Homoj

Guido Piovene

La 12an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1974) de la itala (venetia) verkisto kaj ĵurnalisto Guido Piovene (1907-1974)
it.wikipedia.org/wiki/Guido_Piovene
​fama, krom pro kelkaj romanoj (aparte, “Lettere di una novizia” – Leteroj de noviculino kaj “Le stelle fredde” – La malvarmaj steloj), pro siaj vojaĝaj raportoj (precipe “Viaggio in Italia” – Vojaĝo en Italio) kaj pro siaj akravidaj (eĉ se polemikaj) analizoj de nuntempa Italio.
​De li ekzistas en Esperanto la traduko (de Pier Vittorio Orlandini kaj Nicolino Rossi) de ero el “Vojaĝo en Italio”, pri la ŝanĝoj okazintaj en la toskana Maremo pro la agrara reformo kaj la forigo de la iamaj marĉoj. La versio en Esperanto estas publikigita ĉe paĝoj 200-203 de la volumo de Pier Vittorio Orlandini “Maremo – Literatura rigardo tra la suda Toskana Maremo – dua parto”, Excogita 2010; la itala originalo estas publikigita en tiu sama volumo, ĉe paĝoj 203-205.
​Mi aldonas la kovrilon de la volumo, kaj pentraĵon de Giovanni Fattori kun la iamaj maremaj “butteri” (rajdaj bovogardistoj).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *