Homoj

Vittorio Imbriani

La 27-an de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1840) de la napola verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto Vittorio Imbriani (1840-1886)
it.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Imbriani
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
​Li havis vivon mallongan sed intensan, konstante markitan de polemikemaj sintenoj kontraŭ liaj samtempuloj, en ĉiuj kampoj: politika (li estis ĝisosta reakciulo, teoriulo de la tuteca superregado de la Ŝtato rilate la unuopulon), kultura, literatura, lingva; en la literatura/ lingva kampo, li estis parte “remalkovrita” nur komence de pasinta jarcento, de Benedetto Croce, kaj nur pli ĵuse (1968) li estis rekonita kiel antaŭulo de la stilo (samgrade malsimpla) de Carlo Emilio Gadda
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Emilio_Gadda
​(pri kiu mi parolos en alia okazo).
​Studulo pri la popola literaturo (ankaŭ kun la celo integri la lokajn kulturojn en la novan unuecan realon de la Nacio), Imbriani kolektis kaj publikigis buŝe transdonitajn fabelojn, kantojn kaj novelojn; pri tio mi havigas ekzemplon en la novelo kiun mi transskribas, en la itala originalo kaj en la traduko al Esperanto (tirita el “L’Esperanto” 1922-7/8, paĝoj 153-154); oni rimarku la nomon de la tradukinto: Bruno Migliorini, kiu tiam havis nur 26 jarojn, sed poste fariĝos famkonata lingvisto
it.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
eo.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
​(oni rimarku, krome, la elekton de la tradukota aŭtoro, ne nur ĵusa – en 1922, Imbriani estis mortinta de apenaŭ 36 anni – sed ankaŭ ne jam laŭmoda).
​Imbriani estis ankaŭ elstara studulo pri la itala lingvo, pri kiu li petdeziris la kontribuon de ĉiuj dialektoj, kontraŭstare al tiuj kiuj pledis kontraŭe por la superregado de la toskana. Li skribis pri tio
«La lue di voci pellegrine fa l’anime false; ma si falserebbe anche l’animo del Lombardo e del Siciliano, quando gli volessero fare esprimere i propri affetti ed i propri pensieri in un linguaggio, che non è prodotto dalla sua mente, che non risponde alla conformazione del suo cerebro, a’ suoi bisogni morali ed intellettuali. La lingua Italiana, essa sì, vi risponde; perché vi abbiamo tutti collaborato: quindi possiamo e dobbiamo servircene, per esprimere tutto il nostro retaggio comune. Quantunque è poi speciale, municipale, non può bene esprimersi da ciascuno, se non nel suo rispettivo dialetto».
(Traduko: «La korupto de fremdaj vortoj falsigas la animojn; sed oni ankaŭ falsigus la animon de la Lombardiano kaj de la Siciliano, se oni volus devigi lin esprimi siajn amemojn kaj sianj pensojn en lingvaĵo, kiu ne estas produktita de lia menso, kiu ne respondas al la strukturo de lia cerbo, al liaj moralaj kaj intelektaj bezonoj. La Itala lingvo, ĝi jes, respondas al ili, ĉar ni ĉiuj kunlaboris je ĝi: do ni povas kaj devas utiligi ĝin, por esprimi nian komunan heredaĵon. Kio cetere estas speciala, loka, povas esti bone esprimata de ĉiu en la respektiva dialekto»).
Esence, starpunkto tre proksima al tiu de la esperantistoj, kiuj depostulas la dignon de dialektoj kaj de ĉiuj lingvoj, sen superregado de unu aŭ de alia idiomo.
​Mi aldonas portreton de Vittorio Imbriani.


IL SOGNO DEI TRE AMICI

​Tre amici arrivarono una sera ad una piccola osteria di campagna e fecero una cena frugale. Poscia, prima di andare a letto, dissero all’oste, che la dimane, prima di ripartire, volevano far colezione. L’oste gli rispose, rinscrescergli molto di doverli prevenre, che la cosa era impossibile; perché, oltre quello che aveva loro dato, non gli avanzava in casa se non un quarto di tacchina, un piccolo panetto ed il vino, che vedevano, nella bottiglia, poco più di un bicchiere. Gli amici si trovarono male. Ma, decisi di consumare quel poco, che vi era, e se non tutti almeno uno mangiare, fissarono, che colui fra di essi, che nella nottata avesse fatto il sogno più bello o più brutto, avcrebbe fatta colezione la dimane e gli altri sarebbero rimasti senza. Così venne combinata la scommessa in presenza dell’oste, che nominarono giudice de’ sogni, che avrebber fatto. E se ne andarono a riposare. Uno di essi, svegliatosi la mattina all’alba e sentendo appetito, andò in cucina; e, preso dall’armadio il pane, la tacchina ed il vino, mangiò e bevve tutto. Alzatisi gli altri, il trovarono con l’oste, che fecero sedere in un vecchio caregone, perché decidesse della qualità e del merito de’ sogni di ciascuno. Il primo narrò, di aver sognato di ascendere in paradiso e di godervi tutti i piaceri della beatitudine, i quali eran tali e tanti, da non potersi da umano labbro raccontare; e concluse non potersi fare un più bel sogno. L’altro disse, d’aver sognato di precipitare nello inferno, sottostandovi a tali e tanti patimenti, e soffrendo tale e tanto spavento, da rimaner tuttora sbigottito. L’oste osservò al primo: «È innegabile, il vostro sogno esser bellissimo». E volgendosi al secondo gli diceva: «È del pari innegabile, il vostro sogno esser orrendo. Ora sentiamo il terzo». Ed il terzo, calmo e ridente, raccontò, che aveva sognato, essere i suoi due poveri compagni morti, assunto l’uno in Paradiso, e precipitato l’altro all’Inferno. Che, pe’ dogmi della nostra santa religione, da que’ luoghi, o ben o male che vi si stia, non si ritorna in questo mondo; e difatti di quanti son partiti per andarvi, nessuno è mai tornato. Persuaso quindi, nessuno de’ due aver più bisogno di colezione, si era alzato; e, credendo di dover partir solo, aveva mangiato quanto vi era e beuto il poco vino avanzato. L’oste rise di cuore dello ingegnoso trovato; e decise, che, per quanto bello il sogno del primo degli ospiti ed orrendo quello del secondo, il più logico era però il terzo: e che non v’era da ridire sul fatto. E condannò i due digiuni a pagar tutta la spesa nella sua locanda. I perdenti trovaron giusta la sentenza e l’accettarono; e, saldato il conto, si licenziarono, proseguendo il viaggio con l’intenzione di fermarsi alla prima taverna per istrada e mangiarvi a sazietà, come fecero.
Vittorio Imbriani
LA TRI AMIKOJ.

Tri amikoj alvenis iun vesperon al malgranda kampara gastejo kaj sobre vespermanĝis. Poste, antaŭ ol enlitiĝi, ili diris al la gastiganto, ke la morgaŭon antaŭ ol reforvojaĝi, ili deziris matenmanĝi. La mastro respondis, ke li bedaŭras informi ilin, ke estas neeble; ĉar krom tio kion li donis al ili, nur restas en la domo kvarono da meleagro, malgranda bulko kaj la vino, kiun ili vidas en la botelo, iom pli ol unu glaso.
La amikoj restis iom nekontentaj. Sed decidinte utiligi la malmulton, kiu restis tie kaj, se ne ĉiuj, unu almenaŭ manĝi, ili akordiĝis, ke tiu el ili, kiu dum la nokto faros la plej belan aŭ la plej malbelan sonĝon, matenmanĝos morgaŭe, lasante sen io la aliajn. Tiel oni decidis pri la veto en la ĉeesto de la gastejmastro, kiun ili elektis juĝo de la farotaj sonĝoj. Kaj ili iris ripozi.
Unu el ili, matene vekiĝinte je l’ matenkrepusko kaj sentante apetiton, iris en la kuirejon; kaj depreninte de la ŝranko la panon, la meleagron kaj la vinon, manĝis kaj trinkis ĉion. La aliaj leviĝis kaj lin trovis kun la mastro, kiun ili sidigis en malnovan seĝegon, por ke li decidu pri la kvalito kaj la merito de ĉies sonĝoj.
La unua rakontis, ke li sonĝis supreniri en Paradizon kaj tie ĝui ĉiujn plezurojn de la feliĉegeco, kiuj estis tiaj kaj tiom multaj, ke homa lipo ne povas ilin rakonti; kaj li konkludis, ke pli belan sonĝon estas neeble fari. La alia diris, ke li sonĝis fali en la Inferon, suferante tiajn kaj tiom grandajn dolorojn, tian kaj tiom grandan teruron, ke li estas ankoraŭ konfuzegita.
La gastejmastro rimarkis al la unua: «Neneigeble estas, ke via sonĝo estas belega». Kaj sin turnante al la dua, li diris al li: «Same neneigeble estas, ke via sonĝo estas terura. Nun ni aŭskultu la trian».
Kaj la tria, kvieta kaj ridetanta rakontis, ke li sonĝis ke liaj du malfeliĉaj kunuloj mortis, ĉielakceptita la unua en la Paradizon, malsuprenĵetita la alia en la Inferon. Ke, pro la dogmoj de nia sankta religio, de tiuj lokoj – bone aŭ malbone oni estu tiel – oni ne revenas en tiun ĉi mondon; kaj efektive neniu iam revenis el tiuj, kiuj tien forvojaĝis. Konvinkite do ke neniu plu bezonis matenmanĝon, li leviĝis kaj pensante ke li devos foriri sola, li manĝis kion li trovis kaj trinkis la malmultan vinon, kiu restis…
La mastro kore ridis pri la sprita elpensaĵo kaj decidis ke, kvankam bela la sonĝo de la unua gasto kaj terura tiu de la dua, la plej logika tamen estas la tria: kaj ke la fakto estas nedisputebla. Kaj li kondamnis la du fastistojn pagi la tutan elspezon de la gastejo. La malgajnintoj trovis justa la juĝon kaj ĝin akceptis; kaj, paginte la kalkulon, ili prenis forpermeson daŭrigante la vojaĝon kun la intenco halti ĉe la unua gastejo sur la strato kaj tie plenmanĝi, kiel ili faris.
Esper. Bruno Migliorini
(“L’Esperanto” 1922-7/8, p. 153-154)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *