Homoj

Karlo Martelo

La 11-an de oktobro estas la probabla datreveno de la batalo de Poitiers (en la jaro 732), dirita ankaŭ batalo de Tours, kaj nomata en la araba “batalo de la Palaco de la martiroj”
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Poitiers_%28732%29
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Tours
taksata de multaj historiistoj (sed ne ĉiuj) decida evento en la lukto por kontraŭstari la antaŭeniron de Islamo en Eŭropon; sekve de la venko, la estro de la kristanaj trupoj (frankaj kaj burgonjaj), la majordomo de Aŭstrazio, Burgundio kaj Neŭstrio Karlo, estis kromnomita “Martelo”
it.wikipedia.org/wiki/Carlo_Martello
eo.wikipedia.org/wiki/Karolo_Martelo
eble memore pri Judaso Makabeo (= Martello), estro de la juda ribelo kontraŭ malsanktigantoj
it.wikipedia.org/wiki/Giuda_Maccabeo
​(ĉar ne konsiderataj “kanonaj” de hebreoj kaj protestantoj, la bibliaj libroj de Makabeoj
it.wikipedia.org/wiki/Libri_dei_Maccabei
eo.wikipedia.org/wiki/Libro_Makabeoj
ne estis tradukitaj al Esperanto de Zamenhof, kaj ne estis enmetitaj en la klasikan londonan eldonon – protestantan – de Biblio. La du libroj de Makabeoj estis tradukitaj de Gerrit Berveling, kaj publikigitaj en Brazilo ĉe eldonejo Fonto; ili estas ankaŭ entenataj, kiel aldonaĵo, en la pli ĵusa eldono de la Biblio en Esperanto, publikigita en Hong-Kongo en 2003, paĝoj 801-847).
​En la nuntempa popola (sub)kulturo, la batalo de Poitiers estas konata, en Italio, nur pro iu satira kanzono, verkita (neoficiale) de Paolo Villaggio kaj muzikigita de Fabrizio De André, titolita en itala lingvo “Carlo Martello ritorna dalla battaglia di Poitiers”, tradukita al Esperanto (de Nicola Minnaja) kun la pli simpla titolo “Reĝ’ Karlo”.
Memkompreneble, la faktoj prezentitaj en la kanzono estas fantaziaj (krom kelkaj historiaj malprecizaĵoj, eble intencaj: Karlo Martelo ne estis “reĝo”; la batalo ne okazis en printempo, sed en aŭtuno; la “ĉasteca zono” estis inventita tre pli poste; kaj la prezo de la marĉandado estas esprimita en moderna itala monunuo).
Mi emfazas, ke malgraŭ la ŝajnoj, ne temas pri “frivola” kanzono; se oni bone rigardas, oni vidas, ke ĝi estas opozicia kanto, kiu kritikas la arogantecon de la potenculoj, kiuj opinias, ke al ili ĉio estas ŝuldata. La cenzuro, tamen, ne rimarkis ĉi tiun ideologian fonon, aŭ pli probable ĝi ne povis interveni sur la esenco de la mesaĝo, ĉar laŭ la 21-a artikolo de la itala Konstitucio “Ĉiuj rajtas libere manifesti sian penson per la parolo, la skribo kaj ĉiu ajn alia disvastiga rimedo”, kaj nur “Estas malpermesitaj la presitaj publikaĵoj, la spektakloj kaj ĉiuj aliaj manifestiĝoj kontraŭaj al la bonmoro”. Tial oni nur mildigis kelkajn esprimojn taksatajn tiuepoke (1963) “kontraŭaj al la bonmoro”; sed la ŝtata Itala Radiotelevido RAI dum longa tempo evitis dissendi la kanzonon.
Mi transskribas la tekston de la kanzono, en la itala kaj en Esperanto; kaj mi aldonas:
– la kovrilon dela disko de Fabrizio De Andrè;
– la paĝon 24 de “Literatura Foiro” 1991-129, kun la traduko (de Srdjan Flego) de malnova franca kanzono pri la “ĉasteca zono” (pri la franca teksto de la kanzono: xavier.hubaut.info/paillardes/


CARLO MARTELLO
RITORNA DALLA BATTAGLIA DI POITIERS
Parole di Paolo Villaggio, musica di Fabrizio De André

Re Carlo tornava dalla guerra
lo accoglie la sua terra cingendolo d’allor.
Al sol della calda primavera
lampeggia l’armatura del sire vincitor.

Il sangue del Principe e del Moro
arrossano il cimiero d’identico color
ma più che del corpo le ferite
da Carlo son sentite le bramosie d’amor.

“Se ansia di gloria, sete d’onore
spegne la guerra al vincitore
non ti concede un momento per fare all’amore.
Chi poi impone alla sposa soave
di castità la cintura, ahimè, è grave
in battaglia può correre il rischio di perder la chiave”.

Così si lamenta il Re cristiano,
s’inchina intorno il grano, gli son corona i fior
Lo specchio di chiara fontanella
riflette fiero in sella dei Mori il vincitor

Quand’ecco nell’acqua si compone
mirabile visione il simbolo d’amor
nel folto di lunghe trecce bionde
il seno si confonde ignudo in pieno sol.

“Mai non fu vista cosa più bella
mai io non colsi siffatta pulzella”
disse Re Carlo scendendo veloce di sella.
“Deh cavaliere non v’accostate
già d’altri è gaudio quel che cercate
ad altra più facile fonte la sete calmate”.

Sorpreso da un dire sì deciso
sentendosi deriso Re Carlo s’arrestò;
ma più dell’onor potè il digiuno
fremente l’elmo bruno il sire si levò.

Codesta era l’arma sua segreta
da Carlo spesso usata in gran difficoltà;
alla donna apparve un gran nasone
e un volto da caprone, ma era Sua Maestà.

“Se voi non foste il mio sovrano” –
Carlo si sfila il pesante spadone –
“non celerei il disio di fuggirvi lontano,
ma poiché siete il mio signore” –
Carlo si toglie l’intero gabbione –
“debbo concedermi spoglia ad ogni pudore”.

Cavaliere egli era assai valente
ed anche in quel frangente d’onor si ricoprì;
e giunto alla fin della tenzone
incerto sull’arcione tentò di risalir.

veloce lo arpiona la pulzella
repente la parcella presenta al suo signor:
“Deh proprio perché voi siete il sire
fan cinquemila lire, è un prezzo di favor”.

“È mai possibile, porco d’un cane,
che le avventure in codesto reame
debban risolversi tutte con grandi puttane!
Anche sul prezzo c’è poi da ridire,
ben mi ricordo che pria di partire
v’eran tariffe inferiori alle tremila lire”.

Ciò detto, agì da gran cialtrone
con balzo da leone in sella si lanciò;
frustando il cavallo come un ciuco
fra i glicini e il sambuco il Re si dileguò.

Re Carlo tornava dalla guerra
lo accoglie la sua terra cingendolo d’allor.
Al sol della calda primavera
lampeggia l’armatura del sire vincitor

REĜ’ KARLO
Vortoj de Paolo Villaggio, muziko de Fabrizio De André
Trad. Nicola Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/deandre.html#REGX%27%20KARLO

Reĝ’ Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland’.
La suno printempa varme klaras
rebrilas l’ armilaro
de l’ venka triumfant’.
La sango de l’reĝ’ kaj malamiko
makulas la tunikon
per sama la kolor’,
sed pli ol la brulo de la vundo
sentiĝas en profundo
la pikoj de amor’.

Milit’ estingas emon al gloro
por la venkanto serĉinta honoron,
sed ĝi ne lasas momenton por ĝui amoron.
Kiu devigis edzinon tre ĉarman
porti sur korpo ĉastzonon malvarman
riskas perdi ŝlosilon kurante
en batalon plej varman.

Ĉi-vorte lamentis reĝ’ kristana
kliniĝas ondo grena
lin kronas la florar’;
de brava venkint’ la ŝtalan bildon
la lancon kaj la ŝildon
spegulas fontan-klar’.
Subite, ĉu ver’ aŭ iluzio?,
sur akvo la vizio
de am’ aperas nun:
la blonda hararo mamojn nudajn
defendas de la krudaj
radioj de la sun’.

“Neniam vidis mi jam tian belon,
neniam plukis mi jam tian stelon”
diras reĝ’ Karlo glitante rapide de l’ selo.
“Ne proksimiĝu, ho vi kavaliro,
estas mi ĝuo nur por unu viro,
fontan’ pli facila satigu soifan deziron”.

De l’ drasta parolo surprizita
sentante sin mokita
li haltis tuj kun gap’;
sed povis la malsat’ pli ol doloro,
li helmon kun furoro
deprenis de la kap’.
Ĝi estis armil’ lia sekreta
de Karlo jam uzita
en dubo pri sieĝ’:
al la ino aperis nazohoko
vizaĝ’ inda je boko
sed estis ja la reĝ’.

Se vi ne estus la suvereno”,
(Karlo la longan glavegon demetas)
“montri deziron forkuri ne estus ja peno;
sed ĉar vi estas por mi la sinjoro”
(Karlo la tutan kirason forĵetas)
“devas mi cedi min nuda je ĉiu pudoro.

Li estis tre valora kavaliro
kaj eĉ en ĉi turniro
triumfis li ĝis cel’.
Kaj poste ĉe l’ fin’ de l’amduelo
surgrimpi sur la selon
li provis kun ŝancel’.
Subite lin kaptis ĉe l’ femuro
kaj al sinjor’ fakturon
prezentas la knabin’:
“Nu, ĝuste ĉar vi estas ja la moŝto
la rabatita kosto
nur estas frankoj kvin”.

Ĉu estas eble pro mil diablinoj,
ke amaferoj en miaj landlimoj,
devas regule solviĝi ĉe aĉaj putinoj!
Kaj pri la prezo nur estus dirite,
ke mi memoras ke antaŭmilite
pri prezo trifranka estis ja konsentite.

Post diro kondutis li fripone
kaj saltis tuj leone
sur dorso de l’ ĉeval’.
Vipante la beston senprokraste
li malaperis haste
en la fundo de la val’.

Reĝ’ Karlo batalis kun la maŭro
nun kronas lin per laŭro
la danka patroland’.
La suno printempa varme klaras
rebrilas l’armilaro
de l’ venka triumfant’.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *