Homoj

Vittorio Alfieri

La 8-an de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1803) de la itala (piemonta) dramisto, verkisto kaj poeto Vittorio Alfieri (1749-1803)
it.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Alfieri
eo.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Alfieri
​aŭtoro, interalie, de 21 tragedioj en senrimaj dekunusilabaj versoj, kiuj havas kiel kernan temon la liberon, la opozicion al tiraneco kaj la batalon de la unuopulo kontraŭ la destino.
​Vivinte longtempe en Toskanio, Vittorio Alfieri mortis en Florenco, kaj estas entombigita en la bazilko de Sankta Kruco, kiel memorigas Ugo Foscolo en la poemo “De’ Sepolcri” – Pri la Tomboj:

E a questi marmi
venne spesso Vittorio ad ispirarsi.
Irato a’ patrii Numi, errava muto
ove Arno è più deserto, i campi e il cielo
desioso mirando; e poi che nullo
vivente aspetto gli molcea la cura,
qui posava l’austero; e avea sul volto
il pallor della morte e la speranza.
Con questi grandi abita eterno: e l’ossa
fremono amor di patria.

Ĉi ŝtonoj estos bonaŭguraj. Ofte
al ili venis por inspir’ Viktoro.
Kontraŭ patrujaj dioj mute vagis
li, kie Arno plej dezertas, kampojn,
ĉielon rigardante; kaj, ĉar zorgojn
liajn neniu vivoform’ mildigis,
restadis li ĉi tie. En mieno
li havis mortopalon kaj esperon.
Kun ĉi granduloj loĝas li eterne:
je am’ patruja l’ ostoj vibras.

(trad. Luigi Minnaja, el “Pri la Tomboj”)

​De Alfieri ekzistas la traduko en Esperanto de:
– ero el la tragedio “Saul” (dua akto, unua sceno), tradukita de Luigi Minnaja, en la “Itala Antologio”, paĝoj 284-288;
– la soneto “Melanconia dolcissima”, tradukita de Clelia Conterno Guglielminetti kun la titolo “Melankoli’ dolĉega” (en “Tra itala poezio”) kaj de Aldo de’ Giorgi kun la titolo “Al melankolio” (en la “Itala Antologio”, p. 289);
– la letero “Al presidente della plebe francese” – Al la prezidanto de la franca plebo, tradukita de Carlo Minnaja, en la “Itala Antologio”, p. 283.
Kuriozaĵo: laŭ la kutimo de la tiutempa piemonta nobelaro (al kiu li apartenis), Vittorio Alfieri havis kiel denaskan lingvon la piemontan dialekton, kaj duavice la francan; nur kiel plenkreskulo, kaj kun granda peno, li lernis la italan. (cetere, laŭ fidindaj atestoj, mem la unua reĝo de Italio, Viktoro Emanuelo el familio Savojo, kiam li atingis Romon la 31-an de decembro 1870, ekkris en la piemonta dialekto “finalment a i suma”, “fine ni estas ĉi tie”, kvankam la oficialaj kronikoj atribuis al li tre pli “virecan” eldiron en la itala: “Ci siamo e ci resteremo”, “Ni estas ĉi tie, kaj ĉi tie ni restos”).
Mi transskribas la soneton “Melanconia dolcissima”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Clelia Conterno Guglielminetti, kaj aldonas la italan poŝtmarkon de 2003 pro la duajarcenta datreveno de la morto de Alfieri, kun la specialaj stampoj de Asti (urbo de naskiĝo) kaj Florenco (urbo de morto).


MALINCONIA DOLCISSIMA

Malinconia dolcissima, che ognora
fida vieni e invisibile al mio fianco,
tu sei pur quella che vieppiù ristora
(benché il sembri offuscar) l’ingegno stanco.

Chi di tua scorta amabil si avvalora,
sol può dal Mondo scior l’animo franco:
né il bel Pensar, che l’uom pur tanto onora,
né gli affetti, né il Dir, mai gli vien manco.

Ma tu, solinga infra le selve e i colli,
dove serpeggian chiare acque sonanti,
tuoi figli ivi di nettare satolli.

Ben tutto io deggio ai tuoi divini incanti,
che spesso gli occhi a me primier fan molli,
perch’io poi mieta a forza gli altrui pianti.

Vittorio Alfieri

MELANKOLI’ DOLĈEGA…

Melankoli’ dolĉega, vi proponas
vin kunul’ nevidebla kaj fidela,
ĉiam ĉe mi, kaj forton vi plej donas
(kontraŭ la ŝajn’) al intelekt’ anhela.

Kiu je kara via eskort’ disponas,
sola de l’ Mond’ sin solvas, kor’ ribela;
nek bel-pensar’, kiun la homoj kronas,
nek sentoj, nek parol’ estas ŝancela.

Sed vi, soleca en arbar’ kaj monto
kie serenas akvoj harmoniaj,
vi filojn nutras el nektara fonto.

Ĉion mi ŝuldas al la sorĉoj diaj
min plorigantaj je via renkonto
por ke mi ĉerpu plorojn de l’ aliaj.

Vittorio Alfieri,
trad. Clelia Conterno Guglielminetti
(el “Tra itala poezio”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *