Homoj

Poliziano

La 29-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1494, eble pro venenigo per arseniko) de la toskana poeto, humanisto kaj filologo Agnolo (Angelo) Ambrogini (1454-1494), dirita Poliziano el la latina nomo de la naskiĝloko (Mons Politianus, hodiaŭ Montepulciano en provinco Sieno
it.wikipedia.org/wiki/Agnolo_Poliziano
​(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
​konata, krom pro la majstra lerteco kun kiu li tradukis el la greka kaj el la latina kaj pro la komentoj al la malnovtempaj filozofoj, pro poeziaj verkoj kaj pro la teatraĵo “La favola di Orfeo” (La fabelo de Orfeo), la unua kun nereligia temo.
​En Esperanto ekzistas pluraj tradukoj; tiuj de Kálmán Kalocsay, aperintaj en diversaj epokoj kaj publikaĵoj, malsimilas inter si pro malgrandaj detaloj (estas konate, ke Kalocsay ŝatis modifi siajn versiojn), kaj ekzistas ankaŭ manuskripto pretigita por la Itala Antologio, kiu poste ne aperis in tiu sidejo. Temas pri:
​- I’ mi trovai, fanciulle, un bel mattino – Knabinoj, mi promenis je mateno (manuskripto por la Itala Antologio; Tutmonda sonoro);
​- Ben venga Maggio – Bonvenon, Majo, trad. Kálmán Kalocsay (Literatura Foiro 1979-36; Itala Antologio; Tutmonda sonoro);
​- Lamento di Orfeo – Plendo de Orfeo, trad. Enrico Dondi (Itala Antologio).
​Mi transskribas la Esperantan version de “I’ mi trovai, fanciulle, un bel mattino” – Knabinoj, mi promenis je mateno (laŭ la manuskripto pretigita por la Itala Antologio); la itala teskto estas legeblas ĉe
it.wikisource.org/wiki/I%27_mi_trovai,_fanciulle,_un_bel_mattino
​Aldone: itala poŝtmarko de 1990 kun vidaĵo de la urbeto Montepulciano.


KNABINOJ, MI PROMENIS…

Knabinoj, mi promenis je mateno
de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Violoj kaj lilioj ĉiuflanke
en verda herb’ kun nova bril’ kolora
paradis blue, flave, ruĝe, blanke.
Tuj mi kolektis el la belo flora
ornamon por la kapo blonde ora,
ke l’ plenajn buklojn kovru floroĉeno.

Knabinoj, mi promenis je mateno
de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

La man’ jam plenis, sed, kion mi vidis!
Jen rozoj tie blankis kaj purpuris!
Plenigi mian sinon mi rapidis.
Kia parfumo sorĉa min saturis!
Neniam tiel mia kor’ plezuris,
ĝin ravis la volupto de Edeno.

Knabinoj, mi promenis je mateno
de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Ho, tiuj rozoj, estas nedireble,
kiel belegaj estis, kiel ĉarmaj!
Unu ĵus sin disvolvis, dua feble
svenemis, pluraj pompis, purpurkarnaj.
Amoro diris: “El ĉi dorne armaj
deŝiru la plej belan tuj sen ĝeno”.

Knabinoj, mi promenis je mateno
de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Kiam la rozo plene ĵus petalojn
disfaldis en la pompo plej impona,
knabinoj, ne atendu ĝiajn palojn,
ĝin pluku, plektu por ornam’ florkrona,
deŝiru do por la girland’ festona
la rozon freŝe en la pleja pleno.

Knabinoj, mi promenis je mateno
de meza Maj’ en freŝa florĝardeno.

Angelo Poliziano, trad. Kàlmàn Kalocsay
(el manuskripto por la “Itala Antologio”)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *