Homoj

Jovanotti

La 27-an de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1966) de la itala kantaŭtoro Lorenzo Cherubini, konata per la artista nomo Jovanotti (deveninta el preseraro: ĝi estus devinta esti “Joe Vanotti”)
it.wikipedia.org/wiki/Jovanotti
eo.wikipedia.org/wiki/Jovanotti
ŝatata precipe de la gejunuloj, ĉefe pro liaj plenumoj de “rep-muziko”.
Post ludema komenco (datiĝas de tiu periodo, ekzemple, la kanzonoj “Ciao mamma” – Hej panjo kaj “L’ombelico del mondo”- La umbiliko de l’ mondo), Jovanotti transiris al engaĝitaj temoj: filozofiaj, religiaj, politikaj kaj sociaj. Aktiva pacifisto, subtenanto de multaj movadoj (de Emergency ĝis Amnesty International), li havis la kuraĝon prezenti ĉe la muzika Festivalo de Sanremo, en 2000, kanzonon favore al la forviŝo de la ŝuldoj de la malriĉaj Landoj.
Estas interese, ke la patro de Jovanotti estis vatikana ĝendarmo; sed la kanzonoj de lia filo estas plenaj de multreligiaj kaj kontestadaj referencoj (ekzemplo pri tio estas “Penso positivo” – Mi pensas pozitive, de 1994, kiu diras:
«Io credo che a questo mondo esista solo una grande chiesa
che passa da Che Guevara e arriva fino a Madre Teresa
passando da Malcolm X attraverso Gandhi e San Patrignano
arriva da un prete in periferia che va avanti nonostante il Vaticano»).

(Traduko:
«Mi kredas, ke en ĉi tiu mondo ekzistas unu granda eklezio
kiu pasas de Che Guevara kaj alvenas ĝis Patrino Tereza
pasante de Malcolm X tra Gandhi kaj San Patrignano
ĝi atingas pastron en periferio kiu antaŭeniras malgraŭ Vatikano»).
(Noto: “San Patrignano” estas pridiskutata komunumo per readapto de droguloj, fondita de Vincenzo Muccioli).
Du kanzonoj de Jovanotti estis tradukitaj al Esperanto, de Giuseppe Castelli: “Ciao mamma” – Hej panio, kaj “L’estate addosso” – Tuŝ’ de somero.
Krome, en la plenumo ĉe Jutubo de la kanzono “Ti porto via con me” (kiu jam havis preskaŭ 11 milionojn da vizitoj), aperas tolstrio kun la titolo tradukita al Esperanto (“Mi prenos vin kun mi”):

Jovanotti tiel manifestis sian penson pri Esperanto, en due tviteraĵoj de 2012:
1. ↑ twitter.com/lorenzojova/statuses/158971105623805954
“una volta mi ero messo in testa di imparare l’esperanto, ho scaricato pure un’app per il computer”.
(traduko: iam mi enkapigs al mi la ideon lerni Esperanton, mi ankaŭ deŝutis aplikaĵon por la komputilo)
2. ↑ twitter.com/lorenzojova/statuses/158972446064644097
“L’esperanto è facile, in realtà, si può imparare in poco tempo, solo che non lo parla quasi nessuno quindi una volta imparato ci fai poco”.
(traduko: Esperanto estas facila, efektive, oni povas ĝin lerni en malmulte da tempo, tamen preskaŭ neniu ĝin parolas, do post kiam vi ĝin lernis vi ne tiras el ĝi grandan utilon)

Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) la kanzonon “Ciao mamma” – hej panjo, kaj aldonas:
– bildon tiritan el Jutubo (“Mi prenos vin kun mi”);
– italan poŝtmarkon de 2009 kun la portretoj de Vincenzo Muccioli kaj Pastro Oreste Benzi (iu “ĝena” pastro, kontestita de la “bonpensuloj”, ĉar li prizorgis la elaĉeton de la publikulinoj: eble Jovanotti parolas pri li en la kanzono “Penso positivo”).


CIAO MAMMA
Jovanotti

Che bello è
quando c’è tanta gente
e la musica, la musica
ci fa star bene
è una libidine
è una rivoluzione
quando ci si può parlare con una canzone

Che bello è
quando lo stadio è pieno
e la musica, la musica
riempie il cielo
è una libidine
è una rivoluzione
è una libidine
è una rivoluzione

Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Eh eh, ah ah aah)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Uuh, oh ye ye)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Everybody, everybody)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Uuuh)
(Alee ooh, alee ooh, alee ooh, alee ooh)

E quando tramonterà
il sole sopra la città
un’anima sola
un corpo unico
è una libidine
è una rivoluzione
è una libidine
è una rivoluzione

Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Uuh, oh ye ye)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Eh eh, eh eh aaah)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Jovanotti)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Uh ye ye ye)
(Alee ooh, alee ooh, alee ooh, alee ooh)

Che bello è
Quando c’è tanta gente
E la musica, la musica
Ci fa star bene
Che bello è
Quando lo stadio è pieno
E la musica, la musica
Riempie il cielo
È una libidine
È una rivoluzione
È una libidine
È una rivoluzione

Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Eh eh, eh eh aaah)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Yeah, ye ye ye)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
(Finalmente liberi, ye)
Ciao mamma, guarda come mi diverto
Ciao mamma, guarda come mi diverto
Ciao mamma, guarda come mi diverto…

HEJ PANJO
Jovanotti, trad. Giuseppe Castelli
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/jovanott.html#HEJ%20PANJO

A le o o, a le o o

Ho kia bel’ ĉi tiu homamaso
bonfartanta per muzik’ sen ajna embaraso:
estas libido ja, estas revolucio
kiam simple per kantaĵo kompreniĝas ĉio.

Ho kia bel’ se stadiono plenas,
kiam la muziko, la muziko ĉielemas:
estas libido ja, estas revolucio;
estas libido ja, estas revolucio…

Hej panjo, vidu, mi tre amuziĝas!

A le o o, a le o o

Kaj kiam venos la hor’ de l’ sunsubiro sur la urb’,
nur unu animo, nur unu sola korp’:
estas libido ja, estas revolucio;
estas libido ja, estas revolucio;

Hej panjo, vidu, mi tre amuziĝas!
A le o o, a le o o
Ho kia bel’ ĉi tiu homamaso
bonfartanta per muzik’ sen ajna embaraso:
Ho kia bel’ se stadiono plenas,
kiam la muziko, la muziko ĉielemas.
estas libido ja, estas revolucio;
estas libido ja, estas revolucio…
Hej panjo, vidu, mi tre amuziĝas!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *