Homoj

Vincenzo Monti

La 13-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1828) de la itala (romanja) poeto, verkisto kaj tradukisto Vincenzo Monti (1754-1828)
it.wikipedia.org/wiki/Vincenzo_Monti
​(ne estas pri li paĝo de Vikipedio en Esperanto)
​konata precipe ĉar li tradukis al la itala, en senrimaj dekunusilabaj versoj, la Iliadon de Homero; ĉar li ne konis la malnovgrekan lingvon, li utiligis la tradukojn en latino kaj en la itala faritajn de aliaj, tiel ke rajte Ugo Foscolo povis skribi pri li:
“Questi è Monti, poeta e cavaliero,
​gran traduttor de’ traduttor d’Omero”.
(Ĉi tiu estas Monti, poeto kaj kavaliro,
granda tradukinto de la tradukintoj de Homero).
​La itala versio de Monti estas uzata ankoraŭ nuntempe en la italaj lernejoj, kvankam ĝia lingvaĵo estas jam sentata arkaika; estas ankaŭ dirende ke tiu traduko pliigas la nombron de la versoj de la greka sama teksto, kiel oni povas konstati per komparo inter la komenco de Iliado en la itala kaj la sama komenco en la bonega versio en Esperanto de Abraham Antoni Kofman (bedaŭrinde nekompleta, publikigita en 1895, tio estas – nekredeble – kiam la internacia lingvo havis nur 8 jarojn, kaj la tradukinto estis apenaŭ tridekunujara), pli fidela al la originalo: 7 versoj en Esperanto, 9 en la itala:

Cantami, o Diva, del Pelìde Achille
l’ira funesta che infiniti addusse
lutti agli Achei, molte anzi tempo all’Orco
generose travolse alme d’eroi,
e di cani e d’augelli orrido pasto
lor salme abbandonò (così di Giove
l’alto consiglio s’adempìa), da quando
primamente disgiunse aspra contesa
il re de’ prodi Atride e il divo Achille.

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,
ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajn
kaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajn
de herouloj kaj faris korpojn iliajn akiro
al rabobirdoj kaj hundoj – fariĝis la volo de Zeŭso –
de tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinte
la ordonanto al viroj, Atrido, de l’ dia Aĥilo.

​De Monti kiel poeto estis tre admirata, siatempe, la poemo “La Feroniade” (Feronjado), hodiaŭ praktike forgesita; peco el ĝi (Kanto 3-a, versoj 357-476) estis tradukita al Esperanto de Luigi Minnaja, kaj publikigita en la “Itala Antologio”, paĝoj 294-297; mi transskribas ĝian tekston en Esperanto (tiu originala en la itala estas legebla ĉe it.wikisource.org/wiki/Feroniade/III ).
​Mi aldonas:
– la kovrilon de la (parta) traduko al Esperanto de Iliado;
– la bildon de la unuaj versoj.


El “FERONJADO”
(tria kanto, versoj 357-476)
Feronja gastino de Liko kaj Teletusa

Kiam la malfeliĉulin’ sin vidis
el dolĉa naskotero forpelita,
tute sen plu altaroj kaj honoroj,
kaj (ha, maldanko!) ja de l’ granda Jovo
mem plene forlasita, ŝi dolora
al la arbar’ de Trivja sin direktis,
dum ŝi de temp’ al tempo malantaŭen
rigardis kaj ĝemadis. Ŝi lacega
ĉe l’ kruroj siaj pro la longa vojo,
kaj, pro l’ dolor’, senforta kaj falanta,
sub verda kverk’ eksidis; tie liton
farante al vizaĝo per la polmoj,
per ili kovris ŝi la tutan frunton,
kaj kaŝis larmojn, kiuj mutaj banis
la vangojn, kaj la grundo sole konis
ilin, ĉar ĝi kompate ilin trinkis.
En tiu stat’ mizera ŝin envolvis
l’ ombroj de l’ nokto; kaj ĉe la mateno
suno ŝin trovis kun hararo disa,
kovrita kaj de frosto kaj de prujno;
ĉar pro dolor’ ŝi estis neglektinta
sian ĉielan dignan personecon,
al la diina korp’ la noktaeroj
estis insultaj kaj malrespektegaj,
kvazaŭ ĝi estus je natur’ mortema.
Dume, de povra grunda tero Liko
pli povra kultivanto, je l’ tagiĝo
estis ellitiĝinta kaj tra l’ kampo
li estis vizitanta la damaĝojn
kaŭzitajn de glacio, pluvo, vento
al sulkoj, al arbetoj kaj al vitoj.
Irante laŭ la vojo, kie sidis
la dia ino, li, de mir’ tuŝita
kaj de kompato, kiu en kamparo
troviĝas pli ol en la grandaj urboj,
al ŝi alproksimiĝis kun korbato,
kaj, ne konante li la kuŝantinon
(ĉar malfacile estas por pupilo
homa rekoni la estaĵojn diajn),

sed supozante ŝin elvojirinta
nimfo de tiu loko, li demandis:
“Ho kiu estas, do, vi, kiu tiel
ĉarma aspektas kaj malĝojas tiom?
Por kiu ploras vi? Ĉu la ĉielo
eble senigis vin je l’ frat’ aŭ panjo
aŭ je l’ amata edzo? Tiuj estas
la ĉefdoloroj ja, per kiuj ofte
Jov’ nin afliktas. Sed pri via peno
kiu ajn estas kaŭzo, konsoliĝu,
kaj paciencu kontraŭ malfeliĉoj
senditaj de la dioj; malamikoj
niaj ne estas ili; tamen foje
korektas la karulojn per rigoro.
Virin’, leviĝu; por sidiĝi venu
kabanon mian, kiu for ne estas;
tie la fortojn lacajn per manĝeto
kaj per ripozo ree vi vigligos.
Mia edzino poste ĉion donos
al vi bezonan, ĉar ŝi estas saĝa
kaj amikino de la afliktitoj;
kiel filinon karan ni vin tenos”.
Je la parolo de l’ kampul’ kompata
Feronja kortuŝiĝis, kaj mildiĝis
ŝia ĉagreno pro la ĝentileco
kaj la komplez’ trovitaj ĉe l’ arbaroj.
Stariĝis ŝi; kaj li apogon donis
kaj ŝin subtenis per la kala mano.
Ĉe l’ proksimiĝo kaj ĉe la tuŝado
de la diina vesto li kaptita
estis de tiaj tremo kaj korbato,
miksaĵo el respekto, am’ kaj timo,
ke ŝajnis sveni li, dum sur la lipo
la voĉo mortis. Poste la vojeton
li al kaban’ laŭiris, kaj la hundo
meze de l’ korto lin renkonti kuris.
Ĝi volis boji; sed, levante buŝon
kaj mire hirtigante l’ orelparon,
ĝi ŝin rigardis kaj sur tero mute
flaris la spurojn. En la sama tempo
al la edzino kara Teletusa
la bona Liko diris: “Tuj sur tablo
etendu puran tukon; kaj olivojn
kaj pomojn kaj grapolojn portu, kiujn
savitajn havas ni el kruda vintro,

kaj glason da lambruska dolĉa vino,
kaj ĉion, kion vi plej bonan gardas,
por ke plej eble multe ni komplezu
ĉi malfeliĉan fremdulinon. Tiam
rapidis Teletusa, dum momento,
kovrinte tablon per kampara manĝo,
invitis la diinon, kiu sidis
ĉe l’ sojlo, kaj senmova gravmiene
sian doloron egan premis bruste.
Ŝi l’ inviton rifuzis, ĉar mortema
putra manĝaĵo tute ne konvenas
al la palat’ senmorta; sed ŝi petis
trinkaĵon el dispecigita mento
parfuma, kun farun’ miksita kaj kun
akvo, agrablan al la diaj lipoj,
kaj konsideris ĝin manĝaĵo sankta.
Pri tio Teletusa miris; kaj tre
fikse vizaĝon ŝian rigardante
(ĉar al malforta sekso donis dioj
pupilojn scivolemajn kaj saĝecon
ja superhomajn), ege ŝi suspektis,
ke kaŝas sin en tiuj ĉarmaj formoj
estaĵo supertera. Sekve, l’ edzon
apartiginte, ŝi al li esprimis
sian supozon, kaj al ŝi li kredis;
facile persvadiĝas ja honesta
kaj simpla kor’. Rakontis tiam Liko
la fakton, ke lin kaptis tremo stranga,
kiam li helpis ŝin, dum ŝi stariĝis
kaj per la man’ subtenis ŝian flankon.
Poste memoris ili l’ aventuron
de Filemono kaj Baŭcisa, kaj de
l’ antikvaj patroj jenan diron:
longe ĉe ili kaŝe en kabanoj
kaj en arbaroj tenis sin Saturno
kaj lin rekonis Jano nur. En tia
dubo vagante, ambaŭ retiriĝis,
kaj la mutan diinon lasis sola.

Vincenzo Monti, trad. Luigi Minnaja
(“Itala Antologio”, 1987, p. 294-297)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *