Eventoj · Homoj

Breĉo de Pordo Pia

En aliaj tempoj, oni solene memorigadis la datrevenon de la “Breccia di Porta Pia” (Breĉo de Pordo Pia) de la 20-a de septembro 1870) kiam la italaj sturmosoldatoj (“bersaglieri” – bersaljeroj, celpafistoj) eniris en Romon tra breĉo en la urbaj muregoj apud Pordo Pia, okupante la Papan Regnon per milita faro, kiu kutime estas ekzaltata kiel heroa bravaĵo (mi aldonas karton, kun du italaj poŝtmarkoj de 1974 honore al “bersaglieri”, kiu montras la tradician bildon de impete sturmantaj soldatoj; en realo, la afero estis tre pli malimpona, kiel oni povas konstati el la aldonita foto).
​Nuntempe, la memoro pri tiu datreveno multe paliĝis, kvankam la 20-an de septembro la ĝisostaj kontraŭklerikaluloj daŭre demetas laŭrokronon ĉe la memorŝtono (kies bildon mi aldonas), dum la tradiciemaj klerikaluloj celebrigas Meson memore al la papaj soldatoj (zuavoj) falintaj en la atako.
Por montri, kiel unu sama historia okazaĵo povas esti rigardata en malsamaj manieroj depende de la vidpunktoj, mi transskribas artikolon el “Espero katolika” de la 15-a de novembro 1929 (tiuepoke publikigita en Nederlando). Estas rimarkinde, ke jam en 1929 la eksterlandaj Esperantistoj (ne tiuj italaj, elmetitaj al la naciisma propagando) estis informitaj pri la realo, nuntempe prezentita ankaŭ en la reto kun la samaj referencoj de la artikolo de Espero katolika:
(it.wikipedia.org/wiki/Presa_di_Roma
Kurioze, ekzistas kontaktopunktoj inter la breĉo de Pordo Pia kaj Esperanto.
​La bersaljeroj, kiuj pretiĝis trarompi la faman breĉon, kampadis (iuj diras “kaŝiĝis”) en la arbaretoj kiuj je tiu epoko ĉirkaŭis Vilaon “Patrizi”, tuj ekster Pordo Pia
​En la moderna, epoko, Vilao Patrizi fariĝis (kaj daŭre estas) sidejo de la ĝenerala Direkcio de la Italaj ŝtatfervojoj: mi mem deĵoris tie dum dek jaroj (1962-1969 kaj 1972-1975). Mi ankoraŭ memoras la sonoron de la fanfaroj ĉiun dudekan de septembro, en la datreveno de la Breĉo.
​Nu, la 28-an de oktobro 1922, dum la faŝistaj skadroj eniris en Romon, Librotenisto Ermanno Filippi komencis kurson de Esperanto… en ĉambro de Vilao Patrizi (v. “L’Esperanto” 1922-11).
​Mi aldonas, ke, kiel evidentiĝas el “L’Esperanto” 1929-5, la romaj Esperantistoj – kiuj kutime kunvenis ĉe Kafejo “Greco” en strato Condotti – havis kiel eksterordinaran renkontiĝejon Kafejon “La Breccia” (La Breĉo), ĉe numero 52 de strato “XX de septembro”.


Kial la Italaj trupoj eniris Romon en 1870?
Staba Kolonelo Vigevano, ĵus mortinta, publikigis verkon, en kiu li klarigas, laŭ historiaj dokumentoj tute certaj sed ĝis nun zorge kaŝitaj, kial la italaj trupoj eniris Romon en 1870.
Lasttempe katolika ĵurnalo el Milano, “Italia”, reproduktis la tute novajn klarigojn de Kolonelo Vigevano pri la ekopuko de la Papa urbo. Sed en Italujo, sub la faŝista reĝimo, gazeto tute ne rajtas klarigi historian demandon; tial la “Italia” estis de la registaro sekestrita.
Jen la interesaj klarigoj pri la ekokupo de Romo en 1870.
La 20 septembro la itala armeo eniris Romon tra breĉo ĉe la Pordo Pia. Sed kiel klarigi, ke ĝi bezonis naŭ tagojn por trairi la 50 kilometrojn, kiuj malproksimigis ĝin de la Papa urbo?
En 1870, la Papa armeo kalkulis 13.700 oficirojn kaj soldatojn, kuraĝaj volontuloj, kies militaj kaj moralaj virtoj ne estis malsuperaj al tiuj de ia ajn armeo. La ĉefkomandanto estis Generalo Kanzler, devena el la Bada Duklando, kiu jam rimarkindiĝis, en 1867, komandante la papajn kaj francajn trupojn, kiuj venkis la Garibaldanoj en Mentana.
Generalo Kanzler, lerta taktikisto, intencis ataki la italan armeon, kaj tio estis tre facila. La 4-a korpuso, komandita de Generalo Cadorna, estis multe supera pro la nombro, ĉar ĝi kalkulis 40.000 soldatojn. Ĝia iro al Romo devus esti nur milita promenado. Sed pro nekomprenebla eraro, ĝi disĵetiĝis ĉiuflanken. Generalo Kanzler estus povinta sinsekve kaj facile venki ĉiun taĉmenton de la malamiko antaŭ ol ili efektivigis sian kuniĝon por marŝi al Romo. La komandanto de la Papa armeo deziris nur ekataki kaj refari la manovron, kiu tiel plene sukcesis en Mentana.
Sed la Papo, Pio IX-a, ne permesis tion al li. Jam la 10 septembro, jus antaŭ la komenco de la militaĵoj, li estis dirinta al Generalo Kanzler, ke li tute ne volis sangoverŝon. Li deziris nur ŝajnigi kontraŭstaron, por taŭge pruvi al la tuta mondo, ke li suferis perforton. La generalo insistis por ricevi la permeson ekataki; la Papo forinvitis lin dirante: «Ni petas vin cedi, ne morti; sekve ni petas de vi pli grandan oferon».
Dek tagoj la forofero estis plenumita. La Papa armeo, cede retiriĝante al la Vatikano, donis admiridan ekzemplon de disciplino kaj obeo. Tiel Generalo Cadorna facile povis enrompi la pordojn de Romo.
Tiu facila venko akceptigis, en Italujo, legendon, ke la Papa armeo estis senvalora. La militaj atestoj la plej aŭtoritataj pruvas la malon.
(“Espero katolika” 1929-68, 15an de novembro 1929, p. 80)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *