Homoj

Folke Bernardotte

La 17-an de septembro estas la datreveno de la tragedia morto (en 1948) de la sveda grafo Folke Bernadotte (1895-1948)
it.wikipedia.org/wiki/Folke_Bernadotte
eo.wikipedia.org/wiki/Folke_Bernadotte
​Vicprezidanto kaj poste Prezidanto de la sveda Ruĝa Kruco, fama ĉar dum la dua mondmilito li atingis la liberigon de pluraj miloj da nordlandaj civilaj internigitoj el la germanaj koncentrejoj (inkluzive de 450 danaj hebreoj el la koncentrejo Teresienstadt/ Terezin), kaj tuj poste aktivis helpe al la germana civila loĝantaro elĉerpita de la konflikto.
​Sendite de Unuiĝintaj Nacioj al Palestino kiel mediacianto inter militantaj Araboj kaj Israelanoj, li estis murdita en Jerusalemo de israelaj ekstremistoj.
​La longa intertrakto por la liberigo de la kaptitoj estis priskribita en libro verkita en junio 1945 (Slutet. Mina humanitära förhandlingar i Tyskland våren 1945 och deras politiska följder), de kiu ekzistas la versio en Esperanto (de Stellan Engholm) kun la titolo “La fino. Miaj humanecaj intertraktoj en Germanio printempe 1945 kaj iliaj politikaj sekvoj”; la versio en Esperanto estis tiel sukcesa, ke ĝi havis du eldonojn.
​Mi transskribas la recenzojn publikigitan en “Espero katolika” 1946-181 (majo 1946), p.78, kaj en “L’Esperanto” 1953-19 (januaro-februaro 1953), p. 10-11; ĉi tiu lasta grandparte reproduktas la recenzon de Mason Stuttard en “Esperanto de UEA”.
​Mi aldonas:
​- portreton de Folke Bernadotte;
​- la kovrilon de la versio en Esperanto de “La fino”, el “Espero katolika” 1946-180 (aprilo 1946), p. 64:
​- la unuatagan koverton (UTK) de la ĉeĥoslovaka poŝtmarko de 1972 pri koncentrejo Terezin.


“La Fino” de Folke Bernadotte; el la sveda originalo tradukis Stellan Engholm, Stockholm. Prezo de la popoleldono f 2.10.
Malofte mi legis libron kun tia streĉa atento kiel ĉi tiun. Ĝin legante oni image akompanas la aŭtoron dum liaj longaj, danĝeraj kaj samtempe por la suferanta homaro tiel utilaj vojaĝoj al Germanujo. Ĉiumomente la scivolemo kreskas; oni ne povas demeti la libron, kvankam ĝi ne estas romano; tute ne: ĉio estas historio. Multon oni ekscias pri la lastaj okazintaĵoj de la mondmilito, – pri tiom da personoj, kies nomojn ni konas, kies voĉojn ni tiel ofte aŭdis per la radio kaj kiuj same ofte nin plenigis je naüzo kaj abomeno: Hitler, Himmler, Göring, Ribbentrop ktp. Nia scivolemo estas treege kontentigata per la detalaj sciigoj de la aŭtoro, kiu ĉion ĉi tion travivis. Vere, S-ro Bernadotte faris tre utilan laboron kaj mi estas certa ke ĉiuj legontoj estos al li same dankaj kiel mi. Ne mirige do ke jam 100.000 ekzempleroj de la libro estas venditaj.
Sendube ankaŭ la Esperanta eldono havos sukceson: la unua eldono ja jam elĉerpiĝis kaj nun aperis popoleldono je pli malalta prezo. Pri la lingvo kaj stilo mi nenion bezonas diri: la nura nomo de la tradukinto: Stellan Engholm sufiĉas, kaj ankaü la “Eldona Societo Esperanto” en Stockholm havas honoron de sia laboro. Mi notis nur malmultajn preseraretojn. Tutkore mi rekomendas la libron, – kun ok artaj fotografaĵoj – al ĉiuj Esperantistoj.
Frato Wigbertus van Zon, L.K., VUGHT, Nederlando.
(“Espero katolika” 1946-181, majo 1946, p. 78)

LA FINO
Tiu estas la titolo de libro verkita en junio 1945 de Grafo Folke Bernadotte, generalo en la servo de la Sveda Ruĝa Kruco.
Majstre Grafo Bernadotte, kiu estis en Germanujo de februaro ĝis majo de 1945 por helpi la norvegajn kaj danajn patriotojn internigitajn en militkoncentrejoj, priskribis la okazintaĵojn de tiu periodo, kaj la nazistajn altrangulojn kun kiuj li intertraktis.
La traduko en Esperantan lingvon aperis antaŭ ol en naciajn lingvojn, kaj ĝin faris la Sveda verkisto Stellan Engholm. Tuj la tutmondaj esperantaj Kluboj kaj Grupoj mendis ĝin.
Mason Stuttard sur «Esperanto internacia» – oficiala organo de internacia Esperanta Ligo de Londono – publikigis la jenan recenzon: «Legante ĉi tiun rakonton de la homo kiu fariĝis mondkonata kiel la intertraktanto inter la potenculoj de la disfalanta Tria Regno kaj la Aliancaj instancoj, ni vivas ankoraŭfoje tiujn nervostreĉajn tagojn de Majo 1945, kiam ĉiu momento estis graveda je grandaj eventoj.
Al malmultaj homoj estas donite stari sur la loko kiam mondhistoriaj okazaĵoj ekĝermas, antaŭeniras kaj fine disvolviĝas en realaĵojn. Egale malofte la individuo tiel favorata de la Sorto posedas la kapablon tiel fokusi sian rigardon, ke li povas fidele kaj objektive registri kaj la homojn kaj la okazajojn laŭ ties vera perspektivo. Ja laŭdindaj estis la deziro kaj la laboro de Bernadotte alporti savon al la mizeraj enkarcerigitoj de la koncentrejoj en Germanujo; tamen danko de la homoj sendube iros al li sekve de tio, ke li povis tiel vive rekrei por ili la detalojn de la lasta akto en tiu grandega dramo, kiu ludiĝis sur la scenejo de Eŭropo 1939-1945.
Konataj homfiguroj – Eisenhower, Curtis, Dönitz, Ribbentrop, Keitel, Bormann, kaj la terurinspira ĉefo de la Gestapo, Himmler mem, kalejdoskope preteriras antaŭ niaj okuloj, skizitaj de la genia plumo de homo, kiu per siaj senlaca energio kaj klopodado por la Ruĝa Kruco, siaj prudenta diplomatio kaj grandanima komprenemo, mem sin montras homo vere grandstatura. La serio de eventoj kaj intrigoj, kiuj kulminis en la kapitulacio de Germanujo, ĉi tie sinsekve marŝas kun la forto kaj drama sento de romano.
La aŭtoro estas lerta observanto kaj ŝajnante ne tion fari, sukcesas genie prezenti la homojn vivaj kaj realaj. Bernadotte vizitis la koncentrejojn – eble la unua neŭtralulo kiu tion faris – kaj spite siajn impresojn, kiujn tamen li ne detale pritraktas, povas diri la jenon: «… Samtempe mi ne povas ne havi profundan kunsenton por la popolo de Germanujo. Mi devas pledi, ke oni poste devos helpi kaj gvidi ĝin sur aliajn vojojn, ne per malamo kaj bruteco, sed de homoj kiuj scias ke la homaro estas la plej granda kio ekzistas».
(“L’Esperanto” 1953-19, januaro-februaro 1953, p. 10-11)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *