Homoj

Davide Lazzaretti

La 6-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1834) de Davide Lazzaretti aŭ Lazzeretti (1834-1878) it.wikipedia.org/wiki/Davide_Lazzaretti
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
​kurioza figuro de predikisto kiu agadis en Toskanio en la dua duono de la deknaŭa jarcento, kaj estis taksita de iuj sanktulo, de aliaj freneza viziulo.
​Mi transskribas tekston de Radio Roma-Esperanto de la 31-a de decembro 1978.
Edziĝinta, kun kvin gefiloj, en 1868 li asertis ke li havis en vizio la anoncon pri granda plenumenda tasko; post periodo de ermita retiriĝo, li kolektis multenombrajn sekvantojn ĉe la loĝantaro de la zono de monto Amiata, kie li fondis (kun la aprobo de la ekleziaj instancoj) tri religiajn institutojn: la Sanktan Ligon, kun asistaj celoj; la Societon de la kristanaj familioj, kies membroj metadis komune la bonaĵojn laŭ la spirito de la unuaj kristanaj komunumoj; kaj la Pian Instituton de la pentodonaj kaj pentofaraj ermitoj, iun religian organizon kiu, laŭ jarmila kaj mesiisma tradicio, atendis la alvenon de estonta regno de la Sankta Spirito (la eraon de Juro), post la erao de la Patro (erao de la Justico) kaj tiu de la Filo (erao de la Graco).
Proklaminte sin “Sanktoleito de la Sinjoro”, li starigis komunumon nomatan “Giurisdavidica” (“Jurdavida”, tio estas laŭ la juro de Davido), inspiritan al mistika kaj utopia socialismo, defende al la pli malfortaj kaj malriĉaj socitavoloj (tio havigis al li la simpation de nesuspektindaj figuroj de la katolika Eklezio, ekzemple pastro Johano Bosco).
Poste Lazzaretti sin proklamis “Cristo Duce e Giudice” (Kristo Gvidanto kaj Juĝisto), kaj asertis, ke li venis kompletigi la kristanan revelacion. Tiumomente la katolika Eklezio lin ekskomuniis, dum la itala Ŝtato jam estis al li malfavora pro liaj liberecanaj kaj egalecaj sintenoj: esence, estis interligo inter Eklezio kaj Ŝtato.
La fino neniam estis klarigita: fakto estas, ke la 18-an de aŭgusto 1878 ĝendarma patrolo ekpafis kontraŭ la homamaso kiu sekvadis procesion gvidatan de Lazzaretti: estis tri mortintoj (inter kiuj la “Kristo de Amiata”) kaj kvardek vunditoj.
Post la morto de Lazzaretti, liaj sekvantoj grandparte disperdiĝis, sed iuj daŭrigis, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, praktiki la socialistan kaj religian utopion de la fondinto; ankoraŭ oni parolas pri li en popolkantoj.
​La figuro de Lazzaretti estis analizita de historiistoj, psiĥiatroj (Cesare Lombroso), verkistoj (Guy de Maupassant), politikistoj (Antonio Gramsci). Lombroso difinis lin freneza monomaniulo (sed tiuepoke ĉio kio deviis el la tiel dirita “normaleco” estis taksata indico de frenezo), dum aliaj evidentigis la tre novigan karakteron de multaj liaj iniciatoj: la komunigo de la bonaĵoj kaj la kundivido de la terproduktoj, la voĉdonrajto ankaŭ por virinoj (en epoko, kiam en Italio eĉ ne ĉiuj viroj rajtis voĉdoni), la deviga lernejo.
​Je universitata nivelo, estas pristudata la fenomeno de la adeptoj de la Jurdavida Eklezio; ankaŭ la esperantistoj povus profitodone pliprofundigi, kiel persona ĥarismo kapablas konvinki la homojn aliĝi al iu movado.
Mi aldonas portreton de Davide Lazzaretti, kaj la bildon de la tomba kapeleto starigita de liaj sekvantoj en la apudeco de la loko de lia mortigo, kun ĉi tiu skribaĵo:
“LA REPUBBLICA È IL REGNO DI DIO – Davide Lazzeretti/ nato in Arcidosso il 6.11.1834/ compiendo/ la sua gloriosa missione/ qui poco avanti fece/ il suo cruento sacrificio/ il 18.8.1878/ riportando la palma gloriosa/ del martirio/ come Gesù Cristo/ per il bene e la redenzione/ dell’umanità/ I seguaci posero/ 30.5.1934”.
(Traduko: “LA RESPUBLIKO ESTAS LA REGNO DE DIO – Davide Lazzeretti/ naskiĝinta en Arcidosso 6.11.1834/ plenumante/ sian gloran mision/ ĉi tie apude faris/ sian sangan foroferon/ 18.8.1878/ akirante la gloran palmon/ de martirigo/ kiel Jesuo Kristo/ por la bono kaj la elaĉeto/ de la homaro/ La sekvantoj starigis/ 30.5.1934”).


RADIO ROMA – ESPERANTO
31.12.1978

LA REMALKOVRO DE DAVIDE LAZZARETTI, LA “KRISTO DE MONTO AMIATA” – Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

La loĝantaro de Monto Amiata, iom norde de Romo, remalkovris sian “Profeton”, post kiam, dum multaj jaroj, ĝi hontis pri li, kiu estis taksata freneza kaj viziema. De kiam du teatraj spektakloj diskonigis la travivaĵojn de ĉi tiu viro, multobliĝas eseoj, libroj kaj diversaj aranĝoj pri ĉi tiu ĉaristo de pasinta jarcento, kiu sin proklamis “surtera Kristo”, kaj kolektis ĉirkaŭ si centojn da montaranoj.
“Dum cent jaroj ni konservis malgrandan fajrejon – diras la okdekjara gardisto de la muzeo pri jurisdavidismo (tiel nomiĝas la doktrino de Davide Lazzaretti) – sufiĉis ekblovo, kaj leviĝis altega fajro”. Pri Lazzaretti nun parolas tuta Eŭropo. La dokumentoj – tiuj malmultaj, kiujn oni sukcesis savi post la morto de la “Profeto” – estas enfermitaj en malgranda ŝranko. Dum jardekoj la moneroj, la manuskriptoj, la vestoj de ĉi tiu “surtera Kristo” restis kaŝitaj. Nun la komunumo de Arcidosso aranĝis daŭran ekspozicion. De unu jaro, senhalte pilgrimas tien studuloj, historiistoj, simplaj vizitantoj, allogite de ĉi tiu kurioza figuro, samtempe taksata socialista kaj klerikala, mistikema kaj konservativa. Oni planas centron pri jurisdavidismaj studoj, kaj migrantan ekspozicion tra la ĉefaj urboj en Italio kaj en Eŭropo.
La historio de Davide Lazzaretti estas tiu de viro, kiu – nesperta pri forto-rilatoj – klopodis enŝoviĝi inter Ŝtato kaj Eklezio, kaj de ambaŭ restis kunpremita, la 18.an de aŭgusto de antaŭ 100 jaroj, en Arcidosso. Aspektis mirakla, siatempe, la allogo naskita de ĉi tiu homo, kiu sukcesis kolekti multajn sekvantojn per sia predikado kaj asketismo; sed eĉ pli mirakla ŝajnas nun la fakto, ke oni remalkovras kun tiela scivolemo personon, kies influo estis tempe limigita, kaj disvolviĝis en malgranda areo, ĉe montaranoj blindigitaj de “revelacioj” kaj de ŝablona spirito de frateco.
La plej mirigitaj pro la remalkovro de Davide Lazzaretti estas ĝuste la laste restintaj sekvantoj de jurisdavidismo. Post la mortigo de la “Profeto” fare de soldato, liaj sekvantoj kaŝis en la kavernoj, sur la montoj, tion, kion ili povis savi pri li. Estis dissolvitaj la komunaĵoj de la “pentofaraj ermitoj”, de la “krucportaj batalantoj”, de la “filinoj de la kantikoj”, sed la jurisdavidanoj daŭrigis renkontiĝi hejme, por preĝi kaj memorigi tiun, kiu estis promesinta la kompletan elaĉeton el la mastroj en la nomo de la Evangelio.
La jurisdavidanoj estis (kaj, eĉ pli, ili sentis sin) persekutitaj, pro la akuzo de frenezeco lanĉita kontraŭ ilia profeto, kiu estis nur serĉinta pacon kaj mizerikordon; tamen, ili daŭrigis ekzisti kaj transdoni la instruojn de la majstro. Ili estas ankoraŭ nun kelkdeko, sed ili malfacile akceptas sin nomi jurisdavidanoj, ĝuste pro la timo esti konsiderataj viziuloj. Ankoraŭ oni renkontas la gefilojn de la unuaj sekvantoj: ili havas, kiel komunan noton, la malriĉecon, kaj la memoron pri epoko, kiun ili mem ne travivis, sed kiu – laŭ ilia konvinkiĝo – nepre ripetiĝos. Ili ne kredas, ke la nuna interesiĝo pri ilia profeto havas nur historian, kulturan aŭ turisman bazon: ili pensas pri konkretiĝo de la vizioj de la “surtera Kristo”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *