Homoj

John Milton

La 8-an de novembro estas la datreveno de la morto (en 1674) de la angla verkisto, poeto, politikisto kaj teologo John Milton (1608-1674)
it.wikipedia.org/wiki/John_Milton
eo.wikipedia.org/wiki/John_Milton
​fama precipe pro la eposo “Paradise Lost” (La perdita Paradizo), kiu – samkiel liaj teologiaj eseoj, singardeme publikigitaj postmorte – estas tute malakorda kun la oficiala teologio, kun esenca revalorigo de Satano.
​Ĉar Milton estiĝis blinda multajn jarojn antaŭ la morto, li estis devigita dikti la verkon (“Literatura Mondo” 1922-2, paĝo 34, reproduktas la pentraĵon de Mihály Munkácsy “Milton diktas la Perditan Paradizon”). Fariĝinte malriĉa, li vendis siajn aŭtorrajtojn pri la verko kontraŭ dek pundoj.
El la lingva vidpunkto, Milton prezentas interesajn aspektojn: nekutimaj frazkonstruoj, strangaj terminoj, vortoj utiligataj laŭ la fremda uzo, igas lian anglan lingvon malproksima de la komuna parola lingvaĵo, kun alpreno de vesto majesta kaj erudicia: praktike, io simila al la itala literatura kutimo.
En Esperanto, ekzistas la versio de du sonetoj:
– “Pri sia blindeco”, trad. L.N.M. Newell, en “La Nica Literatura Revuo” 1961-34 (marto-aprilo 1961), p. 133, rete alirebla ĉe la paĝo de Don Harlow
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr64/blindeco.html
– “To the Nightingale”, tradukita de Kálmán Kalocsay kun la titolo “Al najtingalo” kaj publikigita en la unua volumo de “Tutmonda sonoro”, paĝo 336;
​Mi transskribas “To the Nightingale” – Al Najtingalo, en la angla kaj en Esperanto, kaj aldonas portreton de la aŭtoro.


SONNET TO THE NIGHTINGALE

O Nightingale that on yon blooming spray​
warblest at eve, when all the woods are still,​
thou with fresh hopes the lover’s heart dost fill,​
while the jolly Hours lead on propitious May.

Thy liquid notes that close the eye of Day,
first heard before the shallow cuckoo’s bill,​
portend success in love. O if Jove’s will​
have linked that amorous power to thy soft lay,

now timely sing, ere the rude bird of hate​
foretell my hopeless doom, in some grove nigh;
as thou from year to year hast sung too late

for my relief, yet had’st no reason why.​
Whether the Muse or Love call thee his mate,​
both them I serve, and of their train am I.​

John Milton

AL NAJTINGALO

Ho najtingal’, en arbetaĵ’, sub floroj
trilanta, dum en mut’ la boskoj dronas,
per freŝa fid’ vi aman koron zonas,
dum Majon danci gvidas gajaj Horoj.

Enlulas tagon viaj trilsonoroj.
Vin aŭdi, antaŭ ol kukol’ eksonas,
signas am-venkon! Ho, se al vi donas
Jupitro ĉi am-povon super koroj,

nun, antaŭ ol eksonos en branĉeto
la Fata Bird’ kun misaŭgura kri’,
ho, kantu! Tro malfruis vi je l’ peto

de jar’ al jar’. Kaj kial? Sen raci’:
ĉu Muz’, ĉu Am’ vin nomas kunuleto,
ja ilin ambaŭ servas, sekvas mi.

John Milton, trad. Kálmán Kalocsay
(“Tutmonda sonoro”, 1981, p. 336)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *