Alla fin trabocca e scoppia,
si propaga, si raddoppia
e produce un’esplosione
come un colpo di cannone,
un tremuoto, un temporale,
un tumulto generale,
che fa l’aria rimbombar.
E il meschino calunniato,
avvilito, calpestato,
sotto il pubblico flagello
per gran sorte ha crepar.

(Testo di Cesare Sterbini, musica di Gioacchino Rossini –
dal “Barbiere di Siviglia”)

LA KALUMNIO

Kalumni’ venteto estas
aertremo tre ĝentila:
sen impreso, sen alarmo,
altirante per la ĉarmo,
ekbrueti emas ĝi.

Jen singarde, ne kriante,
dolĉe, preskaŭ silabante,
ĝi ekiras, ĝi subiras,
la orelojn ĝi eniras,
kun lertec’ eniĝas ĉien;
komenciĝas la kriado,
ĉiu cerb’ konfuza jen.

Foririnte el la buŝo
kreskas ĉiam la bruaro,
superflugas la kriaro,
uragano jen, tondrado,
kiu en l’ arbara brusto
per grumblego, per fajfado
vin frostigas pro terur’.

Fine krevas kaj elfluas
kiel lafo de vulkano:
ĝi muĝanta jen tondraro,
pafadanta kanonaro,
lavangaro glitfalanta,
fulmotondro kun tertremo
tra bruega la aer’.

Kaj al la viktim’ mizera
en honteg’, en ĉagrenego,
de l’ popol’ sub la kriego,
ho ve, krevi restas nur!

Teksto de Cesare Sterbini, muziko de Gioacchino Rossini –
el la komika verko: «La Barbiro de Sevilo»
trad. Alessandro Mazzolini
(“Itala esperanta Revuo” 1927-3, p. 52)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *